Henri Heine - La Rabeno de Baĥaraĥ
Название: | La Rabeno de Baĥaraĥ | |
Автор: | Henri Heine | |
Жанр: | Старинная литература | |
Изадано в серии: | неизвестно | |
Издательство: | неизвестно | |
Год издания: | 1929 | |
ISBN: | неизвестно | |
Отзывы: | Комментировать | |
Рейтинг: | ||
Поделись книгой с друзьями! Помощь сайту: донат на оплату сервера |
Краткое содержание книги "La Rabeno de Baĥaraĥ"
La skanitajn tekstobildojn transformis en tekston Bertilo Wennergren . La Zamenhofa traduko de “La Rabeno de Baĥaraĥ ” unue aperis en la gazeto “La Revuo” en 1909-1910. Libroforme ĝi estis publikigita unue en 1924 kune kun “La Gimnazio” (de Ŝalom Alejĥem ) en unu volumo. La ĉi-tiea teksto sekvas la duan eldonon de 1929. La bibliografiaj indikoj redonas nur tiujn partojn de la titolpaĝo, kiuj validas por “La Rabeno de Baĥaraĥ ”. Jam la Germana originalo estas fragmento. La fino de la rakonto perdiĝis en fajro laŭ Heine mem. La nomo de la aŭtoro estas Heinrich Heine en la Germana, sed sur la titolpaĝo de la Esperanta traduko lia nomo aperas kun la Franca formo de lia persona nomo: “ Henri ”, kredeble ĉar la libro estis eldonita en Francujo.
Читаем онлайн "La Rabeno de Baĥaraĥ". [Страница - 5]
Subite fortiriĝis la tuta penetranta mallumo kaj teruro, la malhela kurteno forŝiriĝis de antaŭ la ĉielo, supre montriĝis la sankta urbo Jeruzalem kun siaj turoj kaj pordegoj; en ora beleco brilis la templo; sur ĝia antaŭkorto la bela Sara ekvidis sian patron en lia flava sabata noktosurtuto kaj gaje ridantan per la okuloj; el la rondaj fenestroj de la templo ĝoje salutis ĉiuj ŝiaj amikoj kaj parencaj; en la plejsanktejo staris surgenue la pia reĝo David en purpura mantelo kaj brilanta krono, kaj ĉarme sonis lia kantado kaj harpludado... kaj feliĉe ridetante la hela Sara endormiĝis.
ĈAPITRO II
Kiam la bela Sara malfermis la okulojn, ŝin preskaŭ blindigis la radioj de la suno. Antaŭ ŝi estis la altaj turoj de granda urbo, kaj la silenta Vilhelmo staris kun la hokstango en rekta pozo en la boato kaj gvidis ĝin tra la gaja svarmo da multaj diverskolore flagitaj ŝipoj, kies ŝipanaro aŭ senlabore rigardis la preterveturantojn, aŭ estis multmane okupita je elŝarĝado de kestoj, pakoj kaj bareloj, kiuj sur malgrandaj naĝveturiloj estis transigataj sur la bordon, kaj de tio estis aŭdata surdiga bruo, konstanta atentiga vokado de la barkistoj, kriado de la komercistoj, venanta de la bordo, kaj insultado de la doganistoj, kiuj en siaj ruĝaj surtutoj, kun blankaj bastonetoj kaj blankaj vizaĝoj saltadis de ŝipo al ŝipo.
“Jes, bela Sara ” – diris la rabeno al sia edzino, gaje ridetante – “ĉi tie estas la mondfama libera imperia kaj komerca urbo Frankfurto sur Majno, kaj la rivero, sur kiu ni nun veturas, estas ĝuste tiu Majno. Tie transe la gaje aspektantaj domoj, ĉirkaŭitaj de verdaj montetoj, estas Sachsenhausen , el kie la lama Gumpertz en la tempo de la tendofestoj venigas la belajn mirtojn. Jen vi vidas ankaŭ la fortan Majnan ponton kun ĝiaj dektri arkaĵoj, kaj tre multe da homoj, veturiloj kaj ĉevaloj sendanĝere transiradas ĝin, kaj en la mezo staras la dometo, pri kiu la onklino Täubchen rakontis, ke tie loĝas baptita hebreo, kiu al ĉiu, kiu alportas al li malvivan raton, pagas ses helerojn je la kalkulo de la hebrea komunumo, kiu devas ĉiujare liveri al la magistrato kvin mil vostojn de ratoj!”
Pri tiu milito, kiun la Frankfurtaj hebreoj estas devigataj konduki kontraŭ la ratoj, la bela Sara devis laŭte ridi; la hela suna lumo kaj la nova miksforma mondo, kiu leviĝis antaŭ ŝi, forpelis el ŝia animo ĉiujn timojn kaj terurojn de la pasinta nokto, kaj kiam el la albordiĝinta boato ŝia edzo kaj la silenta Vilhelmo levis ŝin sur la bordon, ŝi sentis sin kvazaŭ penetrita de ĝoja sendanĝereco. La silenta Vilhelmo per siaj belaj profunde bluaj okuloj longe rigardis al ŝi en la vizaĝon, duone sufere, duone gaje, poste li ĵetis ankoraŭ signifoplenan rigardon sur la rabenon, saltis returne en sian boaton, kaj baldaŭ li kun ĝi malaperis.
“La silenta Vilhelmo havas tamen grandan similecon kun mia mortinta frato”, diris la bela Sara . “La anĝeloj ĉiuj estas similaj inter si”, respondis la rabeno, kaj, kaptante sian edzinon je la mano, li kondukis ŝin tra la homa svarmo de la bordo, kie nun – ĉar estis tempo de la Paska foiro – staris multo da provizore konstruitaj lignaj butikaj budoj. Kiam ili tra la malluma Majna pordego eniris en la urbon, ili trovis ne malpli grandan movadon. Ĉi tie en mallarĝa strato staris unu komerca butiko apud alia, kaj la domoj, kiel ĉie en Frankfurto, estis tute speciale aranĝitaj por la komerco: en la teretaĝo estis neniuj fenestroj, sed sole nur malfermitaj arkohavaj pordoj, tiamaniere, ke oni povis profunde enrigardi kaj ĉiu pasanto povis bone pririgardi la elmetitajn komercaĵojn. Kiel miregis la bela Sara pro la amaso da multekostaj objektoj kaj ilia neniam vidita beleco! Jen staris Venecianoj, kiuj vendoproponis ĉian lukson de la Oriento kaj de Italujo, kaj la bela Sara estis kvazaŭ alnajlita al la loko ĉe la vido de la amasigitaj ornamaĵoj kaj juveloj, de la mikskoloraj ĉapoj kaj korsaĵoj, de la oraj ĉirkaŭmanoj kaj ĉirkaŭkoloj, de la tuta brilaĵaro, kiun la virinoj tre volonte admiras kaj per kiu ili ankoraŭ pli volonte sin ornamas. La riĉe broditaj veluraj kaj silkaj ŝtofoj kvazaŭ volis paroli kun la bela Sara kaj revoki en ŝian memoron diversajn ĉarmaĵojn, kaj ŝi havis efektive la senton, kvazaŭ ŝi denove estas malgranda knabino kaj onklineto Täubchen plenumis sian promeson kaj veturigis ŝin al la Frankfurta foiro, kaj ĝuste nun ŝi staras antaŭ la belaj vostoj, pri kiuj oni tiom multe rakontis al ŝi. Kun kaŝita ĝojo ŝi jam pripensis, kion ŝi kunportos en Baĥaraĥ on, al kiu el ŝiaj ambaŭ kuzinetoj, al la malgranda Blümchen aŭ al la malgranda Vögelchen , la blusilka zono plaĉos pli multe, kaj ĉu la verdaj pantalonetoj estos bonmezuraj por la malgranda Gottschalk , – sed subite ŝi diris al si mem: “Ha, Dio! ili ja dume fariĝis plenkreskaj kaj hieraŭ oni ilin mortigis!” Ŝi forte ektremis, kaj la bildoj de la nokto jam estis releviĝontaj en ŝi kun sia plena terureco; tamen la ore broditaj vestoj palpebrumis al ŝi kvazaŭ per mil petolemaj okuloj kaj forparolis ĉion malluman el ŝia spirito; kaj kiam ŝi suprenrigardis al la vizaĝo de sia edzo, tiu estis sennuba kaj havis sian ordinaran seriozan mildecon. “Fermu la okulojn, bela Sara ”, diris la rabeno kaj ekkondukis sian edzinon pluen tra la densaj amasoj da homoj.
Kia miksforma vigleco! Plej multe oni tie vidis komercistojn, kiuj laŭte marĉandis inter si, aŭ, parolante kun si mem, kalkulis laŭ la fingroj, aŭ trenigis siajn aĉetaĵojn en la gastejon per alte ŝarĝitaj foiraj helpistoj, kiuj kuris post ili, hundosimile trotante. Sur aliaj vizaĝoj oni povis rimarki, ke sole la scivoleco altiris ilin ĉi tien. Laŭ la ruĝa mantelo kaj la ora kolĉeno oni povis rekoni la larĝan magistratanon. La nigra, bonstato pufa kamizolo montris la honorindan fieran patricion. La fera pintkasko, la flavleda kamizolo kaj la tintantaj spronoj montris la pezan rajdoserviston. Sub la nigra velura kufeto, kiu kunepintiĝis sur la frunto, kaŝiĝis rozokolora knabina vizaĝo, kaj la junaj fraŭloj, kiuj saltis post tio simile al florantaj ĉashundoj, montris sin perfektaj dandoj per siaj kokete plumitaj biretoj, siaj tintantaj bekformaj ŝuoj kaj siaj silkaj vestoj de dividita koloro, en kiuj la dekstra flanko estis verda kaj la maldekstra flanko ruĝa, aŭ unu flanko estis ĉielarke striita kaj la dua mikskolore kradita, tiumaniere, ke la malsaĝaj junuloj aspektis, kvazaŭ ili estis fenditaj en la mezo. Kuntirata de la fluo de la homoj, la rabeno kun sia edzino venis al “La
--">