Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Torento 1-3 - Homoj sur la tero


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 980, книга: Менеджер и организация
автор: Арташес Егишевич Газарян

Менеджер и организация Арташес Газарян Управление, подбор персонала "Менеджер и организация" — это ценный ресурс для руководителей и специалистов по подбору персонала, желающих улучшить свои навыки управления и повысить эффективность своих организаций. Эта книга охватывает широкий спектр тем, связанных с менеджментом, в том числе: * Роли и обязанности менеджера * Теории мотивации и руководства * Коммуникация и межличностные отношения * Разработка организационных структур *...

СЛУЧАЙНАЯ КНИГА

Stellan Engholm - Torento 1-3 - Homoj sur la tero

Torento 1-3 - Homoj sur la tero
Книга - Torento 1-3 - Homoj sur la tero.  Stellan Engholm  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Torento 1-3 - Homoj sur la tero
Stellan Engholm

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Torento 1-3 - Homoj sur la tero"

Estis sabata vespero.

La taga laboro estis finita, kaj la trankvilo de ripozo eniĝis en animojn kaj lacajn korpojn en la malgranda bieno sur la montdeklivo. Kaj al la homoj, kiuj nun povis rigardi la mondon sen tuja penso pri postulata laboro, estis kvazaŭ la tuta naturo kvietiĝis kiel laborinto, kies rigidaj membroj malstreĉiĝas post peza laboro. La varmeta* (Запрещенная организация в РФ) aero estis senmova, plena de frusomeraj bonodoroj, el la floramasoj de la ĉerizarboj venis mallaŭta zumado de burdoj kaj abeloj. Ĉasantaj hirundoj tranĉis la aeron sub la serena ĉielo, kaj iliaj movoj estis molaj kiel revoj de laciĝinto. Okcidente ripozis la suno en kuŝejo de purpuraj, senmovaj nubetoj.

Читаем онлайн "Torento 1-3 - Homoj sur la tero". [Страница - 2]

class="book"> En tiaj vesperoj li kelkfoje elŝtelis sin el ĉambro, kie la dormetanta flamo de l’ petrola lampo dissendis malfortan, difuziĝan lumon. Li alpaŝis la angulon de la domo, kaj tie li staradis, longe, longe, rigardante al la miraklaj lumoj en la malproksimo, dum la malvarma aero rigidigis liajn vangojn.

Kaj li diris al si mem, kiel bone estus, se lampoj pendus tie kaj tie sur la pinoj kaj piceoj en la peĉonigra arbaro, kie la fantazio vidas fantomon en ĉiu arbusto kaj arbeto, kaj kie oni ne povas vidi la vojon en la mallumo.

Sed ne estas tiel, kaj kredeble ne povas esti. Ĉar la arbaro kaj la kamparo estas io alia ol tiu miriga loko tie en la sudo. Lia patro ne havas monon por meti lampojn apud la solecajn vojojn, la aliaj kamparanoj ankaŭ ne. Sed en Torento oni povas tion. Tie oni en lumo de miloj da malgrandaj sunoj priridas la vintran mallumon, kiu per timo kaj malĝojo plenigas la animon de kamparana etulo.

Li fariĝis pli aĝa; sed Torento same sorĉe altiris al si liajn rigardojn. Li vidis ĝin en plena sunlumo de l’ somero, tra la molaj, senkonturaj nebulvualoj de printempaj vesperoj. Kaj ĉiam ĝi estis same interesa, same sorĉe alloga.

Tie finiĝas la senhomaj arbaroj, la sovaĝaj montoj, la malriĉaj farmetoj. Tie komenciĝas la granda, nevidita mondo, pri kiu oni povas legi en gazetoj kaj libroj, kaj pri kiu rakontas la filmoj. La granda, vera mondo estas malproksima, post la senfina ebeno en la sudo, post maroj kaj montoj. Tamen Torento apartenas al ĝi, estas ĝia lasta malgranda urbeto ĉe la enirejo al vastegaj arbaroj, kie la homoj ankoraŭ vivas tutsame kiel iliaj geavoj.

Tie malproksime okazas tiom da interesaj kaj neordinaraj aferoj! Tie estis la granda milito, de kiu la junulo memoras nur nutraĵkartojn, karbidlampojn, gigantajn rubrikojn en la gazetoj kaj senfinajn diskutadojn de la plenaĝuloj. Tie estas urbegoj kun lukso kaj mirigaĵoj de la moderna tempo, tie ŝvebas flugmaŝinoj super landoj kaj maroj, tie naĝas gigantaj ŝipoj. Tie estas grandaj diskutoj inter grandaj sinjoroj, kiuj gvidas la popolojn, estas bataloj inter popoloj, bataloj inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Tie estas plenplena vivo, interesaj okazoj. Sed tie ĉi, tie ĉi post la lasta posteno de la granda mondo ... Sed nun li ne pensis pri tiaj aferoj, preskaŭ tute ne pensis. Samtakte kun la melodioj, kiujn la lipoj formis, sen ke li mem rimarkis tion, neklaraj revoj kaj helaj, dolĉaj subsentoj kantis pli intensan kanton interne de li, la kanton de l’ atendo de tre juna homo. Ĝi plenigis lian tutan estaĵon per sia plensona melodio, kaj lia buŝo ridetis, kaj la okuloj briletis kvazaŭ de malforta ebrio.

Li venis sur la ŝoseon apud la rivero kaj daŭrigis suden. La aspekto de la ĉirkaŭaĵo ŝanĝiĝis. La vojon borderis kaŝtanarboj kun blankaj florkandeloj sur fingrosimilaj folioj. Vojeto post vojeto flankeniĝis al belaj domoj kaj dometoj kun florantaj kaj bone prizorgitaj ĝardenetoj.

Kaj baldaŭ li ne plu estis sola. Unuope kaj kelkope venis sur la vojon gejunuloj kaj aliaj homoj, ĉiuj bele vestitaj, ĉiuj kun sinteno kaj vizaĝa esprimo de sabatvespera libereco, ĉiuj irante en la sama direkto.

Kelkaj venis el apudaj domoj. Ili estis pli laŭmode vestitaj ol la aliaj, precipe la knabinoj, kaj el iliaj ŝercoj kaj liberaj ridoj, el ilia tuta sinteno oni povis tuj diveni, ke ili estas indiĝenoj kaj promenas sur hejma grundo.

Aliaj alvenis de arbaraj flankvojoj, plenaj de ŝtonoj aŭ ŝlimo, kiuj alkondukas de, Dio scias, kie. Kvankam ankaŭ tiuj estis sufiĉe bone vestitaj, oni je la unua rigardo vidis, ke ili ne apartenas al la loko. Iliaj movoj estas iom pezaj, sentenaj aŭ kvazaŭ timemaj, kelkafoje la ŝuoj portas postsignojn de dumhora marŝado trans montojn kaj marĉojn. El iliaj okuloj, el la tutaj vizaĝoj elrigardas la malriĉeco kaj subsopiro de grandaj sovaĝejoj.

Iom antaŭ la unuaj domoj de Torento ĉiuj forlasas la ŝoseon kaj suriras vojeton, kiu laŭŝajne kondukas arbaren.

Tie ĉi estas pli multe da homoj. Kelkaj iras, aliaj staras en malgrandaj grupoj kaj babilas. Tie kaj tie grupetoj da junuloj kaŝeme nestas post arbetoj kaj densejoj. Se oni alproksimiĝas, oni vidas botelon pasi el mano en manon, de buŝo al buŝo, kaj nebulecaj okuloj kaj balbutantaj voĉoj atestas pri la kaŭzo de la kaŝemo.

Subite la vojeto finiĝas antaŭ lata pordego. Super tiu estas granda ligna tabulo kun surskribo: “Popola parko”.

