Valdemar ř - La skandalo pro Jozefo
Название: | La skandalo pro Jozefo | |
Автор: | Valdemar ř | |
Жанр: | Старинная литература | |
Изадано в серии: | неизвестно | |
Издательство: | неизвестно | |
Год издания: | 2016 | |
ISBN: | неизвестно | |
Отзывы: | Комментировать | |
Рейтинг: | ||
Поделись книгой с друзьями! Помощь сайту: донат на оплату сервера |
Краткое содержание книги "La skandalo pro Jozefo"
Il s’inspire librement d’un épisode de la Bible (Génèse, 39, 17-18) : Joseph, vendu par ses frères, est esclave en Egypte, mais acquiert un rang élevé chez Potifar, proche du pharaon. La femme de Potifar veut le séduire, mais comme il l’éconduit, furieuse elle l’accuse et il est jeté en prison. L’intérêt du livre réside dans les différences de points de vue, et de niveaux de langue, car la même histoire est présentée par l’esclave noire au service de la femme de Potifar, la femme de ce dernier, l’Hébreu Joseph, Potifar lui-même, et un vétéran du corps de garde. L’esclave noire, jeune et bavarde, peste contre sa maîtresse menteuse, sans cœur et « cruelle comme un crocodile ». Elle dévoile la vérité du « scandale » au lecteur, en une langue directe et peu respectueuse de la grammaire qu’elle ne maîtrise pas complètement. La femme de Potifar, dont nous ne saurons pas le nom, se croit bien plus malheureuse que les esclaves. Elle raconte les faits, en les arrangeant à son profit, à un interlocuteur imaginaire. Joseph, incarcéré, se remémore sa vie, ses tribulations, son don pour expliquer les songes. Ce passage, le seul qui donne des indications tirées de la Bible, est trop long. Potifar, « l’homme au bon cœur », se montre pusillanime, versatile, cruel, et par un retour de situation, bienveillant, obséquieux envers Joseph quand celui-ci sort de prison. Il ne veut pas ruiner sa propre réputation et offre son esclave en cadeau. Enfin un vétéran du corps de garde, avec son langage grossier et ses préoccupations terre-à-terre, nous raconte encore une autre histoire. Il a tout compris, déteste le couple Potifar, sait que Joseph est innocent, ce qui ne l’empêche pas de le fouetter vigoureusement, mais il faut bien obéir pour garder sa place et surtout bien manger, n’est-ce pas ? Le livre est très joliment illustré par des dessins à la plume des protagonistes. Il a été écrit directement en espéranto. L’auteur était homme de théâtre. Un des monologues, celui de la femme de Potifar, a été joué par sa femme. L’œuvre a été traduite par exemple en japonais.
Читаем онлайн "La skandalo pro Jozefo". [Страница - 10]
Sed ĝuste tial vi ankaŭ ŝin devis kompreni! Sciu, ŝi atingis jam la aĝon, kiam la virinoj emas amindumi junulojn. Tiam nemirinde, ke ŝi persistis kunpekigi vin, tio estas tute laŭnatura. Sed vi, naiva virgulo obstine pudora, anstataŭ kompreni tion kaj volonte kontentigi ŝin, kiel decus al obeema sklavo – vi preferis rifuzi! Kio misordiĝis en via cerbujo? Se vi estus plenuminta ŝian avidon, ĉio procezus tute kaŝite kaj senskadale. Damno kun vi! Kial vi, je Amono, ne konfidencis al mi mem la tutan aferon? Ĉio povis esti senproblema. Ĉu vi eble konjektas min ĵaluzema? Eĉ neniel! Cetere ne supozu, ke amorado kun mia seksmiena edzino estas io delica – neniel! Ŝi nur ŝajnigas sin pasiulino – en la geedza lito ŝi neniigas ĉiujn iluziojn; absolute senpasia ŝi estas, apatia, pasiva – oni povus ĉe ŝi malvarmumi, tiel ŝi fridas. Imagu nur, ke eĉ mi mem neniam sukcesis ardigi ŝin. – ĉu vi kredas? Do, nenion vi havas por bedaŭri.
