Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Marta


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 1146, книга: Сотворение Мира (Том 1)
автор: Аркадий Наумович Петров

СПАСИБО ЗА КНИГИ. ОНИ ПУТЬ КАЖДОГО В НОВЫЙ МИР. ВЫ ПРЕДСКАЗАЛИ, ЧТО ДО 2030 ГОДА КАЖДЫЙ ДОЛЖЕН СТАТЬ СООТВЕТСТВУЮЩИМ НОВОМУ. НО ЖАЛЬ, ЧТО НОВЫЙ МИР МНЕ ЛИЧНО НЕ ДАЁТ ЗНАТЬ ТОЧНО СООТВЕТСТВУЮ ЛИ Я УЖЕ ИЛИ НЕТ. Я НЕЯСНОВИДЯЩИЙ ПОКА. И ОНО ЭТО ЯСНОВИДЕНИЕ НЕ ХОЧЕТ ОТКРЫВАТЬСЯ, КАК БЫ Я НИ СТАРАЛСЯ . ВОТ И ДУМАЮ КАК Т ОЧНО УЗНАТЬ ПОПАДУ ЛИ Я ИЛИ КТО ЕЩЁ .В НОВЫЙ МИР. ПРАВИЛЬНО БЫЛО БЫ КАК В ТРЁХМЕРНОМ МИРЕ ЧТОБЫ БЫЛИ КЛАССЫ ГДЕ ОНЛАЙН Я И ЛЮБОЙ МОГЛИ БЫ В ЛЮБОЕ ВРЕМЯ ОТ УЧИТЕЛЯ ПОЛУЧИТЬ...

Eliza Orzeszko - Marta

Marta
Книга - Marta.  Eliza Orzeszko  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Marta
Eliza Orzeszko

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Marta"

La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas amuziĝado, ŝercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo, ĥore konsentas ĉiuj. La virinoj kredas blinde; ili amas sin oferas, edukas infanojn, amuziĝas... sekve ili plenumas ĉion, kion la mondo ordonas al ili plenumi, kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, kaj de tempo al tempo ĝi esprimas sian opinion en formo de riproĉo aŭ averto: vi ne estas en ordo!

Читаем онлайн "Marta". [Страница - 3]

sinjorino! — ekkriis la knabino, — por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo... sed... miaj novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue matene elveturas el Varsovio, kaj ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. Mi devas iri ĉar ili hodiaŭ ankoraŭ min bezonos...

Ĉe la lastaj vortoj la juna servistino kliniĝis kaj, preninte la blankan manon de la virino, volis levi ĝin al sia buŝo. Sed la virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino. Ambaŭ ploris, la infano ankaŭ komencis plori, kaj per ambaŭ manetoj ĝi kaptis la superveston de la servistino.

— Ne foriru, Sonjo! — kriis Janjo, — ne foriru! ĉi tie estas tiel terure, tiel malĝoje!

La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn, premis al sia koro la plorantan infanon.

— Mi devas, mi devas iri! — ŝi ripetadis plorĝemante, — mi havas malriĉan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por ili...

La virino en funebra vesto levis la palan vizaĝon kaj rektigis sian elastan talion.

— Mi ankaŭ, Sonjo, mi ankaŭ laboros, — ŝi diris per voĉo pli forta ol tiu, per kiu ŝi ĝis nun parolis, — mi ankaŭ havas infanon, por kiu mi devas labori...

— Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino! — ekkriis la juna servistino, kaj, ankoraŭ unu fojon kisinte la manojn de la patrino kaj la plorantan vizaĝon de la infano, ŝi, ne rigardante returne, elkuris el la ĉambro.

Post la eliro de la knabino en la ĉambro ekregis granda silento, interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la kameno, kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze kaj neklare atingadis la mansardon. La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto, la infano en la unua momento ploris, poste ĝi alpremiĝis al la brusto de la patrino, silentiĝis kaj laca endormiĝis. La virino apogis la kapon sur la manplato, per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan talion de la infano, kiu dormis sur ŝiaj genuoj, kaj per senmovaj okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. Kun la foriro de la fidela kaj sindonema servistino foriris de ŝi la lasta homa vizaĝo, kiu estis atestanto de ŝia estinteco, la lasta apogo, kiu restis al ŝi post la malapero de ĉio, kio antaŭe servis al ŝi kiel apogo, helpo kaj subteno. Ŝi restis nun sola, elmetita al la volo de de la sorto, al la malfacileco de la soluleco, al la forto de siaj propraj manoj kaj kapo, kaj kune kun ŝi estis nur tiu malgranda, malforta ekzistaĵeto, kiu povis nur ĉe ŝia brusto serĉi ripozon, de ŝia buŝo postuli kareson, el ŝia mano atendi nutron. Ŝia domo, kiu estis iam aranĝita por ŝi de la amanta mano de la edzo, nun, forlasita de ŝi, akceptis en sian internon novajn loĝantojn: la bona, amata homo, kiu ĝis nun ĉirkaŭadis ŝin per amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kuŝis en la tombo...