Karlo ekhaltis tie. Post mallonga atendo li trovis konaton, kiu pruntis al li iom da mono. Li aĉetis bileton kaj eniris.

En la mezo de la parko estas sufiĉe vasta ebeno, kiu laŭvide iam estis natura herbejeto. Nun la tero estas preskaŭ senherba, nudigita de centoj kaj centoj da piedoj, kiuj semajnon post semajno mortpremas la restantajn herbetojn. Dekstre staras granda dancpavilono, kie poluritaj blovinstrumentoj brilas kiel oro kaj eligas valson, kiu povus veki mortintojn. En la fono estas arbaro kun vojetoj, benkoj kaj tabletoj.

Iom hezite li daŭrigas iri antaŭen per mallongaj, malrapidaj paŝoj. Li havas la senton, ke centoj da okuloj rigardas lin, kaj ke ĉiuj nur tro bone vidas, ke li ne estas hejme en tiu ĉi societo sed venas de malriĉa bieno en la arbaro. Kaj certe ili vidas, ke lia kostumo estas el malkara ŝtofo kaj tute ne nova, ke lia kravato perdis sian freŝecon, ke li portas sian ĉapelon jam de unu jaro. La elegantaj junuloj de Torento vidas tion kaj eble ridetas. Tamen tio ne tre gravas. Ĉu li ne laboras same multe kiel ili? Ĉu estas lia kulpo, ke li ne akiras sufiĉe por esti dece vestita? Sed ankaŭ la elegantaj junulinoj vidas lin. Eble iliaj okuloj iom mokbrilas, eble iliaj rigardoj nur preterglitas lin senatente kaj poste restas ĉe iu, kies ekstero pli konvenas al ĝojo kaj festeno... Kaj li volas pensi la samon: Ne estas mia kulpo ... Sed li ne finas la penson. Li sentas, ke li iamaniere eraras pensante tiel. Aŭ onies ekstero permesas al oni alparoli knabinojn, danci kun ili, ŝerci, amindumi – aŭ ĝi ne permesas tion. La jako estas kia ĝi estas, la kaŭzo estas sen intereso.

Kaj la sento de malegaleco transformiĝas en neklaran senton de envio, sopiro kaj ribelemo.

Sed serĉante vojon inter la dense starantaj grupoj da homoj, li baldaŭ forgesas la malagrablon. Sencele li zigzagas tien kaj tien kaj fine atingas la arbaron ĉe la alia flanko, kie li sendecide restas, apogante la dorson kontraŭ trunko de arbo.

Tie li staras ekster la svarmanta aro, kaj la malmola arbotrunko iamaniere donas al li senton de sekureco, forto, memfido. Li pensas pri nenio. Liaj okuloj ensorbas kolorojn, liniojn, movojn, kaj liajn orelojn plenigas simfonio de mil difuziĝaj sonoj de vortoj, ridoj, flustroj, muziko, piedfrapado, kiujn li eĉ ne provas diferencigi. Kvazaŭ en sonĝo li rigardas kaj aŭskultas kaj dume forgesas sin mem kaj ĉion alian.

Kaj tiu rigardado estas lia ĉefa plezuro. Li ne tre emas danci, kaj li ne povas elspezi monon por konfitaĵoj aŭ io alia, eĉ ne deziras tion. Por li, kaj eĉ por multaj, kiuj loĝas en Torento, la nura kunesto en la popola parko estas sufiĉe da plezuro.

Sed por li, kiel por la plejmulto, la ĉefa kaŭzo de alveno estas io alia. En lia interno nestas dolĉaj-maldolĉaj sentoj de atendo, junaj, ardetantaj revoj pri renkonto. Ĉiun fojon, kiam li iris tien ĉi, li pensis: Hodiaŭ mi renkontos iun. Mi kaptos la bonan momenton. Mi ne estas knabo plu.

Kaj same nun. Iom post iom

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.