Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> La Rabeno de Baĥaraĥ


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 2697, книга: От упражнения - к спектаклю
автор: Е Р Ганелин

Культурология и этнография Книга Е. Ганелина "От упражнения - к спектаклю" является значимым трудом, который исследует сложные взаимосвязи между театром, обществом и культурой. Автор, основываясь на обширных этнографических исследованиях, представляет всесторонний анализ процесса создания спектакля. Ганелин рассматривает различные аспекты театральной практики, от первичных упражнений до финального выступления. Она демонстрирует, как эти упражнения не просто технические тренировки,...

СЛУЧАЙНАЯ КНИГА

Хищная птица. Дмитрий Наркисович Мамин-Сибиряк
- Хищная птица

Жанр: Русская классическая проза

Год издания: 1958

Серия: Собрание сочинений в десяти томах

Henri Heine - La Rabeno de Baĥaraĥ

La Rabeno de Baĥaraĥ
Книга - La Rabeno de Baĥaraĥ.  Henri Heine  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
La Rabeno de Baĥaraĥ
Henri Heine

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "La Rabeno de Baĥaraĥ"

La skanitajn tekstobildojn transformis en tekston Bertilo Wennergren . La Zamenhofa traduko de “La Rabeno de Baĥaraĥ ” unue aperis en la gazeto “La Revuo” en 1909-1910. Libroforme ĝi estis publikigita unue en 1924 kune kun “La Gimnazio” (de Ŝalom Alejĥem ) en unu volumo. La ĉi-tiea teksto sekvas la duan eldonon de 1929. La bibliografiaj indikoj redonas nur tiujn partojn de la titolpaĝo, kiuj validas por “La Rabeno de Baĥaraĥ ”. Jam la Germana originalo estas fragmento. La fino de la rakonto perdiĝis en fajro laŭ Heine mem. La nomo de la aŭtoro estas Heinrich Heine en la Germana, sed sur la titolpaĝo de la Esperanta traduko lia nomo aperas kun la Franca formo de lia persona nomo: “ Henri ”, kredeble ĉar la libro estis eldonita en Francujo.

Читаем онлайн "La Rabeno de Baĥaraĥ". [Страница - 9]

leĝaj ritpenikoj provizita tuko, kiu estis farita el blanka lano aŭ silko kaj en kelkaj lokoj estis ornamita per oraj galonoj. La muroj de la sinagogo estis tute unuforme blankigitaj, kaj oni vidis tie nenian alian ornamon krom la orita fera krado ĉirkaŭ la kvarangula podio, sur kiu estas voĉlegataj la partaĵoj el la Biblio, kaj krom la sankta ŝranko, multekosta ellaborita kesto, ŝajne portata de marmoraj kolonoj kun luksaj kapiteloj, kies floraj kaj foliaj ornamaĵoj ĉarme leviĝis supren, kaj kovrita per kurteno el cejane-blua veluro, sur kiu per oraj brilaĵetoj, perloj kaj diverskoloraj ŝtonoj estis brodita pia surskribo. Ĉi tie pendis la arĝenta lucerno de memoro kaj troviĝis ankaŭ ĉirkaŭkradita estrado, sur kies balustrado staris diversaj sanktaj objektoj, interalie la sepbraka templa kandelabro, kaj antaŭ ĉi tiu, kun la vizaĝo al la sankta ŝranko, staris la kantoro, kies kantado instrumentosimile estis akompanata de la voĉoj de liaj du helpantoj, la basulo kaj la sopranulo. Ĉar la hebreoj ĉian efektive instrumentan muzikon forpelis el sia preĝejo, opiniante, ke la laŭdado de Dio pli edife leviĝas el varma homa brusto, ol el malvarmaj fajfiloj de orgeno. Tute infane ĝojis la bela Sara , kiam nun la kantoro, tre bona tenorulo, levis sian voĉon, kaj la antikvaj, seriozaj melodioj, kiujn ŝi tiel bone konis, ekfloris en ankoraŭ neniam tiel sentita juna ĉarmeco, dum la basulo por kontrasto enmurmuris la profundajn, mallumajn tonojn kaj en la paŭzetoj delikate kaj dolĉe trilis la sopranulo. Tian kantadon la bela Sara  en la sinagogo de Baĥaraĥ  neniam aŭdis, ĉar la estro de la komunumo, David Levi , havis tie la oficon de kantoro, kaj kiam tiu jam profundaĝa tremanta viro per sia dispecigita blekanta voĉo volis trili kiel juna knabino kaj en lia superforta penado febre skuis sian senforte pendantan brakon, tiam tio certe pli vekis ridon ol edifon.

