Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> KOKO KRIAS JAM


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 1740, книга: Слепой для президента
автор: Андрей Воронин

Андрей Воронин Боевик Книга «Слепой для президента» — это захватывающий и напряженный боевик, который не отпустит вас до последней страницы. В центре истории — Макс Корнев, отважный бывший спецназовец, который потерял зрение при исполнении служебного долга. Несмотря на свой недуг, Макс сохраняет свои навыки и продолжает бороться за справедливость. Когда президент России оказывается в опасности, Макса призывают на помощь. Он должен использовать свои исключительные слуховые и осязательные...

Ferenc ágyi - KOKO KRIAS JAM

KOKO KRIAS JAM
Книга - KOKO KRIAS JAM.  Ferenc ágyi  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
KOKO KRIAS JAM
Ferenc ágyi

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "KOKO KRIAS JAM"

La pluvego jam estis sur la alia flanko de montregiono. La flamsalamandro mole kaj senfare etendis sin en la duonombro de la arbaro. Meze inter la arboj altiĝis grizverda, kruta roko kontraŭ la ĉielo, ankoraŭ ne sennuba. Sed la suno venkis kaj ĵetis kelke da orruĝaj faskoj de triumfaj radioj inter la foliaron. Proksime al la salamandro estis akvokaveto, kiun la suno ekbriligis. Ankaŭ la haŭto de la salamandro brilis kaj el la spegula, laka nigro fiere levis sin oranĝkoloraj makuloj. Sur la proksiman arbon grimpis kun groteskaj saltetoj eta, folia rano. Ĝi estis rapida kaj lerta, sed ĝi kaŝis arlekene sian lertecon. La salamandro apartenis al la aristokrataro de la raso, kaj senmove, sen videbla admiro atentis sian parencon. La salamandro montris interesiĝon pri nenio, sed ĝi fartis bone.

Читаем онлайн "KOKO KRIAS JAM". [Страница - 36]

estas precize la superlativo de la homaj sentoj. Male la hungara amas  havas vastan sencon. Tio eble dependas de la impulsemo de la pli sudaj homoj, sed efektive ni amas  pli facile. La esprimo mi amas  ne signifas ĉiam la kompletan transkapiĝon de la senta vivo. Mi povas ami eĉ mian radioaparaton, se ĝi ne tro bruas, la klinkon sur la pordo, ĉar ĝi komforte aplikas sin al la preno de mia mano, la viŝgumon, ĉar ĝi bone forigas la maŝinerarojn kaj ne lasas malpurajn makulojn sur la papero, mian ŝuplandon, ĉar ĝi ankoraŭ estas sufiĉe dika, ktp. Oni povas ami tute senkulpe proksimume ĉion inter la tero kaj ĉielo. Sekve same senkulpe oni povas ami ankaŭ homon ne renversante sian tutan mondon, ĉar la verbo ami  plej ofte en la hungara lingvo, same kiel en la franca lingvo, respondas al la esperanta verbo ŝati .

* * *

Mi komencis tiam mian instruadon en Upsala  kaj en aliaj lokoj, ne malproksimaj de la universitata urbo. La unuan fojon mi instruis eksterlande, kaj la sveda lingvo sonis al mi proksimume same fremde kiel la persa. Sed mi uzis miajn projekciajn bildojn, kiuj ebligis al mi komprenigi min dum la instruado, sen la uzo de interpretanto. Jam en la komenco, aŭ eble ĝuste en la komenco, ĉio funkciis glate.

I.a. mi havis kurson ankaŭ en industria komunumo. La kurso estis vigla kaj ne malgranda. Ĝin partoprenis ĉ. tridek, konstante fervoraj personoj. Ili estis preskaŭ senescepte junaj – ĉ. dudek jaroj estis la tuta kursanaro, kaj la duono da ili estis fraŭlinoj.

Post kelke da lecionoj mi volis kontroli la individuan scion de miaj gelernantoj, kiuj jam ĥore estis prezentintaj konsiderindan kvanton da utilaj frazoj. Por la kontrolo de ilia scio mi havis nur unu vojon; mi adaptis la kontrolmanieron de la ĉe -metodo kun kelkaj modifoj. Mi disdonis foliojn kun esperantaj demandoj, respondendaj en la sama lingvo. La unua demando estis: “Kiu vi estas?” Poste: “Kio vi estas?” Post tio sekvis multaj aliaj demandoj, kaj kiel dekan mi aldonis la demandon: “Ĉu vi amas la instruiston?”

La demando – laŭ mia percepto – estis tute senkulpa. Mi uzis mian hungaran lingvosenton kaj ververe mi volis nur ekscii, ĉu mi ne tedas miajn gelernantojn. Ĉu ili ne tro malalte taksas mian manieron, mian instrumetodon. Trankvile, sen malbonaj supozoj, mi transprenis do la respondojn de la dek-kvin junaj viroj, kiuj sidis unuflanke de la klasĉambro, kaj poste mi kun la sama aplombo de trankvilo kolektis la respondfoliojn de la knabinoj.

