Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 1376, книга: Под куполом цирка
автор: Илья Ильф

Пьеса Ильи Ильфа "Под куполом цирка" является ярким образцом советской драматургии 1930-х годов. В ней автор мастерски сочетает элементы сатиры, комедии и социально-политической критики. В центре сюжета — цирк, который становится миниатюрой советского общества. Директор цирка Зоревич — талантливый и преданный своему делу человек, пытающийся сохранить традиции циркового искусства. Однако его усилия сталкиваются с безграмотным и бюрократическим вмешательством со стороны партийного...

Guillem Sevilla - Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto

Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto
Книга - Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto.  Guillem Sevilla  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto
Guillem Sevilla

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

-

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto"

Аннотация к этой книге отсутствует.


Читаем онлайн "Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto". Главная страница.

Zamenhof La iniciatinto de Esperanto


Biografio de L. L. Zamenhof publikigita okaze de la centa mortotago de la iniciatinto de Esperanto (14-a de aprilo 2017). Verkita de Guillem Sevilla; lingve reviziita de Brian Moon .


Ruslanda hebreo

La oficiale registrita nomo de Zamenhof estis Lazar Markoviĉ Zamenhof 1 . En la aŝkenaza hebrea lia antaŭnomo estis Eliezer; en la jida, Lejzer. Poste, kiel estis kutimo en la epoko, li aldonis ne-judan antaŭnomon Ludwig . Pli malfrue li fariĝis konata kiel L. L. Zamenhof. Li naskiĝis en la urbo Bjalistoko (nun Pollando, tiam Grodna gubernio, Rusia Imperio) la 15-an de Decembro 1859. Li estis la unua filo de Marko kaj Rozalia Zamenhof.

Familia rondo

De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la impreso. 2

Книгаго: Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto. Иллюстрация № 1 Marko Zamenhof, Varsovio 1878 | Bildarchiv Austria La patro, Marko (hebree Mordeĥaj; jide Mordĥe, Mordka, Motl, Motel; pole Marek) Fabianoviĉ Zamenhof, estis laŭ ĉiuj atestoj severa homo, lingvo-instruisto aplikanta kun siaj infanoj la metodojn de la carreĝimaj lernejoj. Fizikajn punojn li konsideris taŭga metodo por disciplinado. Li intencis kombini siajn etnan kaj ŝtatan apartenojn. Li laŭtradicie apartenis al mondo patriarka-ortodoksa kaj tradicigardema, sed laŭkonscie fariĝis simpatianto al asimila tendenco kaj, laŭ Naĥum Sokolov 3 ,

[…] la enanima batalo inter la du kulturtendencoj kaj la du vivsferoj faris lin, la patron, figuro tragika… Li estis multinstruito en regiono judisma, estis brilstila hebreisto, profundfunda Talmudisto kaj tamen apartenis al la kultura movado de „Maskilim” 4 , kiuj propagandis aliĝon de la judaj popolamasoj al la regnestrara kulturo, konservante sole la religi-apartecon. 5

La patrino, Rozalia (Liba) Rakel Sofer — filino de Bjalistoka juda komercisto — prezentis tute kontraŭan karakteron: tre sentema, ŝi per amo kaj pacienco zorgis pri siaj infanoj. Profunde religiema, ŝi kredis je kompatema Dio.

Книгаго: Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto. Иллюстрация № 2 Rozalia Zamenhof, Warschau 1878 | Bildarchiv Austria La familio loĝis en la supra apartamento de malgranda ligna domo ĉe ulica Zielona (strato Verda). Ĉu aŭgure aŭ ne, el tiu koloro, simbolo de la espero, estas la flago reprezentanta la plej gravan legacon al homaro fare de Zamenhof, la internacian helplingvon Esperanto .

Identeco

Kiam Zamenhof naskiĝis, Bjalistok estis urbo plejparte juda: proksimume 70% de la loĝantoj estis hebreoj dum la cetero estis poloj, rusoj, germanoj kaj belorusoj.

