Francisco Lorenz - VOCXOJ DE POETOJ EL LA SPIRITA MONDO
Название: | VOCXOJ DE POETOJ EL LA SPIRITA MONDO | |
Автор: | Francisco Lorenz | |
Жанр: | Старинная литература | |
Изадано в серии: | неизвестно | |
Издательство: | неизвестно | |
Год издания: | 1987 | |
ISBN: | неизвестно | |
Отзывы: | Комментировать | |
Рейтинг: | ||
Поделись книгой с друзьями! Помощь сайту: донат на оплату сервера |
Краткое содержание книги "VOCXOJ DE POETOJ EL LA SPIRITA MONDO"
Vi, kiuj sufiĉe scias pri la spiritisma doktrino, ne necesas legi mian antaŭparolon, ĉar al vi ĉio estas klara en tiu ĉi libreto; legu nur la poemojn. Vi, kiuj ne scias pri Spiritoj, sed akceptas ilin kiel la Muzojn de la poetoj, vi ankaŭ ne bezonas mian klarigon; al vi interesas nur la versoj, sed ne iliaj Aŭtoroj, ĉar vi ne estas demandemaj. Vi, fine, kiuj postulas klarigojn pri la vortoj “mediumo” kaj “spiritismo”, bonvolu pacience legi tiun ĉi antaŭparolon. Mi penos komprenigi al vi la sencon de tiuj du vortoj. Ni unue malfermu niajn vortarojn. Jen la difinoj en la “Filozofia Vortaro” de D-ro Stan.
Читаем онлайн "VOCXOJ DE POETOJ EL LA SPIRITA MONDO". [Страница - 15]
Antero de Quental.
II
Mi, mizantrop' de la scienc' trompanta portadis en mi la nerezisteblan deziron: Dion, la nedifineblan ekkoni en vizio konsolanta.
Mi Lin serĉadis kun deziro vanta satigi la aspiron nedireblan, kvankam mi povis Lin, la Nekoneblan, sentadi en la vivo kreadanta.
Sed la nekredo kaj fiero mensa ekziston mian gvidis, tre konsternan kaj plenigitan de dolor' intensa.
Mi tiam pensis, en la vanto peka, en morto trovi l' estingon eternan en la malluma pec' de grund' malseka.
Antero de Quental.
III
Kaj post l' ekstravaganc' de teorio
de la scienco, tiom variema,
pri l' grava solvo de l' demand' problema
rilate je l' dubata Bona Dio.
mi mortis kaj ekkonis, kun konscio, ke malgraŭ l' opinio neigema, l' enigmo solvas sin per Morto mema, de l' tero al ĉiel' la liglinio.
Pensinta estis mi, ke en ĉi sfero loĝadas senkonscio kaj mallumo, min ofte blindiginta sur la tero;
sed trovis mi, ĝemante, lumon helan de l' brila ver', kies eterna sumo lumigas ĉiun spacon interstelan.
Antero de Quental.
AL LA MONDO
La ter' abismo estas de la ploro, de l' amarec' la val' , laŭ la Psalmisto; marĉplena lando, koto sen rezisto, naŭzanta per la verma putrodoro.
Sed por la grandaj bonoj, por l' ekzisto de perfektec', kaj por la lum-valoro bezonas ni la karnon, por laboro, kaj la martelon skulptan de l' artisto.
Ho Tero, tre trankvile mi vin benas, ĉar el doloro via mi flugvenas al la loĝejo kun la lum-abundoj;
altigas, savas nin via severo,
sed vi restadas de l' mallum' karcero,
malgaja mondo de pusantaj vundoj.
Antфnio Nobre, portugala poeto, aŭtoro de la li- broj Sola kaj Adiaŭoj, aperintaj en 1902. Li mortis 34- jara en Porto.
Antфnio Nobre.
Augusto dos Anjos, brazila poeto, profesoro, naskita en 1884 kaj mortinta en 1914. Li lasis nur unu libron - Mi - kies stran- gan tekniko donis al li originalan famon.
LA DOLORO
El kie venas tiu fort' mistera de la doloro, ĉiam ĝem-malsata kaj, kiel la kartoĉ', en pafo fata, trafanta en batalo neprospera?
Kruda, kruda klabo tre danĝera, de kanibal' en luktoj preferata, vundanta kun certeco senkompata, senĉese nin sondadas ĝi, severa!
