Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> La Misio de Esperanto


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 1938, книга: Мадикен (сборник)
автор: Астрид Линдгрен

"Мадикен" Астрид Линдгрен - это сборник веселых и увлекательных историй из детства. Красочные иллюстрации прекрасно дополняют текст, оживляя его героев и создавая неповторимую атмосферу. Озорная и вечно попадающая в переделки Мадикен заставит вас смеяться до слез. Ее приключения полны юмора и детского задора, благодаря чему книга понравится как маленьким, так и взрослым читателям. Мадикен и ее друзья не дадут вам скучать ни на минуту. Их проделки, игры и отношения научат детей...

Ramatis - La Misio de Esperanto

La Misio de Esperanto
Книга - La Misio de Esperanto.   Ramatis  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
La Misio de Esperanto
Ramatis

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

-

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "La Misio de Esperanto"

Аннотация к этой книге отсутствует.

Читаем онлайн "La Misio de Esperanto". [Страница - 24]

saĝon", kiu sur la Tero karakterizis la impresan figuron de Allan Kardec okaze de la kodigo de Spiritismo. Same kiel okazas kun Spritismo, tiu "natura saĝo" ĝis hodiaŭ estas nediskutebla garantio por la doktrina strukturo de Esperanto, kie ordo kaj logiko konsistigas ĝiajn fundamentajn regulojn. En tiu malgranda aoso de idioma nekompreno kaj religia malamikeco, kiu estis Litovio, Ludoviko Lazaro Zamenhof starigis sian arsenalon de bonvolo, disciplino kaj kohero, eltirante el vivanta modelo la necesan materialon por verki la grandiozan lingvon, kiu estonte estos definitiva instnimento por la parol-rilatoj inter la surteraj homoj!

Marko Zamenhof, la patro, krom esti disciplinita homo, praktika kaj sperta instruisto, akceptis la profesion de gazetara cenzuristo, dezirante tiel profiti siajn notindajn konojn pri eksterlandaj lingvoj.

Tio tre multe akcelis lian disvolviĝon por verki kaj eldoni plurajn didaktikajn librojn pri geografio en rusa lingvo kaj ankaŭ favoris la intelektan lertecon de lia unuenaskito. Tio rezultis por la filo en granda faciligo por la saĝa studado de la definitivaj bazoj de la estonta internacia lingvo!

Simile al kio okazis kun Allan Kardec, kiam li kodigis la Spiritismon, Ludoviko Lazaro Zamenhof ĉiam estis sub la kunordiga superrigardo de mentoroj kaj elkarniĝintaj teknikistoj de la Transmondo, kio instigis lin al tiu integreco kaj honesteco de laboro, kaŭzo de la nobla baza strukturo de Esperanto. Verdire, li estis geniulo, kiu superis eĉ la plej malfacilajn obstaklojn. Simpla observo de lia benita vivo pruvas, ke lia karaktero firmiĝis sur tri valoraj elementoj, kiuj estis la plej utilaj al lia verko: Zamenhof heredis la inteligenton kaj la energion de la patro kaj la koron kaj bonecon de la patrino. Krome, li definitive stampis en sia animo la impresojn de sia naskiĝloko tiel formante ĝustan kadron por sia esperantista verko, kiu, super ĉio, estas signifa celo de spirituala naturo.

Demando: Ĉu Zamenhof montris frue sian tendencon por Esperanto, aŭ ĉio estisprodukto deposta maturigo, kiel okazas kelkfoje en la sfero de arto aŭ scienco, kiam prezentigas geniuloj, kiuj antaŭe vivis en kompleta malklareco?

Ramatis: Li estis elektita de la Cielo por la misio, ĉar lia vivo estis senĉese dediĉita al ĉi-tiu nobla idealo. Ek de la junaĝo, li observis la mankon de kompreno inter poloj, rusoj, hebreoj kaj germanoj, kies malamikecoj kreis kelkfoje murdajn konfliktojn kaj postulis eĉ intervenon de la aŭtoritatoj por solvi la sangajn disputojn! Zamenhof perceptis Ia obstinan lukton de ĉiu nacia grupo klopodante altrudi sian propran idiomon kicl oficialan lingvon devigan en la tuta regiono. El tiuj klopodoj disperdigaj kaj egocentraj profitis kaj ĝuis personajn avantaĝojn la plej lertaj politikistoj, kvankam ili faris hontigajn koluziojn kun eksterlandaj interesoj malutilaj al sia propra komunumo. La partia intereso de sovaĝa naciismo, kiun ĉiu gnipo defendis sen konsideri alies malprofiton kaj la nesolveblaj disputoj pro la diverseco de pluraj idiomoj parolataj en la sama nacia grupo, pnivis al Zamenhof, ke la eble definitiva solvo nur povus esti la adopto de lingvo neŭtrala, kapabla ne vundi la honor-sentojn de tiuj kontraŭaj popoloj.

Kaj li fine agnoskis, ke la mondo mem estis alia Litovio je pli vastaj proporcioj kie la nacioj kolizias kaj semas konfuzon pro tiom malsamaj parol-kodoj.

Ne restis al li dubo, ke la definitivaj solvoj en la sfero de kulturo, bonvolemo kaj monda paco estos eblaj nur en la kadro de unusola lingvo en reciproka konfido. Sekve, lia varma idealo akiris tiajn proporciojn, ke, dekomence ĝi ŝajnis al li absurda, antaŭ la neceso verki kaj disvastigi idiomon je la servo de la tuta homaro. Sed li ne ambiciis krei neŭtralan lingvon nacian kapablan plenumi nur la psikologiajn kaj emociajn problemojn de la popolo de lia naskiĝ-lando. Lia revo plivastiĝis pro la deziro atingi fratan solvon por ĉiuj homoj. Pro tio li elmontris tre fruc sian mesian inklinon por tiu eksterordinara realigo, k

la estonta homaro povos kompreni en ĝia grandeco kaj merito Oni devos agnoski, kun humila respekto, la misian vivon de Zamenhof, altruisme dediĉitan al la alveno de Esperamo ka al frata kompreno inter la surtera homaro.

Demando: Ĉu Zamenhof, ek de la komenco de sia laboro, jam skizis ĉi-tiun mirindan kvaliton de sintezo kaj simpleco de la internacia lingvo?

Ramatis: Zamenhof unue pristudis la rimedojn por adapti lingvon simplan, logikan kaj sen la risko degeneri, sed sufiĉe fluan por servi al ĉiuj klasoj, kulturoj kaj malfacilecoj de homa kompreno. Li pensis al la ebleco verki idiomon, kiu povus transformiĝi en ameman kaj saĝan ligilon taŭgan por la plej rafinita kulturo, kiel ankaŭ por la plej malriĉaj intelektoj, kompreneblan por ĉiuj homoj kaj sociaj tavoloj. Tiel li klopodis eviti, ke estonte la bazoj de sia idiomo postulu pezajn kompendiojn de superflua vortaro, kiel kutime okazas en la aliaj lingvoj ek de ilia evoluo kaj aplikado. Por ne nur estis grandega zorgo la ebleco de posta pligrandigo kaj enkonduko de novaj vortoj al lia idiomo, kiel ankaŭ la evoluo de estontaj popoloj kaj iliaj neeviteblaj modifoj, devigante lin alĝustigi Esperanton al ĉiuj neatenditaj surprizoj.

Sed liaj elstaraj mentoroj daŭre asistis lin kaj zorgis pri liaj edifaj idealoj. Nokte, kiam li forlasis la fizikan korpon dum bonfara dormo, ili konsilis lin pri la plej saĝaj farendaĵoj. Pro tio en la disvolviĝo de Esperanto pludaŭras ia mirinda inica s e ku rec o ti el b o ne d i s c i p l i n i ta d e Z am e nh of. K vankam pligrandiĝas la filologia bezono de la homoj, mirakle persistas la denaska kvalito de ĉi-tiu frata idiomo.

Nur la superrigardo de la Ĉielo povis vere orienti la junan studenton tiel saĝe kunordigi la idiomajn radikojn de Esperanto, kiuj ankoraŭ hodiaŭ konsistigas la nedetrueblan fundamenton, kiel garantion kontraŭ iuj ajn modifoj aŭ strangaĵoj.

Demando: Kiaj estus la sugestoj, kiujn la spiritaj mentoroj donis al Zamenhof dum lia surtera vivo, por ke li povu tiel logike trafi la celon kunmeti internacian lingvon? Ni ŝatus koni la unuajn decidojn, kiujn la Spaco transprenis tiusence.

Ramatis: Sendube Zamenhof estis genia spirito kapabla realigi sur la Tero iun ajn alian mision similan al tiu, kiu koncernis la aperon de Esperanto. Pro tio li sin dediĉis frue al la superaj celoj difinitaj de siaj spiritaj mentoroj! Estante ege observema, kvalito, kiu eĉ pliperfektiĝis sub la patra disciplino, I i baldaŭ konstatis, ke la ĉefaj malfacilaĵoj por frata parolkompreno inter la homoj, kuŝis precipe en la uzado de grandega vortaro daŭre kreskanta kaj ĉiam pli elĉerpiga.

Tiam, dum la momentoj de liaj plej profundaj konsideroj, la spiritaj mentoroj povis inspiri al li la ideon profiti la afiksojn kaj transformi ilin en inicajn bazojn de neŭtrala lingvo, pli facile memorigeblajn, kiuj fariĝos fiksaj elementoj kaj dezirata garantio por la kreado de aliaj nepre necesaj vortoj.

Sufiĉe klarvida pro la kono de multenombraj malfacilaĵoj en la fremdaj lingvoj, kiujn li lernis kun sia patro, Zamenhof pene sindediĉis al la laboro, perceptante la laŭdindan kaj genian proceson por kontentige redukti la vastan kvanton da komunaj vortoj tro multe utiligitaj en ĉiu idiomo. Pristudante la afiksojn jam ekzistantajn en la ĉefaj parolataj lingvoj, li sukcesis tiam starigi la "afiksan sistemon", kiu estas unu el la plej valoraj gloroj de Esperanto, submentante ĝin al la disciplino de la dekses fundamentaj reguloj. Multfoje, dum siaj meditadoj, li

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.

Книги схожие с «La Misio de Esperanto» по жанру, серии, автору или названию: