Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Torento 1-3 - Homoj sur la tero


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 2109, книга: Ученик демона
автор: Александр Евгеньевич Сухов

Роман "Ученик демона" Александра Сухова переносит читателей в суровый и беспощадный мир фэнтези, где темная магия и древние тайны сплетаются в захватывающее приключение. Главный герой книги, Рауль, - молодой человек, который из-за трагического инцидента был лишен памяти. Он оказывается в опасном лесу, где его подбирает могущественный демон по имени Асмодей. Видя потенциал Рауля, Асмодей берет его под свое крыло и становится его наставником в темных искусствах. По мере того, как...

Stellan Engholm - Torento 1-3 - Homoj sur la tero

Torento 1-3 - Homoj sur la tero
Книга - Torento 1-3 - Homoj sur la tero.  Stellan Engholm  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Torento 1-3 - Homoj sur la tero
Stellan Engholm

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Torento 1-3 - Homoj sur la tero"

Estis sabata vespero. La taga laboro estis finita, kaj la trankvilo de ripozo eniĝis en animojn kaj lacajn korpojn en la malgranda bieno sur la montdeklivo. Kaj al la homoj, kiuj nun povis rigardi la mondon sen tuja penso pri postulata laboro, estis kvazaŭ la tuta naturo kvietiĝis kiel laborinto, kies rigidaj membroj malstreĉiĝas post peza laboro. La varmeta* (Запрещенная организация в РФ) aero estis senmova, plena de frusomeraj bonodoroj, el la floramasoj de la ĉerizarboj venis mallaŭta zumado de burdoj kaj abeloj. Ĉasantaj hirundoj tranĉis la aeron sub la serena ĉielo, kaj iliaj movoj estis molaj kiel revoj de laciĝinto. Okcidente ripozis la suno en kuŝejo de purpuraj, senmovaj nubetoj.

Читаем онлайн "Torento 1-3 - Homoj sur la tero". [Страница - 4]

rigardon, seriozan kaj enpensiĝintan, kaj ŝajnis al li, ke Bertil  klinetas la kapon kvazaŭ dirante. Iru vi! Mi jam trovos la vojon al la hejmo.

Kaj ili ekiris. Li komencis paroli, komence iom hezite, poste pli flue, kaj baldaŭ li mem miris pri sia parolpovo, pri kiu li antaŭe ne sciis. Verdire li parolis nur pri la plej ĉiutagaj aferoj, aferoj tiel ridinde malgravaj, ke neniam estus veninta en lian kapon paroli pri tiaj al iu kamarado almenaŭ ne tiel serioze, kiel li nun traktis ilin. Sed li havis la senton, ke la vortoj kaj frazoj per si mem ne tre gravas kaj ke ili havas iun tute alian signifon ol ordinare kaj mirige esprimas ĝuste tion, kion li interne sentas kaj volas diri.

Ŝi loĝis apud Torento, kaj baldaŭ ili staris antaŭ malnovega dometo, iom flanke de la vojo. Tute proksime leviĝis la altfornoj kiel grizaj, polvaj gigantoj ĝuste kie staris la lastaj kaŝtanarboj de la vojo. Ĉirkaŭ la griziĝinta trunkdometo staris kelkaj betuloj, plej proksime du-tri vegetantaj pomarboj kaj vera densejo de siringoj.

Ili ekhaltis, kaj ŝi donis al li la manon kaj dankis pro la akompano. Sed tio ne tre plaĉis al li.

– Kial eniri? Estos dimanĉo morgaŭ – hodiaŭ, mi volas diri – kaj vi havos tempon por ripozi. Restu ankoraŭ momenton! Kaj kun ŝia mano en la sia li daŭrigis la flustradon. Vidante benketon, kiu staris en laŭbo, kiun formis la siringoj, li milde kuntiris ŝin tien, sidigis ŝin kaj mem prenis lokon apud ŝi. Iom hezite li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian talion. Kvazaŭ en sonĝo li rigardis ŝian vizaĝon, ŝiajn grizverdajn okulojn kun ilia interna lumeto, ŝiajn belformajn, maldikajn lipojn, kiuj kvazaŭ altiris lin. Kaj lia kapo pli kaj pli proksimiĝis al ŝia.

Sed subite ŝi rektigis sin kaj kun milda perforto deligis lian brakon de sia talio.

– Lasu tion! – ŝi diris kaj rigardis lin kun serioza mieno. – Mi devas eniri.

Ili eliris el la laŭbo, kaj denove ŝi donis sian manon por adiaŭo.

– Ĉu vi koleras je mi? – Karlo demandis iom konfuzite. – Ne. Sed mi devas eniri.

– Se vi ne koleras je mi ... ĉu mi povos ree renkonti vin...? Ŝi rigardis lin kvazaŭ ekzamenante, kvazaŭ ŝi volas rigardi en lian animon, kaj poste la animo en ŝiaj okuloj ŝajnis malproksimiĝi kaj forfandiĝi, kvazaŭ ŝi ne rigardas plu eksteren sed en sin mem.

Post momento ŝiaj okuloj reviviĝis, kaj ŝajnis al li, ke estas esprimo de doloro en la vizaĝo.

– Estos pli bone, ke ni ne renkontos nin.

– Kial? Ĉu mi do malplaĉas al vi?

– Ne, tute ne. Tamen ... estos plej bone por vi, se vi ne renkontos min plu.

– Vi nur ŝercas. Aŭ mi tamen malplaĉas al vi? Mi tre ĝojus, se mi povus ree renkonti vin. Kial vi ne volas?