Ne el Divolo ĝia origino devenis, nek el fata viv-destino, pro kiu mortas la ĉeloj sentantaj;
ĝin naskis niaj propraj malbonfaroj, en kies ignorataj abismaroj ni vagas tra ekzistoj sinsekvantaj.
HOMA VOĈO
Eksonas voĉ'; du, tri, da voĉoj centoj kaj milionoj. Kosmopolitismoj. Sovaĝbestar' sub jug', en paroksismoj, ululas dum la furioz-momentoj.
La homa voĉ' estas neŭroz-lamentoj, jen en konceptoj de la ateismoj, jen eĉ ligite al la gnostikismoj en la singultaj agoni-turmentoj.
Mi en peteg' eterna tion vidas, ke la dolor ĉiam pli avidas, nesatigebla de l' plezur' per ĝuo.
Sed la dolor', en nia ĝem' ridante, laboras kaj teksadas, tre konstante, la brilon de la kosma evoluo.
Augusto dos Anjos.
LA ANIMO
En karamboloj ciklopaj, titanaj mi sur la ter' serĉadis kun pasio l' animojn, pere de psikologio, kaj inter l' estaĵoj senorganaj.
En larmoj, timo, en ridoj spontanaj, en la perturboj de hipoĥondrio, en difektoj de fizionomio, en la instinktoj vulgaraj, tiranaj:
trovadis mi nur korpojn en ekzisto kaj sangon en senĉesa bol-persisto, kun impulsoj teruraj, neetikaj.
Mi tiam, blindfreneza, vidis fumojn kaj ne de l' astroj ĝi l' ameb' la lumojn de la anim' en sekretoj tragikaj.
Augusto dos Anjos.
Casimiro Cunha, blinda brazila poeto naskita en Vassouras en 14-4-1880 kaj mortinta en 1914. Tre mal- riĉa kaj blinda, li tamen estis feliĉa pro sia religia kredo kiel spiritisto kaj verkis ĉarme simplajn versojn dum la vivo kaj nun per mediuma mano jam verkis tre belan libron.
KVARVERSAĴOJ
Blindul' , nenion vidi en nokto dolorvoja, kaj poste vidi lumon de l' tagaŭroro ĝoja;
En mallumeco plori, mergite en ĝemfluon, kaj post sufero trovi senliman, dolĉan ĝuon;
En plenblindeco sorbi la galon de l' amaroj, kaj poste serĉi amon en lumaj altaĵaroj:
Trezorojn havi estas de paco, lumo, vido, sub la protekto Dia kaj de Jesu' sub gvido.
Casimiro Cunha.
VERSOJ
De l' ombroj en loĝej' mi vivis ekzilita,
en densa nokto de mallumoj enĉerkita.
Mi en mallum-tombejon falis naskiĝante,
kaj fuĝis for el ĝi feliĉe mi, mortante.
Ĉar vivo materia estas la karcero,
en kiu la animo ĝemas en sufero.
Kaj la sirita vivo estas la libero,
kie ricevas ni la lumon de la vero.
Casimiro Cunha.
OMBRO KAJ LUMO
Post la nokto tago venas, post burĝon' naskiĝas flor'; ĝoj' kaj amo se nin benas, la doloro fuĝas for.
Tiel post la amaraĵoj de la vivo sur la ter', al l' anim' en la altaĵoj venas lumo, pac', prosper'.
Casimiro Cunha.
LA TROMPIĜO
Ofte diras la scienco: "Estas trompo iluzia kredi je postmorta vivo ie ajn en mond' alia."
Arogante ĝi asertas: "Kredo stulta! Estas morto dorm' eterna kaj trankvila post la tera luktosorto "
Sed la kred' humila diras: "Ci, scienco, ja pli poste estos de la kred' sozi', ne irados ja sen mi.
Mort' se estos dorm', ni dormos; sed se ne, de iluzi' kiu estos do trompita? Ĉu trompiĝos mi, aŭ ci?"
SIMBOLO
Sur la koto de rubaĉo flor' lilia ridetadis, blanka, bela, delikata, ĝi taglumon parfumadis.
En ĉi floro karesinda inter marĉaj malpuraĵoj vidis mi de l' bon' simbolon inter mondaj malbonaĵoj.
Ĉar bonkoro povas vivi sur malgaja dolorhumo, en aflikton radiante belajn flagrojn de hellumo.
Kaj la koro, kulturanta la kariton kaj la amon, estas freŝa flor' aroma, elspiranta la balzamon.
Ĝi en densa eĉ mallumo de la mondo nekultura, estas brila flor' lilia de
--">