Judeco estis por Zamenhof kerna parto de lia identeco. Aĝante 46, li skribis:

[…] Mi estas hebreo, kaj ĉiuj miaj idealoj, iliaj naskiĝo, maturiĝado kaj obstineco, la tuta historio de miaj konstantaj bataladoj internaj kaj eksteraj, ĉiuj estas sendisige ligitaj kun tiu ĉi mia hebreeco. Mi neniam kaŝas mian hebreecon kaj ĉiuj esperantistoj tion ĉi scias; mi kun fiereco alkalkulas min al tiu ĉi tiel antikva kaj tiom multe suferinta kaj batalinta popolo kies tuta historia misio konsistas, laŭ mia opinio, en la unuigo de la nacioj en la celado al „unu Dio”, t.e. unuj idealoj de la tuta homaro; sed en la nuna tempo de naciaj ŝovinismoj kaj de tre vastigita antisemitismo, fari el mia hebreeco temon por publika parolado estus neoportune kaj povus malutili al nia afero. Kaj paroli detale pri mia vivo kaj pri la historio de miaj ideoj sen konstanta ripetado pri mia hebreeco estas preskaŭ neeble. Se mi ne estus hebreo el la geto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. 6

La judeco de Zamenhof iĝis efektive maltrankviliga faktoro por la esperantista gvidantaro de la frua periodo, kiu ofte zorgis nebuligi lian identecon asertante tutsimple ke li estas Varsovia okulkuracisto.

Inter lingvoj

La intereso por lingvoj ne estis novaĵo en la Zamenhofa familio. La patro kaj la avo estis instruistoj de lingvo.

Lia patrino parolis al li en la jida lingvo dum lia patro tion faris en la rusa. En tiu ĉi lingvo okazis la instruado tra la Rusia imperio, premante la lingvojn de la regataj nacioj, kiel la pola. Tiurilate, Drezen (2009) rimarkas, ke

La ĝenerala politiko de la cara registaro en la okcidenta lando kaj speciale en la tiel nomata Pola-Reĝlando konsistis en instigado malamika de unu nacio kontraŭ alia. Subpremataj en libera disvolvo de sia nacia vivo kaj kulturo, poloj kaj hebreoj helpis al tiu subpremado per reciprokaj malamikaĵoj.

Jam dum sia infaneco li amis lingvojn „kiel la plej kara objekto en la mondo” 7 kaj plej ŝatis la rusan. Kiam li aĝis 21, post du jaroj da esplorado pri la jida, li pretigis unu el la unuaj gramatikoj de la hebrea-germana lingvo (kiun li tamen ne publikigis).

La ideo pri neŭtrala internacia lingvo ekaperis en la menso de Zamenhof dum la frua infaneco kaj por ties realigo li fervore laboradis la tutan vivon.

Dum la infanaj jaroj de Zamenhof okazis (1863-1865) pola revolucio kies celo estis atingi sendependecon de la rusia regado. La ribelo estis kruele sufokita de rusiaj ĝendarmoj kaj regimentoj kaj daŭris apenaŭ unu jaron. La litvaj judoj, al kiuj apartenis la Zamenhofa familio, staris lojalaj al la Rusia imperio kaj tiu estis aprezita de la aŭtoritatoj. Sekve, post la ribelo Marko Zamenhof ricevis postenon kiel instruisto en ŝtata lernejo por judoj; tio kunportis bonan salajron kaj laboran stabilecon.

Studentaj jaroj

En la jaro 1869 la juna Zamenhof eniris en la Bjalistokan Realan Gimnazion, sed post du monatoj li devis eliri pro grava malsano. En aŭgusto 1870 li eniris denove kaj lernis kun grandaj sukcesoj: dum la 9-jara daŭro de la gimnazia lernado, unue en Bjalistoko kaj poste en Varsovio, li estis ĉiam la unua en klaso. En la jaro 1873 la familio transloĝiĝis al Varsovio, kie la patro ricevis postenon kiel instruisto de la germana lingvo en la reala gimnazio.

Antaŭ ol eniri en la Duan Filologian Gimnazion en Varsovio li restis 5 monatojn hejme por lerni la klaskikan grekan kaj latinan lingvojn, kiuj ne estis instruitaj en Bjalistoko, sed estis nepraj por eniri la Varsovian lernejon.

Книгаго: Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto. Иллюстрация № 3 Zamenhof kiel gimnaziano, ĉ. 1879 La junulo, krom konscience studi, cerbumis —jam ekde sia infaneco— pri la situacio de sia gento hebrea, pri la intergentaj rilatoj kaj la neceso de intergenta lingvo. Tiun neestingeblan intereson pri internacia lingvo ne plaĉis al la patro. Laŭ tio, kion Leono —frato de Ludoviko— diskonigis en letero, la patro

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.

Книги схожие с «Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto» по жанру, серии, автору или названию: