Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Tri Angloj Alilande

John Merchant - Tri Angloj Alilande

Tri Angloj Alilande
Книга - Tri Angloj Alilande.  John Merchant  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Tri Angloj Alilande
John Merchant

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Tri Angloj Alilande"

This book is in the public domain in Canada, and is made available to you DRM-free. You may do whatever you like with this book, but mostly we hope you will read it.


Читаем онлайн "Tri Angloj Alilande". Главная страница.

Tri Angloj Alilande

Romano originale verkita en Esperanto

Verkis: John Merchant

Eldono: Kvara eldono

Eldonado: Brita Esperantista Asocio Londono 1936

Grandeco: 142 p.

La bazan tekston origine enkomputiligis Andrew Sly

Proksimuma verkojaro: 1936

Kreis la Esperantan tekston: John Merchant .

Tiu ĉi versio de “Tri Angloj Alilande” estas bazita sur teksto enretigita de Andrew Sly  ĉe https://www.fadedpage.com/showbook.php?pid=20180144  kiel Faded Page eBook #20180144 .

ĈAPITRO I.

Fininte sian vespermanĝon, “Maljuna” Brown  sonorigis, por ke la servistino envenu kaj forportu la manĝilaron; tiam li sidiĝis en sian apogseĝon, kaj pretiĝis, por pasigi, antaŭ ol kuŝiĝi, du pacajn kaj trankvilajn horojn, per la fumado de amata, malpura kaj forte odoranta pipo, kaj per legado de preskaŭ egale amata romano.

Responde al la sonorilo, envenis la ĉambron ne la atendita servistino, sed alloge vestita sinjorino, la mastrino mem. Brown  tuj paliĝis, sed la sinjorino afable rigardis lin, kaj diris mallaŭte: “Bonan vesperon, sinjoro, ĉu vi ĝuis vian vespermanĝon?”

“Ha! Ĉu estas vi, sinjorino?” ekkriis Brown  per iomete malĝentila voĉo. “Ĉu, do, la servistino estas malsana?”

“Tute ne, sed mi multe preferas mem servi al vi kiel eble plej ofte,” ŝi respondis, kun ĉarma rideto. Tiam ŝi eliris, portante kelkajn manĝilojn.

Brown  ĝemetis malgaje kaj murmuris: “Ŝajne, mi neniam povos havi trankvilan vivon. Tuj kiam mi sukcesis eliri el la brakoj de unu ruza vidvino, mi alproksimiĝas tiujn de alia.”

Ne estis eble daŭrigi tiun pensadon, ĉar en tiu momento, Sinjorino Snap , perfekta specimeno de “La gaja Vidvino”, revenis. Jam Brown  bedaŭris, ke li luis ŝiajn ĉambrojn.

“Ĉu la vetero ne estas terura?” ŝi demandis, daŭrigante sen paŭzo por la respondo de Brown . “Ĝi ne estas taŭga eĉ por la bestoj, kaj la posedantoj de bona hejmo devus esti dankaj, precipe tiuj, kiuj havas edzinon bonveneman. Ĉu vi ne opinias tion, sinjoro?”

Malgraŭ lia espero, ke ŝi tuj lasos lin sola, Brown  sentis, ke li devas ion diri, kaj murmuris: “Eble la vetero pliboniĝos morgaŭ.”

“La vetero? Jes, sed pri alia temo mi petis vian opinion.”

“Pri kiu , mi scias nenion,” li respondis.

“Sed al vi ofte mankas la simpatio, ĉu ne?”

“Ne, mi estas tre kontenta,” diris Brown .

“Mi ĝojas aŭdi tion,” ŝi respondis, “ĉar ĝis nun mi ne estis certa, ĉu en mia domo vi trovas ĉion laŭ via gusto. Kompreneble viaj afablaj vortoj faras al mi plezuron.”

La sola penso en la kapo de Brown  estis “Kiam ŝi foriros?” kaj la sola penso en tiu de Sinjorino Snap  estis “Kiel mi povos daŭrigi la interparoladon, se li ne ĉesos rigardi min kvazaŭ kun teruro kaj timo?” Trarigardinte la fenestron ŝi diris: “La vetero fariĝas pli kaj pli malbona. Venu ĉi tien, kaj konstatu mem.”

“Pardonu min, sinjorino,” ĝemetis Brown  malforte, “sed via opinio estas sufiĉa por mi.”

