Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto

Guillem Sevilla - Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto

Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto
Книга - Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto.  Guillem Sevilla  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto
Guillem Sevilla

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

-

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto"

Аннотация к этой книге отсутствует.

Читаем онлайн "Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto". [Страница - 3]

class="book"> Kununuigi sin devas 10 .

Malgraŭ ke nur la nomo „Lingwe Uniwersala” kaj la la supra kvar-versa himno supervivis el tiu frua projekto, tio sufiĉas por rimarki ke ĝi estis bazita sur la samaj tri ĉefaj principoj de la nuntempa Esperanto: internacia vortaro, regula gramatiko kaj vortoj formitaj pere de afiksoj.

Sian lingvan projekton Zamenhof interrompis por mallonga tempo dum li studis por la finaj ekzamenoj kaj poste ĉar li translokiĝis al Moskvo por studi medicinon. Post kiam li enloĝiĝis en Moskvo, tamen, li daŭre laboris pri sia projekto kaj eĉ enkondukis gravajn ŝanĝojn en la lingvon. Kiam li faris atentindajn ŝanĝojn, li ĉiam kontrolis ties taŭgecon ellaborante novajn tekstojn kaj tradukojn.

El tiuj intertempaj projektoj nur kelkaj tekstoj postrestis. Ili troviĝas en tri kajeroj, kiujn Zamenhof uzis specife por sia „Lingvo universala” dum la someraj ferioj de 1881 kaj 1882.

Li dum kvin jaroj konstante laboris pri sia lingvo, polurante ĝin kaj forigante superfluaĵojn. Li okupis pli kaj pli da tempo harmoniigante la lingvon kaj donante al ĝi propran spiriton.

La naskiĝo de Esperanto. La Unua Libro

Al mia fianĉino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de mia estonta agado. Kaj mi demandis ŝin, ĉu ŝi volas ligi kun mi sian sorton. Ŝi ne sole tute konsentis, sed ŝi donis al mia tuta dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis, kaj tio ĉi donis al mi la eblon, post longa vana serĉado de eldonanto, fine eldoni mem (en Julio 1887) miajn unuajn kvar broŝurojn (lerno­libro de Esperanto en lingvoj rusa, pola, germana kaj franca)

Книгаго: Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto. Иллюстрация № 5 Unua Libro, 1887 | Vikipedio La projekto pri internacia lingvo estis pretigita dum la printempo de 1885 en la litova urbo Veisiejai, kie Zamenhof komencis kuracistan praktikon. La postajn du jarojn li pasigis serĉante eldonejon sensukcese ĝis sia estonta bopatro, Aleksandr (Sender) Silbernik, eĉ antaŭ la geedziĝo, sugestis pagi la eldonon per la doto de sia filino. La Varsovia presisto Ĥajim Kelter ĝoje akceptis la taskon. La 26-an de julio 1887 (14-a de julio, laŭ la rusa Julia kalendaro), jam kompostita kaj reviziita de la cenzuristo, la 42-paĝa libreto aperis kun la titolo „Meždunarodny’ jazyk. Predislovije i polnyj učebnik (por Rusoj)” 11 , t.e. Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj) . La 27-jara aŭtoro kaŝis sin sub la nomo Dr-o Esperanto . Tiu dato estas konsiderata la naskiĝtago de la Internacia Lingvo poste konata kiel Esperanto .

Antaŭ la fino de la jaro estis presitaj la versioj pola, franca kaj germana de la libreto, kiu poste estis konata kiel la Unua Libro .

Kiel estas Esperanto?

Ĝi estas skribata per la latina alfabeto (escepte de q, w, x, y) al kiu estas aldonitaj ses literoj (ĉ, ĝ, ĥ, ŝ, ŭ). Ĉiuj literoj estas prononcataj ĉiam same (ekzemple, c ĉiam prononciĝas [ts] kaj neniam [k] aŭ [s]). La akcento troviĝas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

La ĉefaj parolelementoj havas specifajn finaĵojn: -o por singulara substantivo, -a por singulara adjektivo, -i por verba infinitivo, -e por derivita adverbo. Ekzistas nur unu deklinacio kaj unu konjugacio. La tempo estanta finiĝas per -as ; la tempo estinta per -is ; la tempo estonta per -os ; la modo kondiĉa per -us ; la modo ordona per -u ;