Sciu, Jozefo: edzinon oni tenas nur por reprezenti kaj iam-tiam por generi idojn. Por ĝui seksdelicon oni iru en malĉastejon, el inter publikulinoj vi povas elekti laŭguste kaj laŭ momenta humoro. Se mi mem ekemas diboĉe sekspetoli, ĉiam mi elektas nigrahaŭtulinon. Jes, Jozefo, nepre mi rekomendas al vi negrinojn! Perfektan figuron ili havas, elastan bruston, longajn krurojn kaj malbeninde lertajn manojn. Grandiozaj amorantinoj ili estas, speciale edukitaj por la publikulina metio; nenion ajn vi bezonas fari, ĉion aranĝas ili mem laŭ variaj manieroj, certe vi ne enuos – fidu mian konsilon, pri erotiko mi estas fama eksperto! Sed verdire – kial mi lecionas? Ja mi ne venigis vin por instrui vin pri seksumado. Nur preterpase mi menciis, por ke vi sciu, ke mi absolute ne havas skrupulojn nek eble antaŭjuĝojn rasismajn. Cetere vi mem povas tion prijuĝi proprasperte. Ankaŭ vi estas ja barbaro, kaj malgraŭe mi allasis vin en mian domon. Eĉ nebagatelan monsumon mi ne domaĝis por akiri vin; indas eĉ dubi, ĉu vi respektive estimas tion. Ĉiam mi celis nurnure vian bonfarton, tion vi devas al mi kredi. Neniam – mi emfazas – neniam mi iel ajn malicemis kontraŭ vi.
Memkompreneble, la konsekvencon kiun mi rezultigis el la tiama skandalo kun mia edzino, tiun vi ne rajtas konsideri maljusta.
Jes ja, kulpiĝinta estas ŝi – sed tion mi ne povis publike agnoski! Komprenu ja: ĉu indis, ke oni fingromontradu min kiel kokriton, ke mian honestan nomon oni kotentiru? Tio kompromitas ne nur min mem, sed samtiel la tutan nobelsocion – pro tiaĵo oni neniam pardonus min! Kaj se jam mia histeria edzinaĉo vekis tian bruegon, kion mi estis faronta? Ĉiam oni adaptu sin laŭ cirkonstancoj, jen la esenca principo de inteligenteco. Historiajn faktojn ĉiam akomodas talentohavaj individuoj laŭ sia bezono. Memoru, mia kara: ĉio estas alia ol oni oficiale asertas; se oni ĉiam devus malkaŝi veran staton de l’ aferoj, oni ne kapablus regi.
Sed sufiĉe jam, Jozefo – vi ade devigas min parolturni ĉirkaŭ la ĉefa kaŭzo de via jena ĉeesto! Supozeble vi agnoskas, ke post la skandaloza evento vi ne povas plu resti en mia familia domo. Dum tiuj du jaroj de via foresto oni forgesetis la aferon, sed se vi denove aperus en via antaŭa posteno, tuj ekfuriozus inundo da kalumnioj kaj klaĉoj – vi scias ja, kiel malicaj oni estas! Krom tio, mia edzino ege malamas vin, kion vi cetere devas kompreni: estas ununura vi, kiu povus iam malkaŝi, kiel ĉio efektive okazis – kaj tion ŝi nepre devas malebligi. Tutcerte ŝi provus pli-malpli baldaŭ senigi sin de vi, supozeble eĉ per ne tre delikata maniero – vi komprenas. Taŭgaj rimedoj estas ja kiam ajn ĉemane en nia socio.
Kiel do ni aranĝu pri vi? Mi ekzemple povus teni vin en dumviva aresto, por ŝirmi vin kontraŭ ŝiaj insidoj – sed tio malharmonias al mia sentema naturo, eĉ sen konsideri tion sufiĉe multekosta. Ankaŭ mi povus simple vendi vin. Finfine vi estas mia sklavo, sekve tia negoco estus tute ordinara afero komerca: kiel varon mi aĉetis vin kaj kiel varon mi rajtas vin ankaŭ vendi. Eble eĉ profiti mi povus, ĉar nuntempe merkata demando pri inteligentaj sklavoj multoble superas la oferton. Kredeble estas nur maldaŭra modo, tamen des pli bone eluzebla.