“Ho, mil dankojn pro la komplimento,” ekkriis la vidvino, kun bone afektita plezuro, “mi esperas ke mi ĉiam povos meriti kaj ricevi tian bonan opinion de vi.”

Malfeliĉa Brown  ĉirkaŭrigardis la ĉambron, kvazaŭ li esperas trovi ian pretekston por eliri, sed tute sensukcese. Dume la vidvino eltrovis alian temon por diskuti, kaj ŝi demandis, per tre ĝentila voĉo, “Ĉu vi tre amas la legadon?”

Neeble estis ignori la persiston de la ruza virino, kaj kompatinda Brown  estis fleksebla kiel vakso en ŝiaj manoj.

“Jes, mi treege amas ĝin, kaj hodiaŭ vespere mi –”

“Ankaŭ mi,” interrompis ŝi; entuziasme. “Kompreneble, Dickens  estas mia preferata aŭtoro,” – Brown , en tiu momento, havis en la mano volumon pri “ Pickwick ” – “sed mi legas la verkojn de ĉiuj vere famaj homoj, kiam ajn mi povas trovi okazon. Kian opinion vi havas pri ‘Romeo kaj Julieto’?”

Ne posedante multe da kuraĝo en la rilatoj kun la sinjorinoj, eĉ kiam li havas la protekton de siaj amikoj, Brown , je tiu demando pri la amhistorio de “Romeo kaj Julieto”, fariĝis pli kaj pli malforta kaj timema: li sentis, ke post kelkaj minutoj, la vidvino havos lin ĉe siaj piedoj. Esperante savi sin per mensogo, li murmuris: “Mi ne povas esprimi opinion, ĉar ĝis nun mi ne legis ĝin.”

“Vi ja surprizas min,” ŝi diris; “permesu al mi diri, mia kara sinjoro, ke vi ne povos konsideri vin aŭtoritatulo pri la literaturo angla, antaŭ ol vi estos leginta tiun gloran verkon. Promesu al mi, ke vi legos ĝin tuj. Mi petas tion, ĉar en ĝi troviĝas la plej delikataj, la plej ĉarmaj frazoj pri la plej nobla el ĉiuj homaj sentoj, – vi divenas, ke mi aludas al la amo, – kaj persone mi amas Romeon per mia tuta koro; li estas la plej ĉarma junulo el la tuta romantika literaturo; bela, kuraĝa, ĝentila kaj fidela, li rememorigas min pri sinjoro, kiu, en la nuna momento, estas malpli ol cent mejlojn de ĉi tiu ĉambro.”

“Kompreneble, vi aludas al via estimata edzo,” tuj diris Brown .

“Tute ne,” respondis ŝi serioze. “Sinjoro Snap  ne ekzistas; li mortis kiam mi ankoraŭ estis juna kaj malsaĝa knabino, kaj jam de longa tempo mi tute ĉesis pensadi pri li. Ne! la persono, kiu plej similas Romeon, laŭ mia opinio, estas – sed mi timas nomi lin antaŭ vi –.” Dirinte tion ŝi kovris sian vizaĝon per naztuko por kaŝi la vangruĝiĝon.

Brown  ankoraŭ sidis maltrankvile apud la tablo, preĝante kviete, sed sincere, ke la terura virino forlasu la ĉambron, sed, malfeliĉe, ŝia intenco estis tute kontraŭa; ŝi rigardis lin de super la naztuko, kaj demandis ĝentile: “Ĉu vi havas la verkon ‘Romeo kaj Julieto’?”

“Jes, ĝi estas en la librujo, mi pruntedonos ĝin al vi kun plezuro,” li respondis iomete espereme.

“Ho, mi ne deziras ĝin pruntepreni, sed kun via permeso mi volas montri al vi la scenon, kiu, laŭ mia opinio, estas la plej grandioza en la tragedio, – se nur,” ŝi aldonis, rigardante lin rekte en la okulojn, “mi vin ne ĝenas.”

Brown  volis diri: “Vi min ĝenas multe, kaj se vi ne foriros tuj mi vin forpuŝos el la ĉambro,” sed antaŭ ol li povis elparoli eĉ unu vorton, la vidvino dankis lin pro la silenta konsento; kaj, eltirinte la libron el la librujo, ŝi sidiĝis apud la malfeliĉa Brown , kaj malfermis la verkon ĉe la sceno kie Romeo parolas kun Julieto en la ĝardeno. Ŝi legis iom el la tragedio per mallaŭta kaj dolĉa voĉo, kaj Brown  ne povis ne admiri ŝian lertecon; sed post kelkaj

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.