Kiam hejme, dum la sama vespero, mi komencis studi la foliojn, min atendis terura surprizo. La respondoj de la junuloj kuŝis supre. La unua respondis: “Ne, mi ne amas la instruiston.” Ankaŭ la dua, same la tria kaj – senescepte ĉiuj viroj. Mi sentis, ke mia fiasko ne estas evitebla en tiu ĉi lando, mi jam fiaskis. Mi komencis jam pensi pri la revojaĝo al mia suda lando, ĉar en la nordo mi povos esti nur terure baj ne-helpeble malpopulara. Kun plena rezigno kaj atendante nenion bonan, mi komencis legi la respondojn de la dek-kvin junulinoj. Mi jam ne miris, ke la unua knabino respondis per la sama frazo: “Ne, mi ne amas la instruiston.” Same la dua, la tria, la kvara. Ili ne plu surprizis min. Sed multe pli la kvina, poste la oka kaj la dekdua el la junulinoj, kiuj respondis jene: “Jes, mi amas la instruiston.” Malfeliĉe (aŭ eble feliĉe) mi tute ne konis la enhavon  de la sveda frazo, kaj sekve tute ne povis taksi la valoron de tiuj afablaj tri frazoj, kiuj tamen iomete mildigis la ĉagrenon de la malsukcesinto...

Tiel mi venis al la solvo de la enigmo: Kial la brita sinjorino ĉesigis la korespondadon kun mi? Mi korespondis kun ŝi dece, sed tio, kio estas deca kaj senkulpa en la sudo, povas konsterni britan sinjorinon kaj eĉ pli ŝian edzon, se li – malfeliĉe – estas esperantisto. Jam en la frua periodo de nia korespondado mi uzis la kutiman hungaran salutformon al sinjorinoj (nuntempe verŝajne ne uzatan): “Mi kisas vian manon.” La edzo eble jam tiam kuntiris la brovojn, sed la sinjorino supozeble konsideris tion interesa. Iom post iom nia interrilato iĝis pli proksima kaj nenio do indikis, ke mi ne uzu la hungaran leterfinan formon al personoj, kiujn ni distingas per amikaj sentoj. Mi sentis nenian draman kulminon, kiam mi skribis la leterfinon:

“Kun vera amo kisas viajn manojn – via ...”

Kion ŝi sentis, mi ne scias, sed eble mi ne eraras, rekonstruante la finon de mia koresponda dramo laŭ la jena maniero:

La edzo : Ĉu vi denove ricevis leteron de tiu barbaro?

Ŝi (kun milda ruĝiĝo) : Jes.

La edzo : Kial vi ruĝiĝas? Montru la leteron.

Ŝi : Kara mia, trankviliĝu! Kial vi estas tiel nervoza? Mia letero ne povas interesi vin.

La edzo : Ha-a-ha-aĥ! Mi volas scii tuj, kio okazas malantaŭ mia dorso ( Elŝiras la leteron el la mano de la edzino kaj legas ĝin. Li ne plu povas paroli pro la indigniĝo ). Ĥrrrr!

Ŝi : Mi ne estas respondeca pro ĉiu stultulo en Sud-Eŭropo.

La edzo : Silentu! Tia fiulo! Skandalo! Ĉu vi mem ne hontas? ( Li prenas revolveron ).

(Rimarko de la aŭtoro: Kial li ne prenus revolveron? Se dramo, estu dramo!)

Ŝi : Kara mia, estu iom prudenta! Al mi sufiĉas korespondfrenezulo. Mi ne bezonas familian frenezulon.

La edzo (post kiam li pafis mian portreton sur la skribotablo de la sinjorino) : Se vi ne tuj promesas, ke vi ĉesigos ĉiun interrilaton kun tiu fripono, mi pafos vin, min mem kaj eĉ la subskribitan portreton de la Akademia Prezidanto!

Ŝi (post tiom da minacoj subite perdas la fortojn por kontraŭstari) : Estu do laŭ via volo ( Ŝi ploras, dum la kurteno falas kaj indikas ).

Fino-n.

Proksimume tiel povis aspekti la fino de mia koresponda dramo kaj same tiu de mia konciza koresponda kurso pri la amo.

III

TABELOJ

FINVORTOJ

La aŭtoro uzis la jenajn vortojn, netroveblajn en Plena Vortaro  kaj en ĝia Suplemento :

Arkimandito . Ortodokskatolika ĉefpastro.

Samaritana . Bonfarema.

Ventilatoro . Elektra ventumilo.

Skribante tiujn ĉi lingvajn klarigojn, la aŭtoro ne volas preterlasi la okazon sincere danki la membrojn de la Literatura Komitato de S.A.T. pro ilia revizia laboro, zorga kaj ĉiam harmonia.


--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.