Pia sento de agrableco, miksita kun virina scivoleco, tiris la belan Sara n al la krado, kie ŝi povis rigardi malsupren en la malsupran apartaĵon, la tiel nomatan viran preĝejon. Ŝi ankoraŭ neniam vidis tian grandan nombron da samreligianoj, kian ŝi vidis tie malsupre, kaj al ŝi fariĝis en la koro ankoraŭ pli agrable kaj hejme meze de tiom da homoj, kiuj estis al ŝi tiel proksime parencaj per komuna deveno, pensmaniero kaj suferoj. Sed ankoraŭ multe pli emociiĝis la animo de la virino, kiam tri maljunaj viroj respektplene iris antaŭ la sanktan ŝrankon, tiris flanken la belegan kurtenon, malfermis la ŝrankon kaj zorgeme elprenis tiun libron, kiun Dio per Sia propra sankta mano skribis kaj por kies konservo la hebreoj tiom multe jam suferis, tiom multe da mitaro kaj malamo, malhonoro kaj morto, jarmilan martirecon. Tiu libro, granda pergamena rulvolvaĵo, simile al princa infano estis kovrita per bele brodita manteleto el ruĝa veluro; supre sur la du rulstangoj sidis du arĝentaj kronoj, en kiuj balete moviĝadis kaj tintadis diversaj globetoj kaj sonoriletoj, kaj antaŭe, sur oraj ĉenetoj, pendis oraj ŝildoj kun diverskoloraj juveloj. La kantoro prenis la libron, kaj – kvazaŭ ĝi estus efektiva infano, infano, pro kiu oni suferis grandajn dolorojn kaj kiun oni tiom pli amas, li balancis ĝin en siaj brakoj, dancetante faris kun ĝi kelke da paŝoj, alpremis ĝin al sia brusto, kaj emociita per tiu kuntuŝiĝo, li levis sian voĉon por tia ĝojkrie pia dankokanto, ke al la bela Sara  ekŝajnis, kvazaŭ la kolonoj de la sankta kesto komencis flori kaj la mirindaj floroj kaj folioj de la kapiteloj ekkreskis ĉiam pli kaj pli supren kaj la tonoj de la diskantulo transformiĝis en najtingalojn kaj la arkaĵo de la sinagogo krevis de la potencaj tonoj de la basulo kaj la gajeco de Dio fluis malsupren el la blua ĉielo. Tio estis bela psalmo. La komunumo ĥore ripetis la finajn versojn, kaj al la estrado en la mezo de la sinagogo malrapide paŝis la kantoro kun la sankta libro, dum viroj kaj knaboj rapidante sin alpuŝis, por kisi ĝian veluran kovrilon aŭ almenaŭ ektuŝi ĝin. Sur la dirita estrado oni detiris de la sankta libro la veluran mantelelon kaj ankaŭ la hellitere ornamitajn vindaĵojn, per kiuj ĝi estis ĉirkaŭvindita, kaj el la malfermita pergamena rulvolvaĵo, en tiu kanta tono, kiu en la Paska festo estas ankoraŭ modulata tute speciale, la kantoro voĉlegis la edifan historion pri la tento de Abraham .

La bela Sara  modeste retiriĝis de la krado, kaj larĝa, orname vestita virino de meza aĝo kaj kun afekte protektema sintenado per muta kapsigno permesis al ŝi enrigardi en ŝian pregolibron. Ĉi tiu virino videble ne estis granda instruitino; ĉar kiam ŝi murmurante legis la preĝojn, kiel ordinare faras la virinoj, ĉar al ili ne estas permesate laŭte kunkanti, la bela Sara  rimarkis, ke multajn vortojn ŝi elparolis tro laŭ sia plaĉo kaj ofte transsaltis tutajn liniojn. Post kelka tempo la akve klaraj okuloj de la bona virino sopire malrapide leviĝis, supraĵa rideto glitis super la porcelane ruĝan kaj blankan vizaĝon, kaj per tono, kiu volis soni kiom eble plej aristokrate, ŝi diris al la bela Sara : “Li kantas tre bone. Tamen mi aŭdis en Holando kantadon ankoraŭ multe pli bonan. Vi estas fremda, kaj vi eble ne scias, ke tio estas la kantoro el Worms  kaj oni volas reteni lin ĉi tie, se li kontentiĝos je kvarcent guldenoj por jaro. Li estas agrabla homo, kaj liaj manoj estas kiel alabastro. Mi multe ŝatas belan manon. Bela mano beligas la tutan homon!” – Ĉe tio la bona virino memkontente metis sur la apogilon de la preĝpupitro sian manon, kiu efektive estis ankoraŭ bela, kaj, kompreniganta per gracia klino de la kapo, ke ŝi ne volonte lasas sin interrompi dum la parolado, ŝi diris plue: “La kantisteto estas ankoraŭ infano kaj aspektas tre malbonnutra. La basulo estas tro malhela, kaj nia Stern  diris iam tre sprite: la basulo estas pli granda malsaĝulo, ol kiom oni devas postuli de basulo! Ĉiuj tri manĝas en mia manĝejo, kaj vi eble ne scias, ke mi estas Elle Schnapper ”.

La bela Sara  dankis pro ĉi tiu sciigo, kaj siaflanke Schnapper-Elle  detale rakontis al ŝi, kiel ŝi iam estis en Amsterdamo kaj tie pro sia beleco estis multe persekutata, kaj kiel ŝi tri tagojn antaŭ Pentekosto venis Frankfurton kaj edziniĝis je Schnapper , kiel ĉi tiu fine mortis, kiel li sur la lito de morto parolis la plej kortuŝantajn aferojn, kaj kiel malfacile estas bone konservi la manojn, kiam oni estas estrino de manĝejo. De tempo al tempo ŝi rigardis flanken per malŝata rigardo, kiu verŝajne koncernis kelkajn mokemajn junajn virinojn, kiuj ekzamenadis ŝian kostumon. Sufiĉe stranga estis ĉi tiu kostumo: larĝe pufita robo el blanka atlaso, sur kiu ĉiuj bestospecoj el la arkeo de Noa  estis helkolore broditaj, kamizolo el orŝtofo kiel kiraso, la manikoj el ruĝa veluro kun flavaj strioj, sur la kapo monstre granda ĉapo, ĉirkaŭ la kolo grandega krispo el blanka rigida tolo kaj ankaŭ arĝenta ĉeno, de kiu pendis malsupren sur la bruston ĉiaspecaj moneroj, kameoj kaj maloftaĵoj, interalie granda bildo de la urbo Amsterdamo. Sed la vestoj de la aliaj virinoj estis ne malpli rimarkindaj kaj konsistis videble el miksaĵo de modoj de diversaj tempoj, kaj kelkaj virinetoj, kovritaj per oro kaj diamantoj, similis irantajn juvelbutikojn. Estas vero, ke la Frankfurtaj hebreoj en tiu tempo devis laŭ leĝa ordono porti difinitan vestaĵon kaj, por diferenciĝi de la kristanoj, la viroj devis porti sur siaj manteloj flavajn ringojn kaj la virinoj de siaj ĉapoj alte leviĝantajn blustriajn vualojn; tamen en la hebrea kvartalo tiu ordono de la estraro ne multe estis observata, kaj tie, precipe en

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.