Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Ĉu li


Георгий Багатурия Философия Книга "Контуры грядущего" - это исследование философских идей Фридриха Энгельса о коммунистическом обществе. В ней автор подробно рассматривает взгляды Энгельса на природу коммунизма, его экономические и социальные характеристики, а также на роль государства и идеологии в коммунистическом обществе. Автор отмечает, что Энгельс считал коммунизм высшей стадией развития человеческого общества, в которой будут устранены социальные классы, частная...

СЛУЧАЙНАЯ КНИГА

Henri Vallienne - Ĉu li

Ĉu li
Книга - Ĉu li.  Henri Vallienne  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Ĉu li
Henri Vallienne

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

91-7303-182-8

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Ĉu li"

La dekunua matene sonoris en la Borsa horloĝo, kiam Fernando Herbeno lasis sian oficejon. Demandinte la kalendaron, sur kies deŝirebla tagfolio legiĝis per grandaj ciferoj la dato de l’ tago, 14a de Decembro 1900, li sin envolvis dorlote en sian surtuton, direktis lastan rigardon al sia skribotablo surŝarĝita de paperoj, certiĝis ĉu ĉiuj tirkestoj estas zorge fermitaj, kaj, dum per klino de kapo li faris amikan saluton al ĉiuj oficistoj, kiujn li renkontis pasante, li malrapide malsupreniris la ŝtonan ŝtuparon de la malnova domo, en kiu la banko Maziero, Herbeno kaj K-io estas lokita. Alveninte sur la trotuaro, Herbeno okule serĉis fiakron. Ĉar neniu kaleŝo montriĝis tuje disponebla: – Ne estas grave, li diris; mi revenos piede. En tiu vintra klara mateno, pro tiu seka frosto, duonhora marŝado estos saniga por mi.

Читаем онлайн "Ĉu li". [Страница - 6]

aliris al la strato de Rennes , kaj ĝin supreniris per rapida paŝo.

Preninte sian valizon en la pakaĵejo, Arturo suprengrimpis la ŝtuparon, kaj petis por Maintenon  duaklasan bileton.

En Bellevue  la vagonaro haltis, kaj kruciĝis kun tiu, kiu venis el Chartres , kaj kiu same estis haltinta depost du minutoj.

Senpripense Sedilo rigardis. Kontraŭ li, en unuaklasa kupeo, unu vojaĝanto troviĝis sola. Arturo lin rekonis, kaj ekkriis:

– Nu, li estas Herbeno! Ha! tiun fojon, rabisto, vi ne foriros for de mi. Certe por tion fari mi estos devigata forlasi mian vagonaron; sed mi uzos la sekvantan.

Malfermante kontraŭvoje la vagonpordon, li malsupreniris sur la ŝtupon, pasis el sia veturilo al la kontraŭa, riskante, ke li estos ĵetita inter la du vagonaroj, kaj penetris en la fakegon, en kiu troviĝis la viro, kiun li estis rekoninta.

Tamen unu el oficistoj de la stacio rimarkis tiun manovron.

– Ĉu vi freneziĝas? li ekkriis. Vi do volas vin pistigi? La vagonaro ekruliĝis.

– Vi estas ŝancema, ĉar la vagonaro eliras, daŭrigis la oficisto; sen tio mi devigus vin malsupreniri. Sed mi faros tamen al vi protokolon. Sinjoro Herbeno estos mia atestanto.

La vagonaro pligrandigis sian rapidecon. La lastaj vortoj ne estis aŭditaj pro bruo.

Dume Sedilo staris antaŭ sia nova kunulo de vojaĝo: kun brakoj kruciĝantaj, kun malama rigardo, li muĝis per raŭka voĉo:

– Ha! ha! vi estas mirigita, min vidante; ĉu vere? Vi ne atendis mian viziton.

Aŭdante tiujn vortojn, la vojaĝanto rigardis Sedilon kun ŝajno de profunda miro, kiun ĉi tiu lasta, okupite de sia fiksa ideo, ne rimarkis.

– Mi ne scias, kion vi volas diri, respondis la nekonatulo: sed mi opinias kiel la oficisto. Vi faris grandegan nesingardemon. En momento kiam la du vagonaroj eliris kune, se via piedo estus ŝanceliĝinta eĉ iomete, vi glitis sub la radojn.

– Vi estus treege kontenta pri tio. Tio vin liberigus el mia ĉeesto.

– Vi neniel ĝenas min. En vagona kupeo la lokoj apartenas al tiuj, kiuj bonvolas ilin uzi.

Tiuj vortoj kviete elparolitaj impresis Sedilon. Se li deziras serioze diskuti, necese estas, ke li unue detenu sian koleron.

Pro tio li daŭrigis preskaŭ afable:

– Nun, tial ke ni havas neniun atestanton, tial ke vi estas devigata min aŭskulti, respondu malkaŝe. En kiu tempo vi redonos al mi mian monon?

– Vian monon? Al kia mono vi aludas do?

– Sed al la mono, kiun mi komisiis al vi.

– Mi tute ne scias, pri kio vi volas paroli. Vi ne povis komisii al mi monon, kaj mi ne povis ĝin ricevi de vi, tial ke mi ne konas vin, tial ke mi vidas vin por la unua fojo.

– Je Dio! Neniam mi estus kredinta, ke vi tiel friponiĝus. Tiam, kanajlo, ci kuraĝas certigi, ke mi ne komisiis al ci mian tutan posedaĵon, por ĝin pruntedoni al la Societo de direkteblaj aerostatoj? Pro tiuj vortoj, kiuj lin skurĝis en plena vizaĝo, la nekonatulo eksaltegis, kaj faris geston por survangi la insultanton. Sed tio havis nur la daŭron de fulmofajro. Li residiĝis trankvile en alian angulon de l’ vagono, murmurante:

– Kompatinda homo! La perdo de lia havaĵo malordigis lian cerbon. Li estas freneza; mi ne lin kolerigu.

Sed Sedilo vidis la ekmovon kaj aŭdis la parolojn. Ebria pro kolerego, li eltiris revolveron el sia poŝo.

– Se vi estas tiel malprudenta, li blekis, ke vi tuŝas min per via mano, aŭ ke vi insultas min denove, mi mortigas vin kiel hundon.

Kaj en momento, en kiu oni pasis antaŭ Meudon , Arturo direktis sian armilon kontraŭ la viro antaŭ li staranta.

Ĉi tiu terurite rapidis al la pordo, mallevis la vitraĵon, kaj faris per mano kaj voĉo malesperan alvokon.

Sed pro malvarma vetero la publiko estis enfermita en atendejoj, kaj la oficistoj en siaj oficejoj.

La vagonaro pasis kvazaŭfulme antaŭ senhoma trotuaro.

La vojaĝanto volis tiri la porhelpan sonorilon; Sedilo baris al li la vojon.

Li havis plu nur unu rimedon: lasi tiun vagonaron, en kiu lia vivo estas minacita.

Denove li kuris al la pordo, sin klinis eksteren, ĝin malfermis, kaj volis malsupreniri.

Sed li estis sekvita de Arturo, kiu eliris el la vagono samtempe kun li, sin alkroĉante al liaj vestoj por lin haltigi.

Timante, ke li estos perfide frapita en dorso, la kontraŭbatalanto de Sedilo sin turnis al li.

Sur la mallarĝa ŝtupo la du viroj troviĝis unu kontraŭ la alia, krampiĝante sur la kupraj baroj. Iliaj vestoj kaj iliaj haroj flirtis en vento, kiu, haltigante ilian spiron, ilin sufokis.

Tiam batalo komencis en plena nokto; ĉar estis preskaŭ la sesa vespere: kaj en Decembro en tiu horo jam de longa tempo noktiĝas: aliparte la luno ne ankoraŭ suriris.

Arturo tenis sian revolveron per mano maldekstra, kaj ĝin direktis denove al sia kontraŭulo. Ĉi tiu penis ĝin eltiregi, kaj, por tion fari, per sia dekstra mano ekkaptis lian manradikon.

Pafo resonis; sed la kuglo tuŝis neniun. En tiu momento la lokomotivo ekruliĝis sur la pontego. La du batalantoj, havante siajn fingrojn krispiĝantajn sur la manapogiloj de vagonoj, estis tro okupataj de sia propra defendo, por rimarki, ke sub iliaj piedoj malfermiĝas profunda kaj nigra abismo. Sin klinante ekster la vagonaro, preterirante la balustradon, kiun ili tuŝetis per la ledplando de siaj botoj, ili elstaris la profundegaĵon. Sedilo faris ekmovon por liberigi sian manon malliberigitan en la mano de lia kontraŭulo. Sed ĉi tiu lasta, per fortikeco dekobligita de la graveco de l’ danĝero, kuntiris la vivan prenilegon, kiu premegis la manradikon de Arturo, tordis lian antaŭbrakon, kaj nesciante direktis la tubon de l’ revolvero kontraŭ la bruston de sia malamiko.

Dua pafo eksplodis. Sedilo sentis en la dekstra ŝultro fortegan doloron. La brako, per kiu li krampiĝis al la veturilo, rigidiĝis; liaj fingroj malkuniĝis; kaj la malfeliĉulo, lasante la apogan baron, falis sur la balustradon de l’ pontego, ruliĝis momente sur la mallarĝa rando de l’ kornico, kaj falis en profundegaĵon kun brakoj etenditaj, turniĝadante.

Post kelkaj sekundoj malsonora bruo supreniris el la fundo de l’ abismo. Ĝi sciigis, ke la korpo de Sedilo pistiĝas sur la tero.

La vagonaro delasis la pontegon, kaj eniris en profundan vojtranĉitaĵon.

La luno, kiu ekaperis malantaŭ monteto, brilis en sennuba ĉielo. Nun iu, kiu rigardus, sin klinante en vagonpordo, tre facile povus distingi ĉiujn detalojn de la batalo. Sed ĉiuj vitraĵoj de l’ vagonoj estis levitaj, kaj kovritaj de densa prujno, kiu ilin maltravidebligis. Aliaj vojaĝantoj, envolvitaj en siaj kovriloj, dormis aŭ nenion aŭdis, tiele estis surdiga la bruego de radoj frotiĝantaj kontraŭ reloj.

Cetere la venkinto de Arturo ne konis la tragedian morton de sia malamiko.

Ĉar, post kiam li estis tordinta lian manradikon, utiligante la momenton

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.