Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> La Rabeno de Baĥaraĥ


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 911, книга: До скончания века
автор: Барбара Картленд

Барбара Картленд Исторические любовные романы "До скончания века" - это чарующая эпопея, которая переносит читателей в вихрь страсти, заговоров и интриг на фоне пышного 18-го века. Барбара Картленд, мастер любовных романов, создала незабываемый шедевр, который увлечет и очарует читателей с первой страницы и до последней. История вращается вокруг Леди Александры Уиндем, юной наследницы богатого поместья. Невинная и прекрасная, она становится центром внимания двух самых...

Henri Heine - La Rabeno de Baĥaraĥ

La Rabeno de Baĥaraĥ
Книга - La Rabeno de Baĥaraĥ.  Henri Heine  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
La Rabeno de Baĥaraĥ
Henri Heine

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "La Rabeno de Baĥaraĥ"

La skanitajn tekstobildojn transformis en tekston Bertilo Wennergren .

La Zamenhofa traduko de “La Rabeno de Baĥaraĥ ” unue aperis en la gazeto “La Revuo” en 1909-1910. Libroforme ĝi estis publikigita unue en 1924 kune kun “La Gimnazio” (de Ŝalom Alejĥem ) en unu volumo. La ĉi-tiea teksto sekvas la duan eldonon de 1929. La bibliografiaj indikoj redonas nur tiujn partojn de la titolpaĝo, kiuj validas por “La Rabeno de Baĥaraĥ ”.

Jam la Germana originalo estas fragmento. La fino de la rakonto perdiĝis en fajro laŭ Heine mem.

La nomo de la aŭtoro estas Heinrich Heine en la Germana, sed sur la titolpaĝo de la Esperanta traduko lia nomo aperas kun la Franca formo de lia persona nomo: “ Henri ”, kredeble ĉar la libro estis eldonita en Francujo.

Читаем онлайн "La Rabeno de Baĥaraĥ". [Страница - 3]

levinte ĝin kun gaja saluto, legis la sekvantajn vortojn el la Hagado: “Vidu, ĉi tio estas la nutraĵo, kiun niaj patroj manĝis en Egiptujo! Ĉiu, kiu malsatas, venu kaj manĝu! Ĉiu, kiu estas malgaja, venu kaj partoprenu en nia Paska ĝojo! En ĉi tiu jaro ni solenas la feston ĉi tie, sed en la venonta jaro en la lando de Izrael ! en ĉi tiu jaro ni solenas ĝin ankoraŭ kiel sklavoj, sed en la venonta jaro kiel filoj de libereco!”

Tiam malfermiĝis la pordo de la salono, kaj eniris du grandaj palaj viroj, enkovritaj per tre vastaj manteloj, kaj unu el ili diris:

“Paco al vi, ni estas vojaĝantaj samreligianoj kaj deziras soleni kun vi la Paskan feston”. Kaj la rabeno respondis rapide kaj afable: “al vi estu paco, sidiĝu proksime de mi!” La du fremduloj baldaŭ sidiĝis al la tablo, kaj la rabeno daŭrigis la voĉlegadon. De tempo al tempo, dum la ceteraj postrestis ankoraŭ en sia kunlegado, li ĵetadis karesajn vortojn al sia edzino, kaj, aludante la antikvan ŝercon, ke hebrea familiestro sin tenas en tiu vespero kiel reĝo, li diris al ŝi: “Ĝoju, mia reĝino!” Sed ŝi respondis, melankolie ridetanta: “Mankas ja al ni la reĝido!” kaj per tio ŝi aludis pri la familia filo, kiu, kiel postulas unu loko en la Hagado, devas demandi per preskribitaj vortoj sian patron pri la signifo de la festo. La rabeno nenion respondis, sed montris nur per la fingro unu ĵus paĝmalfermitan bildon en la Hagado, kie oni povis vidi tre ĉarme, kiel la tri anĝeloj venas al Abraham , por sciigi al li, ke filo estos naskita al li de lia edzino Sara , kiu dume kun virina ruzeco staras malantaŭ la pordo de la tendo, por subaŭskulti la interparoladon. Ĉi tiu apenaŭ rimarkebla aludo elvokis fortan ruĝon sur la vangojn de la bela virino, ŝi mallevis la okulojn kaj poste denove kun amo rigardis supren al sia edzo, kiu kantante daŭrigis voĉlegadon de la mirinda historio, kiel Rabbi  Josuo, Rabbi   Eliezer , Rabbi  Azaria, Rabbi   Akiba  kaj Rabbi   Tarfen  en Bona-Brak *  sidis apogiĝinte kaj interparolis dum la tuta nokto pri la eliro de la Izraelidoj el Egiptujo, ĝis venis iliaj disĉiploj kaj atentigis ilin, ke estas jam tago kaj ke en la sinagogo oni legas jam la grandan matenan preĝon.

*   Bona-Brak  = Bnei Brak , urbo en Israelo.

Dum la bela Sara  pie aŭskultis kaj konstante rigardis sian edzon, ŝi rimarkis, ke subite lia vizaĝo rigidiĝis en terura tordiĝo, la sango el liaj vangoj kaj lipoj malaperis kaj liaj okuloj elstariĝis senmove kvazaŭ glaciaj; sed preskaŭ en la sama momento ŝi vidis, ke la trajtoj de lia vizaĝo denove ricevis la antaŭan trankvilecon kaj serenecon, liaj lipoj kaj vangoj denove ruĝigis, liaj okuloj vigle sin turnadis, kaj eĉ neordinare gaja humoro lin tutan ekkaptis. La bela Sara  ektimis tiel, kiel ŝi ankoraŭ neniam en sia tuta vivo timis, kaj interna malbona antaŭsento malvarmige leviĝis en ŝi, ne tiom pro la signoj de rigida teruro, kiun ŝi dum unu momento vidis sur la vizaĝo de sia edzo sed pli pro lia nuna gajeco, kiu iom post iom ricevis la formon de ĝojega petolado. La rabeno ludante ŝovadis sian ĉapon de unu orelo sur alian, ŝerce pinĉadis kaj krispigadis la buklojn de sia barbo, kantadis la tekston de la Hagado laŭ maniero de buba kantaĉo, kaj ĉe la nombrado de la Egiptaj plagoj, kiam oni multfoje trempas la montran fingron en la plenan pokalon kaj ĵetas teren la pendrestantan vinguton, la rabeno aspergis per la ruĝa vino la pli junajn knabinojn, kaj tiam aŭdiĝis granda plendado pri difektitaj kolkrispoj kaj laŭta ridado. Ĉiam pli kaj pli maltrankvila fariĝis la bela Sara  pro tiu spasme ŝprucanta gajeco de sia edzo, kaj premata de nedifinebla timo ŝi rigardis la zumantan svarmon de la mikskolore lumitaj homoj, kiuj komforte balanciĝadis de unu flanko al alia, krakmanĝetadis la maldikajn macojn, aŭ trinketadis vinon, aŭ babiladis inter si, aŭ laŭte kantadis en la plej bona humoro.

Nun venis la tempo, kiam devis komenciĝi la vespermanĝo; ĉiuj leviĝis, por sin lavi, kaj la bela Sara  alportis la grandan arĝentan lavopelvon, riĉe ornamitan per reliefaj oraj figuroj, kiun ŝi tenis antaŭ ĉiu gasto, dum oni verŝis al li akvon sur la manojn. Kiam ŝi faris tiun servon ankaŭ al la rabeno, ĉi tiu faris al ŝi signifoplenan signon per la okuloj kaj ŝtelmove eliris tra la pordon. La bela Sara  sekvis lin laŭpaŝe; rapide la rabeno kaptis la manon de sia edzino, rapide li ŝin fortiris tra la mallumaj stratoj de Baĥaraĥ  ekster la pordegon de la urbo sur la grandan vojon, kiu laŭlonge de Rejno kondukas al Bingen .

Estis unu el tiuj printempaj noktoj, kiuj, kvankam ili estas sufice varmetaj kaj hele stellumaj, tamen plenigas la animon per nekomprenebla maltrankvileco. Kadavre odoris la floroj; malice kaj samtempe timoplene pepadis la birdoj; la luno insideme ĵetadis flavajn striojn da lumo sur la en mallumo murmuretantan riveron; la altaj rokaj masoj de la bordo ŝajnis esti minace ŝanceliĝantaj kapoj de gigantoj; la gardostaranto de la turo sur la kastelo Strahleck  trumpetis melankolian melodion; kaj intertempe sonis akra sonorado de la promorta sonorileto de la preĝejo de la Sankta Werner . La bela Sara  portis en la dekstra mano la arĝentan lavopelvon, ŝian maldekstran manon ĉiam tenis ankoraŭ la rabeno, kaj ŝi sentis, ke liaj fingroj estas glacie malvarmaj kaj lia brako tremas; sed ŝi sekvis silente, eble pro tio, ke ŝi de longa tempo kutimis blinde kaj sendemande obei sian edzon, eble ankaŭ pro tio, ke ŝiaj lipoj estis ŝlositaj pro interna timego.

Malsupre de la kastelo Sonneck , kontraŭe de Lorch , proksimume tie, kie nun troviĝas la vilaĝeto Niederrheinbach , leviĝas roka plataĵo, kiu arkoforme pendas super la bordo de Rejno. Ĉi tiun plataĵon suriris la rabeno Abraham  kun sia edzino, ekrigardis ĉirkaŭen ĉiuflanke kaj direktis senmovan rigardon al la steloj. Tremante kaj tute malvarma de angoro staris apud li la bela Sara  kaj rigardis lian palan vizaĝon, kiun la luno fantome prilumis kaj sur kiu de tempo al tempo aperadis konvulsiaj movoj kiel de doloro, timo, piaj meditoj kaj furiozo. Sed kiam la rabeno subite elŝiris el ŝia mano la arĝentan lavopelvon kaj forte svinginte ĵetis ĝin en Rejnon, tiam ŝi ne povis plu elteni la teruran maltrankvilecon kaj kun la ekkrio “ Sadaj *  plena de kompato!” ŝi ĵetis sin al la piedoj de sia edzo kaj petegis lin, ke li fine malkaŝu al ŝi la malluman enigmon.

*  Ĉiopova (Dio).

La rabeno, ne kapabla paroli, kelkfoje movis sensone la lipojn, kaj fine li ekkriis: “Ĉu vi vidas la anĝelon de la morto? Tie malsupre li flugas super Baĥaraĥ ! Sed ni savis nin de lia glavo. Laŭdata estu la Eternulo.” Kaj per voĉo, kiu tremis ankoraŭ de interna teruro, li rakontis, kiel li sidis en bona humoro, kantante la Hagadon apogiĝinte, kaj, hazarde rigardinte sub la tablon, li ekvidis tie antaŭ siaj piedoj la sangokovritan kadavron de infano. “Tiam mi komprenis” – plue diris la rabeno – “ke niaj du malfruaj gastoj estis ne el la komunumo de Izrael , sed el la anaro de la malpiuloj, kiuj decidis enigi kaŝite tiun kadavron en nian domon, por akuzi nin pri mortigo de infano kaj inciti la popolamason, por nin prirabi kaj mortigi. Mi ne devis rimarkigi, ke mi travidis la agon de la

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.