Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Lingvistikaj aspektoj de Esperanto

J. C. Wells - Lingvistikaj aspektoj de Esperanto

Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
Книга - Lingvistikaj aspektoj de Esperanto.  J. C. Wells  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
J. C. Wells

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto"

Лингвистические аспекты эсперанто - книга, изначально написанная на языке эсперанто. Он основан на исследовании проф. Джон Уэллс опубликовал Центр исследований и документации о мировой языковой проблеме в 1978 году. Это научный, описательный анализ эсперанто. Книга также доступна на немецком и датском языках.

Читаем онлайн "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto". [Страница - 3]

tiamaj kolonioj en Afriko kaj Azio. Ekregis do vera empiriismo en la lingvo-studado; oni povus nomi ĝin deskripta *  empiriismo . Disvastiĝis la doktrino, ke al ĉiu nove trovita lingvo oni devas alpaŝi tute sen antaŭjuĝoj, preta ĝin analizi kaj deskripti laŭ ĝia propra fizionomio kaj karaktero, ne trudante kategoriojn apartenantajn al aliaj lingvoj. Tiu sinteno, Cetere, estis multe pli utila, ol la etnocentrisma. En Nov-Jorko, en Londono, en Parizo, en Prago aperis tuta aro da seriozaj, eĉ ekscitaj studoj de plej diversaj lingvoj. Oni malkovradis, ekzemple, kiom da diversaj specoj da parolsonoj ekzistas en la mondo, parolsonoj tute ne konataj en eŭropaj lingvoj... kiom da gramatikaj kategorioj, kiom da kazo-sistemoj, kiom da tenso-sistemoj, kiom da specoj de fraz-strukturo aŭ de vortstrukturo... kiom da diversaj strukturigoj de la homa mond-percepto troviĝas en diversaj leksikaj kaj semantikaj sistemoj.

*  Mi kuraĝas proponi la neologismon deskript/i  anstataŭ la nelogika pri/skrib/i : deskripti oni povas ne nur skribe, sed ankaŭ parole, geste, ktp.

Kaj nun, ekde ĉirkaŭ la jaro 1960, lingvistiko eniris trian ŝtupon, trian sciencan sintenon, kiun oni povus nomi kompara universalismo . Ĝin karakterizas la formulado de hipotezoj kaj la klopodado tiujn hipotezojn aŭ konfirmi aŭ refuti. Ĝiaj korifeoj estas – laŭ mia opinio – du. Unu estas Chomsky , kies sema verko Syntactic structures  (‘Sintaksaj strukturoj’) aperis en la jaro 1957 kaj komencis vere desokligi la antaŭe regantan skolon en usona lingvistiko, la post- Bloomfield -an strukturismon, ekde la menciita jaro 1960. La alia korifeo estas Joseph Greenberg , kies artikolo “ A quantitative approach to the morphological typology of language ” (Kvanta aliro al la morfologia tipologio de lingvo) aperis en 1960 – artikolo, kiu inspiris grandan parton de la tria ĉapitro de ĉi tiu verko. Tri jarojn poste aperis la libro Universals of language (Universalaĵoj de lingvo), kiu inspiris grandan parton de la ceteraj ĉapitroj. Tiun libron Greenberg  redaktis, kaj mem kontribuis al ĝi gravajn partojn.

1.3 Universalaĵoj de lingvo

Pluraj imageblaj kaj logike tre simplaj gramatikaj rimedoj nenie troviĝas en homaj lingvoj. Ekzemple, estus tre facile ŝanĝi aserton al demando per inversigo de la ordo de ĉiuj vortoj en la frazo. Tiel, se (1a) estas aserto, (1b) estus demando rilatanta al ĝi:

1a – La hundo vidis la katon, kiu sidis trankvile sub arbo.

1b – *Arbo sub trankvile sidis kiu, katon la vidis hundo la?

Tamen neniam oni trovis lingvon kun tia regulo. (La antaŭfiksita steleto indikas, ke la sekvanta formo estas negramatika.) La efektive troviĝantaj rimedoj por demandigo estas diversaj, kaj pluraj estas tre komplikaj: en iuj lingvoj oni antaŭmetas partikulon, kiel en Esperanto ĉu; en aliaj tian partikulon oni postmetas, kiel en la japana ( ka ) aŭ en la zulua ( nâ ); en pluraj lingvoj oni faras vere tre komplikajn inversigojn de la subjekto kaj la predikato, aŭ unu parto el ĝi, kiel en la angla, la franca, kaj la germana; en ankoraŭ aliaj lingvoj oni diras la verbon jen pozitive, jen negative, kiel en la ĉina; aŭ oni simple ŝanĝas la intonacion (la fraz-melodion), kiel en la hispana aŭ la greka. Sed nenie oni inversigas la ordon de ĉiuj vortoj en la frazo.

