Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Zamenhof


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 2159, книга: Переписка 1815-1825
автор: Александр Сергеевич Пушкин

Шедевр эпистолярного жанра, "Переписка 1815-1825" Александра Сергеевича Пушкина дает читателю бесценную возможность заглянуть в мысли и чувства великого поэта, мыслителя и политического комментатора. Собрание писем, написанных Пушкиным в период формирующей юности и ранней зрелости, представляет собой увлекательный и проницательный взгляд на бурные политические и социальные преобразования в Европе и России начала XIX века. Пушкин был блестящим полемистом и острым наблюдателем, и его...

СЛУЧАЙНАЯ КНИГА

Ernest Drezen - Zamenhof

Zamenhof
Книга - Zamenhof.  Ernest Drezen  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Zamenhof
Ernest Drezen

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

91-7303-063-5

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Zamenhof"

La karaktero, la pensmaniero kaj la tuta personeco de Ludoviko Zamenhof — estonta aŭtoro de la lingvo esperanto — formiĝis dum lia junaĝo sub influo de tiu socio kaj tiuj politike-ekonomiaj kondiĉoj, kiuj estis karakterizaj por rusa imperio kaj okcidentaj ĝiaj regionoj dum la dua duono de la deknaŭa jarcento. Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15an de decembro 1859 en Bialystok de gepatroj hebreaj. En Bialystok 80% da loĝantoj estis hebreoj. Aliaj 20% da loĝantaro apartenis al rusoj, poloj, germanoj.

Читаем онлайн "Zamenhof". [Страница - 10]

sendependiĝis de la personeco Zamenhofa, tiu lasta trovis aliajn vortojn por difini la ĝustan rolon de eventualaj aŭtoritataj komitatoj internacilingvaj.

En Dresdena Kongreso (1908 j.) parolante pri la interveno de Amerika filozofia societo, kaj ĝia provo preni la aferon Mondlingvan sub sia gvido Zamenhof diris:

“Feliĉe la entrepreno de la Amerika societo ne sukcesis. Mi uzas la vorton ‘feliĉe’, ĉar efektive nun, kiam mi estas pli sperta, por mi estas afero tute senduba, ke se la entrepreno de tiuj teoriistoj daŭrus iom pli longe, la tuta ideo de Lingvo Internacia jam de longe estus senkreditigita kaj enterigita por ĉiam, aŭ almenaŭ por tre longa, longa tempo.”

Lastfoje Zamenhof pri la ebla rolo de registaroj ĉe solvo de tiu problemo parolis dum la VI-a Kongreso en Washington  (1910 j.):

“La celo por kiu ni laboras povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t. e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta”.

Se eĉ la registaroj kreus iun specialan komisionon, tiu lasta — laŭ opinio Zamenhofa — povus argumenti nur jena-maniere:

“Anstataŭ fari tute senbezone kaj sencele riskajn novajn eksperimentojn ni simple akceptu tion, kio jam ekzistas, ni donu al ĝi la aŭtoritatan apogon de la registaroj ...” Tian sian opinion Zamenhof pravigadis tiel:

“...Se la komitato traktos sian taskon serioze, ĝi ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo, nek prenos alian lingvan projekton, kiun la vivo ankoraŭ ne sufiĉe elprovis”.

Zamenhofaj ideoj por progresigi la aferon de Mondlingvo

Zamenhof bone komprenis malfacilecon de sia penado iniciati kreon de reale funkcianta lingvo internacia. Por lia reputacio de juna kuracisto estis tre riska la tuta entrepreno. Sed konvinko, ke li ĉion antaŭvidis kaj laŭeble ĉion antaŭpreparis, permesis al li skribi en la Unua Lernolibro:

“Kelkaj feliĉaj ideoj, rezultoj de meditado, kuraĝigis min kaj instigis min provi, ĉu mi ne sukcesos venki sistemece ĉiujn malhelpojn por kreo kaj enkonduko de racia universala lingvo”.

Kiel ĉefan sian taskon praktikan li konsideris — venki indiferentecon de la mondo. Li volis tion atingi, kolektante specialajn promesojn de personoj, kiuj studos la lingvon se entute dek milionoj da similaj promesoj estos kolektitaj.

Sed en tiu sia provo Zamenhof malsukcesis. Jam post unu jaro Zamenhof fakte lasis la esperon finkolekti tiun nombron da promesoj kaj direktis ĉefan atenton al tuja praktika ekuzo de la lingvo. Li skribis: “Sendepende de l’ iro de voĉdonado en tiu ĉi lingvo estos eldonotaj libroj kaj la afero sin movos antaŭen”. *

*  D-ro Esperanto, “Dua libro de l’ Lingvo Internacia”, Varsovio 1888, p. 14.

Li mem montris modelon por tia senpere praktika agado kaj propagando. Lingvo-projekto de Zamenhof estis unua, kiu aperis samtempe en kvar lingvoj (rusa, pola, germana, franca), kaj kiu havis post tri jaroj aldonojn en pluaj naŭ lingvoj: angla, hebrea, sveda, hispana, latva, rumana, dana, bulgara, itala.

La praktika uzo de lingvo kaj kresko de la esperantistaro

Tiel agante — Zamenhof sukcesis praktike rapidigi la ĉiam pli kreskantan publikan uzadon de la lingvo. Li bone komprenis gravecon de tiu punkto. Ĝuste tial duoble pravis liaj vortoj suprecititaj pri la entrepreno de Amerika filozofia societo, kiel tiu de “teoriistoj”. Li komprenis, ke la sukceso de lia lingvo estis speciale ŝuldata al tiu adeptaro, kiu partoprenis en la komenca uzado kaj pliriĉigado de la lingvo.

Tiurilate la tiel nomata interna ideo de esperantismo faris al la lingvo grandan kaj gravan servon. Ĝi grupigis ĉirkaŭ Zamenhof aron da personoj — samideaj. Kun tiuj personoj Zamenhof havis ne nur komunan lingvon, sed ankaŭ la samajn aspirojn. La unuaj verkoj literaturaj en esperanto, la unuaj esperantaj poemoj entuziastaj pri paco kaj amo inter nacioj — helpis gardi kontraŭ disfalo la komunan idearon kaj la komunan lingvon de unuaj esperantistoj. Jam en multe pli posta tempo venis al esperanto homoj pli realaj, ne logitaj per la efemera interna ideo. Ili komencis uzi tiun lingvon, ili komencis uzi ĝin kiel batalilon unu kontraŭ la alia. Sed la lingvo atingis tiutempe jam tian gradon da forteco, kiam internaj diskutoj de esperantistoj plu ne povis minaci la unuecon kaj pluan evolupovon de la lingvo.

Certe ankaŭ la praktika aplikado de Volapük , aperinta sep jarojn antaŭ la apero de esperanto, estis antaŭenpuŝata per la samaj idealoj.

Por tion kompreni sufiĉas tralegi la himnon volapük istan:

“Amikecon plifortigi

Ni klopodu kun fervor’

Provu revon realigi,

Voku ni kun lingvaŭtor’:

En la tuta homa rond’

Unu lingvo por la mond’.” *

*  rigardu: “Al Eterna Lumo”, Vitebsk , 1921, NN 3-4, p. 10.

Sed aŭtoro de Volapük  — J. Schleyer  ne realigis la premison pri la internacieco de lingvaj elementoj. Zamenhof en la artikolo “Esenco kaj estonteco de la Lingvo Internacia” skribis: “ Volapük  solvis nur la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron ĝi lasis tute sen atento, doninte simple tutan kolekton de diversaj elpensitaj vortoj”. *

*  “Fundamenta Krestomatio”, p. 310.

Kun paso de jaroj Zamenhof trovis aliajn vortojn por estimi la laboron de J. Schleyer . Li principe akceptis, ke Volapük , eĉ ne konstruita sur la bazo de internaciaj elementoj, sed tamen difinata per libera evoluo kaj kolektiva kreado, sukcesus progresi kaj akiri la formojn necesajn. En la parolado dum la Antwerpen a kongreso (1911 j.) Zamenhof diris:

“Antaŭ Schleyer  oni ankaŭ revis pri Lingvo Internacia; oni provis labori por ĝi, sed tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en regiono de revoj. Li estis la unua, kiu diris al si: por lingvo internacia mi volas ne revi, sed labori; dum ĉio ĉirkaŭe dormis, li estis la unua, kiu praktike kreis la internaci-lingvan movadon.”

“ Volapük  ne estis venkita de esperanto, ĝi pereis per si mem (pro manko de evolupovo) en tiu tempo, kiam esperanto estis ankoraŭ tro malforta por iun venki.”

Tiuj vortoj formulas gravan praktikan premison por la Lingvo Internacia, premison, kiun sukcesis efektivigi nur Schleyer  kaj Zamenhof.

Lingva unueco de esperantistoj

En sia kongresparolado dum la j. 1908 ( Dresden ) Zamenhof diris:

“En la unua tempo, vidante ke nia afero progresas tre malrapide kaj malfacile, multaj esperantistoj pensis, ke la kaŭzo de tio kuŝas en nia lingvo mem, ke, se ni nur ŝanĝos tiun aŭ alian detalon, la mondo tuj venos al ni en granda amaso”.

Tiuj pensoj kondukis esperanton al la periodo de reformoproponoj de la j.

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.