Sed – ĉu vi opinias, ke vin mi kapablus kondukigi al foiro kvazaŭ brutaĉon? Neniam, Jozefo, neniam: Vin mi devas utiligi pli prudente. Sciu, Jozefo: mi donacos vin! Jes, mi donacos – Kaj ĉu vi emas divenprovi, al kiu? Vi ne divenus, kamarado ... Al nia Plej Serena Faraona Moŝto mem mi donacos vin! Memkomprene sen pretendi ian ajn rekompencon. Mian denaturan grandanimecon vi konas ja, ĉar vi mem sufiĉe spertis ĝin. Neniam oni avaru, precipe en rilato al la estroj. Cetere mi enkalkulas, ke nia afabla suvereno degnos vidigi sian bonvolan favoron al mia nenielsignifa persono per taŭga maniero laŭ sia plej saĝa bontrovo.
Nia superulo eĉ jam scias pri vi, Jozefo – vi miras, ĉu? Probable iu stultulo elbabilaĉis ĉe la kortego, ke mi posedas lertan sonĝaŭguriston – kaj laŭdire ĝuste tian la Dieca Faraono nun urĝe bezonas. Interesa hazardo, ĉu? Nu, plezuru, Jozefo, plezuru – ĉar ega feliĉo trafis vin! – Sed mi vidas, ke preskaŭ nenion vi formanĝis; ĉu la legomon vi ne trovas bongusta? Ne, ne, jam lasu – nun vi ne plu havas tempon por festeni. Mi estas jam antaŭanoncita ĉe la Faraona Moŝto. Mi donos al vi tiucele iun eluzitan veston el mia garderobo; poste vi repagos. Du miaj gvardianoj akompanos vin ĝis la imperiestra palaco.
Kaj nun jam rapidu, amiko! Mi deziras al vi sukceson en via nova posteno. Kaj taŭgaokaze ne forgesu al la Plej Serena Faraono emfazi, ke estis mi, kiu malkovris vian eksterordinaran talenton kaj eĉ tiagrade evoluigis ĝin, ke ĝi povas utili al la prospero de la tuta imperio. Dieca nia faraono, la Plej Supera Estro de l’ vaste vasta mondo vivu poreterne kaj daŭre bonfartu ankaŭ postmorte! –
Aĥ, kiom da diplomata inĝenio oni devas disipi por montri sin lojala kortegano ...
... kaj la faraono diris al Jozefo: mi estas faraono, sed sen via ordono neniu levos sian manon aŭ sian piedon en la tuta egipta lando.
Kaj la faraono donis al Jozefo la nomon Cafnatpanaeh, kaj kiel edzinon li donis al li Asnaton, filinon de pastro el On. Kaj Jozefo komencis veturadon tra la egipta lando.
GENEZO, XLI, 44-45
(En traduko de Zamenhof:
Kaj Faraono diris al Jozef: Mi estas Faraono; sed sen via ordono neniu levos sian manon aŭ sian piedon en la tuta Egipta lando. Kaj Faraono donis al Jozef la nomon Cafnat-Paneaĥ, kaj li donis al li kiel edzinon Asnaton, filinon de Poti-Fera, pastro el On. Kaj Jozef komencis veturadon tra la Egipta lando.)
Korpogvardia veterano
Kanajla misordo! Jam denove la tagmanĝo ne pretas ĝustatempe! Denove ni atendu ĝis oni bonvolos eldoni la mizeran vorpecon. Kiom da prokrastoj! Ree kaj ree tio ripetiĝas, de tago al tago. Miamemore, neniam estadis tia malordo en distribuado de soldatmanĝaĵoj, kiel lastatempe – kaj multe mi memoras, tion kredu ... Ja kelkdek jarojn mi jam deĵoras en la korpogvardio de nia Plej Serena Faraona Moŝto, mi mem eĉ ne plu kalkulas. Simple de mia junaĝo – ĝusatadire ekde tiu
--">