Chomsky  hipotezas, ke tia sintaksa regulo estas universale neebla en la homaj lingvoj, aŭ (kiel li esprimas tion) neebla en ‘natura lingvo’, kvankam tute ebla kaj tre simpla kiel sintaksa regulo en lingvo ‘artefarita’, t.e. en maŝina aŭ komputera lingvo. (Cetere estas interese noti, ke la Internacia Lingvo Esperanto tute konformas al la kriterioj de ‘natura lingvo’ ĉe Chomsky  – jen ankoraŭ unu motivo por bedaŭri la aplikon al Esperanto de la epiteto ‘artefarita’.)

Chomsky  metis novan celon por lingvistiko: karakterizi la nocion ‘natura lingvo’, do ‘ebla homa lingvo’. Hipotezante pri universalaĵoj, ni laboras al tiu celo. Kaj ni notas, tute sen surpriziĝo, ke ankaŭ Esperanto konformas al la kriterioj por ebla homa lingvo. *

*  Vidu ankaŭ Sanders  (1975: 391): “ A human, or natural, language is an infinite set of sound-meaning pairings that could be used for the purpose of human communication by the members of some human society... ” (“Homa, aŭ natura, lingvo estas nefinia aro da pariĝoj de sonoj kaj signifoj, kiu povas esti uzata por homa komunikado fare de la anoj de iu homa socio...”). Ĉar ekzistas homoj, kiuj efektive uzas Esperanton por homa komunikado, do sekvas, ke – laŭ la difino de Sanders  – Esperanto estas natura lingvo.

Greenberg , en sia artikolo “ Some universals of grammar with particular reference to the order of meaningful elements ” (Kelkaj universalaĵoj de gramatiko kun aparta konsidero de la ordo de signifo-havaj elementoj), kiu konsistigas la 5-an ĉapitron de la menciita libro Universals of language, proponas ne malpli ol 45 universalaĵojn-kandidatojn. Jen tri ekzemploj. La unua (n-ro 32 en la listo de Greenberg ) tekstas: “Se iu lingvo havas la kategorion genro, ĝi nepre havas ankaŭ la kategorion nombro”. Alivorte, ekzistas lingvoj kun gramatika genro kaj kun gramatika nombro – ekzemple la itala, kun du genroj (vira kaj ina) kaj du nombroj (singularo kaj pluralo); ekzistas lingvoj sen ambaŭ kategorioj, kiel la japana, kies substantivoj montras nek genron nek nombron; kaj ekzistas lingvoj kun gramatika nombro sed sen gramatika genro, kiel la angla aŭ Esperanto. Sed ne ekzistas, universale ne ekzistas, lingvo kun distingoj de genro sed sen distingoj de nombro.

La dua specimena universalaĵo (n-ro 39 de Greenberg ) estas: “Kie troviĝas morfemoj kaj de nombro kaj de kazo – kaj se ambaŭ sekvas, aŭ ambaŭ antaŭiras, la substantivan radikalon – tiukaze la esprimilo de nombro preskaŭ ĉiam staras inter la substantiva radikalo kaj la esprimilo de kazo”. Tio volas diri, ke en Esperanto, lingvo en kiu la substantivo povas ricevi finaĵon kaj por nombro (pluralo) kaj por kazo (akuzativo), estas universale tre probable, ke la indikilo de la pluralo staras inter la radikalo kaj la indikilo de la akuzativo. Kaj tiel estas: homo/j/n . La tria universalaĵo (n-ro 25 de Greenberg ): “Se la pronoma objekto (devige) sekvas la verbon, same ankaŭ sekvas la substantiva objekto”. Do ekzistas la eblecoj (2a, 2b, 2c), sed ne (2d):

2a – La pronoma kaj substantiva objektoj antaŭas la verbon. (Ekzemplo: la japana)

2b – La pronoma kaj substantiva objektoj sekvas la verbon. (Ekzemplo: la angla)

2c – La pronoma objekto antaŭas la verbon, sed la substantiva objekto sekvas la verbon. (Ekzemplo: la hispana)

2d – La pronoma objekto sekvas la verbon, sed la substantiva objekto antaŭas la verbon. (Ekzemplo mankas)

Kelkaj lastatempaj studoj provas trovi principan kialon por tiaj universalaĵoj ( Sanders  1975).

1.4 Tipologia klasifikado

Klasifiki la lingvojn de la mondo oni povas laŭ du diversaj bazoj. La du specoj de lingvoklasifiko estas la genealogia  (aŭ geneza ) kaj la tipologia .

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.