Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> La Misio de Esperanto


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 1743, книга: Двойник. Кукловоды (Романы)
автор: Роберт Энсон Хайнлайн

Роберт Хайнлайн, один из гигантов научной фантастики 20-го века, предлагает потрясающий дуэт романов в «Двойнике. Кукловоды». Эти истории исследуют интригующие темы дуальности, манипуляций и выживания в условиях морального выбора. В «Двойнике» Хайнлайн представляет сиамских близнецов, Чарли и Чарли Чана Линна, чьи разумы объединены. В то время как Чарли серьезный и добродушный, Чани одержимый властью и амбициозный. Когда Чани убеждает Чарли принять участие в опасном эксперименте, их...

СЛУЧАЙНАЯ КНИГА

Ramatis - La Misio de Esperanto

La Misio de Esperanto
Книга - La Misio de Esperanto.   Ramatis  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
La Misio de Esperanto
Ramatis

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

-

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "La Misio de Esperanto"

Аннотация к этой книге отсутствует.

Читаем онлайн "La Misio de Esperanto". [Страница - 4]

la spiritoj de nia komunumo longe vivis en Egiptujo, Hindujo kaj Grekujo kaj nur unu dufoje ili reenkarniĝis en Brazilo; pro tio ili ankoraŭ estas sentemaj al la influo de tiuj landoj. En sia psika karaktero la loĝantoj de nia metropolo estas pli grekaj ol brazilaj. Pro tio en niaj konstruaĵoj ankoraŭ regas la fundamentaj linioj de la greka arkitekturo, malgraŭ ke la metropolo estas plejparte loĝata de spiritoj elkarnigintaj en Brazilo kaj de kelkaj posteuloj de popoloj, kiuj elmigris al ĉi-tiu teritorio de via globo. Jen la motivo, kial cn la Esperanto-Akademio, kiel ankaŭ en la Palaco de l'Artoj de la metropolo, regas la noblaj linioj de la mirinda arkitekturo de la helena civilizacio, en kies scenejo moviĝis la grandiozaj kaj impresaj figuroj de Sokrato, Platono, Pitagoro, Apolonio de Tiano, Anaksagoro, Aristotelo kaj aliaj. La astrala panoramo de nia trankvila metropolo kun ĝiaj emociaj rememoroj de la patrujo de Fidio kaj Periklo, perfekte harmonias kun la karaktero de ĝiaj enlogantoj, kiuj ankoraŭ vibras antaŭ la rememoroj de Grekujo!

La spirito ne posedas naciecon, sed malgraŭ tio ne povas nc senti preferon aŭ simpation por la pejzaĵoj en kiuj plej longe restadis dum la spirita lernado kaj formis la plej vivajn konturojn de sia senmorta konscienco.

Demando: Ĉu ne estas deviga ununura stilo en la konstruado de aliaj Esperanto-Akademioj, kiu eble efektiviĝu en aliaj astralaj kolonioj?

Aŭ ĉu tiuj konstniaĵoj nur obeas la arkitckturan guston kaj Ia psikologian karaktcron de siaj fondintoj'? En ĉi-lasta kazo, ĉu la tipo de arkitekturo ne kontrastas kun la internacia sento, kiun Esperanto posedas?

Atanagildo: Kiel mi jam diris al vi, la diversaj spiritaj kolonioj, kiuj ĉirkaŭas la Teron, estis fonditaj cn la apogeo de la civilizacioj ĉina, greka, hindua, egipta kaj araba. Pro tio ili ankoraŭ konservas sian malnovan "psikan fundamenton", kiu miksas ilian artisman karakteron kaj la arkitekturan spiriton de iliaj antikvaj rasoj, eĉ kiam ili renovigas sian restadon en la Transmondo. Kelkaj publikaj administrantoj de la Tero realigas konstruaĵojn laŭ arkitekturaj stiloj, kiuj memorigas aliajn rasojn kaj scenejojn malsamajn al tiu de ilia patrujo, ĉu ne? Temas pri prefcro, preskaŭ ĉiam diktita de ilia psiko ankoraŭ kondiĉita de la rememoroj pri malnovaj konstruaĵoj de l'pasinteco. Tio okazas al la spiritoj de antikvaj babilonanoj kaj egiptoj, kiuj enkarniĝinte inter la nord-amerika popolo, sin dediĉas al monumenta kaj faraona arkitekturo, kiun ili multe aprecis en la pasinteco. Laŭgrade kiel evoluas kaj organizigas la modestaj institucioj pri studado de Esperanto en la astralo, ĝiaj konstruaĵoj starigas interkonsente kun la arkitektura stilo aparte taŭga al la gusto kaj temperamento de la plimulto de la spiritoj logantaj en la sama komunumo kaj ne laŭ ia speciala modelo. En nia aktuala evolua stadio, ni estas ankoraŭ tre malproksimaj al vivo pure spirita, ĉar tre limigita estas nia liberigo de la moroj al kiuj ni tiel alkutimiĝis en la spuroj de jam travivitaj jarmiloj. Tial la konstruaĵoj de la centroj, stud-rondoj, lernejoj, departementoj kaj akademioj de Esperanto dissemitaj tra la astralaj kolonioj, kvankam direktitaj al sama celo, diferencigas pri la arkitektura stilo, elektita en akordo kun la psika karaktero de iliaj enloĝantoj kondiĉita de la pasinteco. En la diversaj spiritaj komunumoj, kiuj ĉirkaŭas la Teron, ekzistas EsperantoAkademioj konstruitaj laŭ stiloj araba, ĉina, egipta, greka, hindua kaj eĉ babilonia, persa kaj kaldea, kiel ankaŭ gigantaj konstruaĵoj rekt-liniaj kaj tre modernaj, fortike tajlitaj en la luma substanco de astralo. Ĉi- lastaj respegulas la stilon de la epoko en kiu vi vivas kaj oni povus difini ilin kiel esperantistajn instituciojn plej funkciajn en la Transmondo!

