Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> VOCXOJ DE POETOJ EL LA SPIRITA MONDO

Francisco Lorenz - VOCXOJ DE POETOJ EL LA SPIRITA MONDO

VOCXOJ DE POETOJ EL LA SPIRITA MONDO
Книга - VOCXOJ DE POETOJ EL LA SPIRITA MONDO.  Francisco Lorenz  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
VOCXOJ DE POETOJ EL LA SPIRITA MONDO
Francisco Lorenz

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "VOCXOJ DE POETOJ EL LA SPIRITA MONDO"

Vi, kiuj sufiĉe scias pri la spiritisma doktrino, ne
necesas legi mian antaŭparolon, ĉar al vi ĉio estas klara
en tiu ĉi libreto; legu nur la poemojn.
Vi, kiuj ne scias pri Spiritoj, sed akceptas ilin kiel
la Muzojn de la poetoj, vi ankaŭ ne bezonas mian klarigon; al vi interesas nur la versoj, sed ne iliaj Aŭtoroj,
ĉar vi ne estas demandemaj.
Vi, fine, kiuj postulas klarigojn pri la vortoj “mediumo” kaj “spiritismo”, bonvolu pacience legi tiun ĉi
antaŭparolon. Mi penos komprenigi al vi la sencon de
tiuj du vortoj.
Ni unue malfermu niajn vortarojn. Jen la difinoj
en la “Filozofia Vortaro” de D-ro Stan.

Читаем онлайн "VOCXOJ DE POETOJ EL LA SPIRITA MONDO". [Страница - 3]

ŝuldas al S-ro Konstantino Nikolao Blasĉikov.

Tiu klarigo ŝajnas al mi oportuna, ĉar kelkaj el la ĉi-tieaj poemetoj estas preĝoj.

LA PREĜO ESTAS POVO

De D-ro ALEKSIS KARREL, kuracisto.

La preĝo ne estas nur adorado; ĝi estas ankaŭ nevidebla ekzaltiĝo de l' homa adorema spirito - la plej fortika ener­gia formo, kiun oni povas krei. La preĝa influo sur la homaj menso kaj korpo estas tiel demonstrebla kiel la in­fluo de sekreciantaj glandoj. Oni povas mezuri ĝian rezul- taton per termoj de l' aldonita fizika vigliĝo, per pligran- digita forto, per morala karakteraĵo kaj per la plej klara komprenado pri realecoj, kiuj substrekas ĉiujn homajn ri- latojn.

Se oni alkutimiĝas sincere preĝi, ties vivo tre rimarkinde kaj profunde aliformiĝas. Ĉar la preĝo markas per sia ne- detruebla signo ĉiujn niajn agojn kaj nian konduton. Oni povas vidi, en tiuj kiuj havas siajn internajn vivojn tiama- niere riĉigitaj, elportan trankvilecon, vizaĝan kaj korpan ri- pozon. Interne de ilia konsciencfundo ekbrulas flamego. La homo vidas sin mem. Tiam li eltrovas sian egoismon, sian stultan malhumilecon, siajn timojn, sian avidecon kaj siajn malsaĝaĵojn. Tiam li akiras senton de l' morala devo, intelektan humilecon. Tiamaniere komenciĝas anima vojaĝo al la graca regno.

La preĝo estas forto tiel reala kiel la gravitado de la Tero. Kiel kuracisto, mi vidis homojn liberiĝintajn el mal- sano kaj el melankolio per serena preĝa klopodado, post kiam ĉiuj aliaj rimedoj estis malsukcesintaj. Ĝi estas la sola forto en la mondo, kiu ŝajnas superi la tiel nomitan "naturan leĝon", kaj okazoj, kiam la preĝo faras tion, estas nomataj "mirakloj". Sed la miraklo konstanta, pli kvieta, okazas ĉiuhore ĉe viraj kaj virinaj koroj, kiuj eltrovis ke la preĝo donas al ili ĉiaman fluon de subtenanta forto por ilia ĉiutaga vivo.

Tre multe da homoj konsideras la preĝon kiel rutinan formalaĵon el vortoj, kiel rifuĝon por malfortuloj aŭ kiel infanan peton de objektoj materiaj. Bedaŭrinde ni misŝatas la preĝon konceptante ĝin en tiaj termoj kvazaŭ ni konsi- derus pluvon priskribante ĝin kiel ion, kio simple plenigas niajn ĝardenajn akvujetojn por la birdoj. Kiam bone kom- prenata, la preĝo estas matura kaj necesega aktiveco por la plej plena persona evoluado - la lasta kompletigo de l' homaj grandegaj kapabloj. Nur per la preĝo oni altiras tiun plenan kaj harmonian kunligon de korpo, menso kaj spirito, kiu donas al malforta homa estulo lian neskueblan forton.

La vortoj: "Petu kaj estos al vi donite" estas pruvataj de la homara sperto. Estas vere ke la preĝo povas ne re- vivigi mortintan infanon aŭ ne ĉesigi korpodoloron, sed ĝi, simile al radiumo, estas fonto de luma kaj ekscitanta energio.

Kiamaniere la preĝo nin fortigas per tia grandega dina- misma povo? Por respondi tiun demandon (forlasante la sciencan kampon) mi devas demonstri ke ĉiu preĝo havas ion komunan. Triumfaj hosanoj en grandioza katedralo aŭ modestaj petoj de indiana ĉasisto, petanta bonan ŝancon dum ĉasado, montras la saman veron: ke homaj estuloj serĉas pligrandigi sian limigitan energion direktante sin al la In­finita fonto de ĉiuj energioj.

Kiam ni preĝas, ni kunligiĝas al neelĉerpebla kaj mo- viga forto, kiu regadas la universon. Tiam ni petas ke parto el tiu ĉi forto estu aldonata al niaj necesoj. La peta ago mem plenigas niajn homajn mankojn kaj nin ekstarigas for- tigitaj kaj trankviligitaj.

Sed neniam ni devas alvoki Dion simple por kontentigo de niaj kapricoj. Ni eltiras multege da forto el preĝo kiam ni ĝin uzas ne kiel peton, sed kiel deziregon ke ni povu fariĝi pli similaj al Li. Preĝo devas esti konsiderata kiel la ago estadi ĉe Dio. Maljuna kamparano sidis, sola, sur la lasta benko de vilaĝa preĝejo. "Kion vi atendas?" oni de- mandis lin. Kaj li respondis: "Mi rigardas Dion, kaj Li rigar- das min". Homo preĝas ne nur por ke Dio lin memoru, sed ankaŭ por ke li mem memoru Dion.

Per kia maniero oni povas difini la preĝon? Ĝi estas homa klopodado por atingi Dion, partopreni kun nevidebla Estulo, kreanto de ĉiuj aĵoj, kiu estas superegaj vero, be- leco kaj forto, patro kaj elaĉetinto de ĉiu homo. Tiu ĉi preĝa celo ĉiam restas kaŝita al la inteligenteco, ĉar ambaŭ, parolo kaj penso, ne estas sufiĉaj kiam ni ekprovas pris- kribi Dion.

Tamen, ni scias ke, ĉiufoje kiam ni direktiĝas al Dio en fervora preĝo, ni plibonigas niajn animon kaj korpon. Estas neeble al iu homo preĝi, unu solan momenton, sen akiri ian bonan rezultaton. "Neniu jam preĝis iafoje", di- radis Emersono, "nepovinte eklerni ion ".

Oni povas preĝi ĉie. En la strato, en subtera fervojo, en kontoro, ĉe vendejo, en lernejo, tiel same bone kiel en izoliteco de sia ĉambro aŭ ĉe popolamaso en preĝejo. Ne ekzistas por preĝi ia priskribita tempo, loko aŭ pozicio.

"Pensu pri Dio pli ofte ol vi spiras", diradis Epiktetus, ia stoikisto. Por povi vere formi personecon, la preĝo devas estiĝi kutimo. Estas senvalore preĝi matene kaj vivi kiel barbarulo la reston de la tago. Vera preĝo estas vivma- niero; la plej vera vivo estas, laŭlitere, preĝa vojo.

La plej bonaj preĝoj similas al improvizaĵoj de talentaj geamantoj, ĉiam traktantaj la saman temon, sed neniam di- rantaj la samajn vortojn. Ni certe ne povas esti tiel kreant- aj per la preĝo kiel Sankta Tereza aŭ Bernardo de Clairvaux; ili ambaŭ elfluigis siajn adoradojn per paroloj de mistika beleco. Feliĉe, ni ne bezonas ilian elokventecon; nia plej sensignifa impulso al preĝo estas akceptata de Dio. Eĉ se ni estas netolereble mutaj aŭ se nia lango estas troŝarĝita de vaneco aŭ senutileco, niaj plej nekompletaj laŭdaj silaboj estas akceptataj de Li kaj Li nin kovras per pluvo de fort- ikigantaj manifestacioj de Sia amo.

Hodiaŭe, pli ol iam antaŭe, la preĝo estas necesa ligilo en homaj naciaj vivadoj. La rimarkinda manko de religia sento alkondukis la mondon al bordo de l' detruo. Ni bedaŭ- rinde forlasis neelvolvita nian plej fundan fonton de l' povo kaj perfektigo. La preĝo, baza spirita ekzercado, devas esti aktive praktikata en nia privata vivado. La neglektita homa animo devas estiĝi sufiĉe forta por regi denove. Ĉar, se la preĝa forto liberiĝos kaj estos uzata en la vivo de ĉiu viro kaj virino, se la spirito deklaros klare kaj kuraĝe sian celon, tiam ekzistos ia espero ke niaj preĝoj por plibona mondo estos responditaj.

Memkompreneble la preĝo estas komuna al ĉiuj re- ligioj. Eĉ la pozitivaj filozofoj, de la Skolo de Aŭgusto Comte, preĝas kaj havas libron de belaj preĝoj, kvankam ili ne kredas je Dio kaj la senmorteco de la animo. Do, preĝo ne estas aparta apartenaĵo de la Spiritismo, sed ordinare la spiritistoj estas en konstanta preĝado kaj kredas, ke per senĉesa preĝado ili ĉion bonan atingas.

*

* *

Al vi, esperantista Leganto, certe interesas scii ankaŭ ion alian, nome: kion la spiritisma doktrino instruas pri nia mondlingva ideo. Do vi estu pli pacienca ol la aliaj kaj legu plu.

Spiritismo instruas, ke la loĝantoj de nia planedo estas ĉiam la samaj Spiritoj en longa serio da reenkar- niĝoj. Ĉiu enkarniĝo estas lerneja tago; la Spirito lernas kaj progresas ĉiam en sentoj kaj inteligento, morale kaj intelekte; tial venos tempo, kiam ĉiuj loĝantoj de sur la Tero estos atingintaj la progresan ŝtupon, kiun la nunaj esperantistoj jam atingis. Tiam ĉiuj deziros lingv- on internacian kaj lernos ĝin. Laŭ la spiritisma doktrino, do, la ideo de Esperanto nepre venkos la mondon; sekve, ĉiu klera spiritisto defendas Esperanton. En Bra-

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.