La leksiko baziĝas ĉefe sur la internacia vortaro de la lingvoj eŭropaj. Vortoj kiel adreso , biblioteko , centro , ĉokolado , demokratio k.s. estas komunaj en multaj lingvoj kaj rekte kompreneblaj. Por la ceteraj vortoj, Zamenhof uzis materialon de la lingvoj latinaj, ĝermanaj, kaj ankaŭ slavaj. Kiel jam menciite, en la vortfarado estas maksimume uzata afiksado. Ekzemple, sciante la signifon de la radiko san , oni povas facile fari el ĝi novajn vortojn: sano , sana , resanigi , malsana , malsanulo , malsanulejo ktp. Danke al ĉi tiu aglutina principo, scio de tri mil vortradikoj reale donas scion de pli ol dudek mil vortoj.

Книгаго: Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto. Иллюстрация № 6 Slipo el la Unua Libro, kun la promeso lerni Esperanton En la libro estis presitaj ok slipoj kun jena teksto: „Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson”. Zamenhof ricevis centojn da leteroj kiel reago al la Unua Libro : kelkaj laŭdis la iniciaton, aliaj mallaŭdis ĝin kaj aliaj mokis pri ĝi. Multaj esprimis la deziron lerni la lingvon sendepende de la nombro de ricevitaj promesoj. Por respondi tiujn leterojn kaj havigi al interesatoj lego-materialon ne pri Esperanto sed en Esperanto Zamenhof publikigis kroman libron titolitan Dua Libro de l’ Lingvo Internacia en januaro 1888.

La parolantoj de la nova lingvo bezonis pli da vortoj ol estis publikigitaj en la Unua Libro . Pro tio, Zamenhof eldonis komence de 1889 rusan-internacian kaj internacian-germanan vortarojn. Tiutempe la kaŝnomo de la aŭtoro —D-ro. Esperanto— estis adoptita kiel la nomo de la lingvo mem: Esperanto.

Esperanto disvastiĝas. La unua revuo

La Mondlingva Klubo en Nurenbergo, fondita en la jaro 1885, forlasis Volapukon en ĝenerala kunveno okazinta la 18-an de decembro 1888 kaj aliĝis al Esperanto. Tiel aperis la unua Esperanto-klubo. Ties prezidanto, Christian Schmidt, estis ankaŭ la eldonisto de „La Esperantisto”, la unua periodaĵo en Esperanto, kies unua numero aperis la 1-an de septembro 1889 en Nurenbergo.

Книгаго: Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto. Иллюстрация № 7 Unua numero de La Esperantisto, dec. 1889 | Vikipedio Zamenhof redaktis ĝin ekde la komenco. Pro tio, la periodaĵo estis grava ne nur kiel centrigilo kaj kuraĝigilo inter la diverslandaj esperantistoj, sed ankaŭ el lingva vidpunkto. Al Esperanto mankis tiun stabilecon, kiun nur la tradicio alportas al la lingvoj. La tekstoj ellaboritaj de Zamenhof por la revuo, helpis unuigi kaj firmigi la lingvon. Esperanto akiris propran stilon kaj ortografion, kaj estis kreitaj la unuaj mallongigoj. La literaturaj tekstoj, tradukitaj aŭ originale verkitaj de Zamenhof, starigis poste la bazon por la Fundamenta Krestomatio .

La gazeto ĉesis en 1895 pro financaj problemoj gravigitaj de la ruslanda cenzuro.

Batalanta okulkuracisto

Esperanto baldaŭ forglutis la pli grandan parton de la mono de mia edzino; la tutan reston ni baldaŭ formanĝis, ĉar la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure mal­grandaj. En la fino de 1889 mi restis sen kopeko!

Kiel Zamenhof mem rakontis al Michaux, Esperanto estis negative influinta lian profesian laboron kaj, sekve, lian ekonomian vivon. Unue, li mem devis pagi siajn eldonaĵojn, kaj li bezonis perlabori pli da mono ol liaj kolegoj, kiuj uzis siajn enspezojn nur por

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.