– Mi volus. Kaj vi ne malplaĉas al mi, mi asertas. Tamen mi ne povos.

Sed liaj rigardoj petegis kaj karesis kaj ne volis lasi ŝin sen promeso.

– Diru, kial!

– Se mi nur povus! Sed mi ne povas. Sed fine ŝi ŝajnis rezigni antaŭ liaj petantaj rigardoj, kaj je lia demando, ĉu li morgaŭ vespere revidos ŝin en la parko, ŝi klinis la kapon kaj movis la lipojn kiel por diri jes. Poste ŝi premis lian manon kaj senvorte forlasis lin.

II.

Post kelkhora, sensonĝa dormo Karlo vekiĝis tute refreŝigita. Larĝa, varmkolora strio de sunlumo enfalis tra la fenestreto de la subtegmenta malgranda ĉambro, kie li kaj unu pli juna frato kuŝis. Estis ankoraŭ frue. La frato dormis trankvile. En la kuirejo, kiu estis rekte sube, estis tute silente. Verŝajne la gepatroj kaj la gefratoj ankoraŭ dormis.

Dum kelka tempo li restis en la lito, rigardante la moviĝon de la sunstrio sur la kontraŭa muro kaj pensante pri sia nokta aventuro.

Enjo ŝi nomiĝas. Ĉu ŝi estas bela? Li provis rememorigi ŝian vizaĝon – la okulojn, la harojn, la nazon, la buŝon. Sed vane. Li nur povis memori, ke la okuloj havis iun grizverdan koloron kaj kvazaŭ lumetis de interna brileto, ke ŝiaj lipoj estis maldikaj kaj kunpremitaj. Ŝajnis al li, ke li povas tute klare vidi ŝian vizaĝon, sed tamen li tute ne povis diris, kiel ŝi aspektis.

Sed kial ŝi tiel strange kondutis? Kial ŝi ne volis renkonti lin plu? Li neniel povis trovi akcepteblan kaŭzon kaj fine supozis, ke ŝia konduto estis iu stranga maniero fari sin interesa. Eble la virinoj estas tiaj, li pensis. Diras ion, sed pensas kaj deziras ion tute alian. Pri tio li ja aŭdis, pri tio li legis en noveloj de gazetoj, tion li mem vidis en la kino. Sed ĉu la homoj, la aŭtoroj kaj la filmoj diras la veron tiurilate? Li tute ne meditis pri tio pli frue, kaj eĉ nun li ne povis konvinkiĝi pri la praveco de la asertoj.

Tamen – ĉu oni povus alimaniere klarigi ŝian strangan konduton? Kiam li volis kisi ŝin kaj ŝi protestis, ŝi eble deziris ĝuste tion, ke li kisu ŝin? Kaj ĉar li ne kisis ŝin, ŝi trovis lin malkuraĝa kaj malsaĝa? Eble.

Povas esti, ke ili estas tiaj. Se la virinoj esprimas iun deziron, oni do devas fari la malon por esti kompleza al ili. Stranga afero. Sed eble ili kredas, ke tiaj mistifikoj faras ilin interesaj, aŭ ili tute simple trovas plezuron en stranga sinteno.

Li ne povis solvi la problemon, sed decidis ekzameni ĝin pli bone venontan vesperon.

Nun li aŭdis bruon el la kuirejo. Kredeble la patrino pretigas la kafon. Li levis sin, vestis sin duone kaj malsupreniris por lavi sin.

La patrino rigardis lin mirigite.

– Vi estas jam sur la piedoj? Ĉu vi ne revenis tre malfrue? – Ne tre.

La patro komencis movi sin sub la kovrilo, levis la kapon kaj post larĝa oscedo diris:

– Estas bonege. Surmetu alian veston kaj akompanu panjon en la brutejon! Anjo kredeble dormos ĝis tagmezo. Ŝi iris hieraŭ vespere al la popolparko en Torento, kaj post la tiea nokta ekzercado ŝi certe ne estas vekebla. Sed kie estis vi? – Ankaŭ mi estis tie. Sed mi ne vidis ŝin.

– Ankaŭ vi! Verdire la dancejoj estas kvazaŭ daŭrigaj lernejoj. La tuta infanaro kuras tien. Espereble ili tie enkapigas, kion ili malakceptis en la popola lernejo. Ĉu ne? Sed post tiuj akraĵoj li trankviliĝis kaj komencis tiel detale eldemandi Karlon pri la parko kaj la vivo tie, ke oni povus supozi, ke li mem havas grandan deziron iri tien. Kaj eble li havis, malgraŭ sia grumblado. Sed li ne estis plu juna.

La tutan tagon lia interno estis plena de helaj revoj pri la renkonto en la venonta vespero, kaj ŝajnis al li, ke la suno multe pli malrapide ol ordinare faras sian vojon trans la ĉielon. Sed iom post iom alia penso komencis maltrankviligi lin. Kiamaniere havigi iom da mono?

Li kalkulis la restantajn monerojn. Ili sufiĉos por eniro kaj por tri dancbiletoj. Sed se li renkontus ŝin jam antaŭ la enirejo? Tiam estus malĝentile ne pagi eniron ankaŭ por ŝi. Kaj poste li devus inviti ŝin al kafo aŭ almenaŭ aĉeti iujn dolĉaĵojn.

Eble la patro donus monon, se li demandus. Sed li ne volis demandi, ne pro timo de grumblado, sed pro fiereco. Se la patro ne volas kompreni la aferon, estas pli bone lasi lin en trankvilo kaj provi aliajn vojojn.

Posttagmeze li fine iris la mallongan vojon

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.