Demando: Krom la arkitektura stilo de la EsperantoAkademio de via metropolo, ĉu vi povus priskribi al ni aliajn aspektojn de ĝia ekstera formo?

Atanagildo: Oni notas en la konstruaĵo la inspiron de la genia arkitekto, kiu kapablis ne nur stampi en ĝin la severan stilon, la masivon kaj la grekan arkitekturan stnikturon, sed harmonie akordi gin kun la linioj dinamikaj, delikataj kaj forglitaj de la modernaj konstruaĵoj. Al la majesta konstruaĵo kondukas longa kaj larĝa avenuo, kiu ekiras de la metropola centro kaj finiĝas ekzakte antaŭ la granda portalo de la Akademio. Ĝi aspektas kiel vasta kurejo el topaz-kolora porcelano, kies reflektoj hel-flavaj brilegas inter la densaj bedoj de luma silk-verda vegetalaro. ĉi-tiuj bordas la avenuon formante ĉarman vivantan kadron de mildaj karminaj nuancoj. La grandega portalo de la konstruaĵo kondukas al vasta ŝtuparplaceto el koloro lazur-cindra vitreca, ĉirkaŭita de agrabla ŝtuparo skulptita en tono roz-lila, kiu formas allogan kadron kicl bazo de luksa monumento. Sur vasta ŝtupar-placeto, kiu plej aspektas kiel mirinda polurita salono inter verdaj frondoj, stariĝas sep sveltaj kolonoj, skulptitaj per frisoj el bareliefo, subtenantaj la gigantan tegmenton faritan el ununura peco.

Ĉi-lasta estas grandega slabo cl roz-kolora vitro kristala kaj tre klara, kie sun-lumo evidentigas ĉiujn internajn kaj fascinantajn reliefojn, kies nekredebla filigrano mirigus la plej genian surteran oraĵiston! La brodaĵoj reflektiĝas sur la polurita pavimo el milda cindra koloro, kiu transformiĝas en fascinantan spegulon reflektante siajn reliefojn kaj la kolorojn de la giganta supra verando. Kiam la brizo movas la astralajn fluidojn, kiuj penetras en la medion, multobliĝas la lilaj reflektoj kaj la nuancoj rozaj kaj salm- koloraj. Ili akordas kun la delikataj tonoj lazur-ĉielaj, kiuj plej aspektas kiel polvo dc blankeco irizita de la suno kaj ŝvebanta ĉirkaŭ la alabastraj kolonoj. La portalo majcsta, sed sen la troigoj de senutila pompo, situas en la centro dc la alabastra fasado kaj, pli antaŭe, paralele viciĝas la sep kolonoj, kiuj subtenas la mirindan slabon el roza kristalo, kiu kovras la frontan arcon. Super la portalo, kiun daŭre envolvas bunta aŭreolo, staras laŭlonge filigrana friso el arabeskoj kaj fajnaj girlandoj laŭ du safiraj nuancoj, hela kaj malhela. Pli malsupre, sur la grandioza fasado de la portalo, troviĝas la esperantista blazono de la Akademio de la Metropolo de la Granda Koro. Temas pri belaspekta kruco tajlita en la plej bela lazuro, kiun mi iam vidis. En la kuniĝo de la du brakoj staras granda roz-kolora koro kun ter-globo en la centro, kies oceanoj estas smerald-koloraj kaj la kontinentoj hel-verdaj kontraste kun la malhel- verdo de la ter-reliefoj. La tuto de ĉi-tiu alloga blazono elstariĝas sur fono de luma aŭro, kiu mildc evidentigas la konturojn de la ĉiel-lazura kruco polarizante ĝin per arĝenta tono kaj elradiante dolĉajn rebrilojn kontraŭ la alabastra koloro de la akademiaj muroj. Sur la ekvatoro de ĉi-tiu terglobo staras hel-viola zono enkadrigita en du arĝentaj frisoj. Sur la zono, per senmakulaj blankaj literoj altreliefaj, oni legas la frazon tiel konatan de la surteraj esperantistoj: "Esperanto estas la Evangelio de la lingvoj". Pli poste mi trovis aliajn similajn frazojn en la studejoj kaj labor-salonoj de la Akademio, interkiuj mi notis precipe jenan maksimon: "Esperanto estas la parolsimfonio de la Spirito, pere de la homa instrumentalo".

La sveltaj kolonoj estas travideblaj kaj pinte maldikaj, sed larĝaj je la bazo. lli staras sur sep kusenoj el marmora astrala substanco. Ĉiuj estas lume trapenetritaj kaj evidentigas siajn graciajn volutojn kaj internajn reliefojn. Ĉi-tiuj lante supreniras ĝis kiam la frondoj povas maldensiĝi sur la sulkoj de fajnaj brodaĵoj, kitij formas kapricajn baledojn produktitajn de la spiraloj ĉirkaŭ la supraj

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.