Ĉio forpasis... la amo, bonstato, trankvileco kaj sereneco de la vivo, kaj sola postesigno de sonĝosimile malaperinta estinteco estis por la malfeliĉa virino la doloraj rememoroj kaj tiu pala, malforta infano, kiu nun, malferminte la okulojn post momenta dormo, ĵetis siajn manetojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj, alpremante sian buŝeton al ŝia vizaĝo, mallaŭte diris: Panjo! donu al mi manĝi! Nun tiu peto ankoraŭ havis en si nenion, kio povus veki timon aŭ malĝojon en la koro de la patrino.

La vidvino metis la manon en la poŝon kaj eltiris monujon, kiu enhavis kelke da monpaperetoj — la tuta havo de ŝi kaj ŝia filino.

Ŝi ĵetis la tukon sur la ŝultrojn, kaj, dirinte al la infano, ke ĝi trankvile atendu ŝian revenon, ŝi eliris el la ĉambro.

Sur la mezo de la ŝtuparo ŝi renkontis la pordiston, kiu portis faskon da ligno al unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis en la unua etaĝo.

— Kara sinjoro, — diris la vidvino ĝentile kaj iom nekuraĝe, — ĉu vi ne povus alporti al mi el la proksima butiketo lakton kaj bulkojn por mia infano?

La pordisto, ne haltante, aŭskultis ĉi tiujn vortojn, poste li deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ kaŝata malkontenteco:

— He, kiu havas tempon, por iri serĉi lakton kaj bulkojn! Ne por tio mi estas ĉi tie, ke mi alportu manĝon al la loĝantoj.

Dirante la lastajn vortojn, li malaperis malantaŭ flekso de la muro. La vidvino iris pli malsupren.

— Li ne volis fari al mi komplezon, — ŝi pensis, — ĉar li divenas, ke mi estas malriĉa... Al tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon, li portis pezan faskon da ligno.

Ŝi iris malsupren sur la korton kaj rigardis ĉirkaŭen.

— He, kion do vi tiel ĉirkaŭrigardas? — eksonis apud ŝi virina voĉo raŭka kaj malagrabla.

La vidvino ekvidis virinon, kiu staris antaŭ malalta pordeto proksime de la pordego kaj kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne rekonis, sed kies mallonga jupo, granda tola kufo kaj simpla tuko, malrekte ĵetita sur la ŝultrojn, kaj ankaŭ la sono de la voĉo kaj la tono de la parolado montris, ke ŝi estas virino popolamasa.

La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto.

— Mia bona sinjorino, — ŝi diris, — ĉu mi ne trovos ĉi tie iun, kiu alportus al mi lakton kaj bulkojn?

La virino pripensis momenton.

— De la kioma etaĝo vi estas? — ŝi demandis, — Mi vin ial ankoraŭ ne konas.

— Hodiaŭ mi enloĝiĝis en la mansardo...

— Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolaĉas pri ia alportado al vi? ĉu vi ne povas mem iri al la vendejo?

— Mi pagus por la servo, — mallaŭte diris la vidvino; — sed la pordistedzino ne aŭdis, aŭ ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas ŝiajn vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantaŭ la malgranda pordeto.

Kelke da minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin turni; ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn. Sed baldaŭ ŝi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, ŝi malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato.

Estis ankoraŭ ne tre malfrue vespere, sed sufiĉe mallume: malmultaj lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton, plenan de amasoj da homoj; sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo. Ondo da malvarma aŭtuna vento enfluis en la pordegan arkaĵon tra la malfermita pordeto, frapis la vizaĝon de la vidvino kaj ekturnis la flankojn de ŝia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, la mallumo sur la trotuaroj ŝin timigis. Ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj en la profundon de la pordega arkaĵo kaj staris denove kelkan tempon kun mallevita kapo; subite tamen ŝi elrektiĝis kaj paŝis antaŭen. Ŝi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manĝon, aŭ eble ŝi eksentis, ke ŝi devas akiri de sia volo kaj kuraĝo tion, kion ŝi de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore. Ŝi metis la tukon sur la kapon kaj transpaŝis la sojlon de la pordeto. Ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. Ŝi iris sufiĉe grandan pecon, esplorante per la rigardo la elmetaĵojn de la magazenaj fenestroj, ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj, ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj, kaj ŝi iris returne. Ŝi ne kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon. Ŝi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro ŝi revenis kun kelke da

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.