Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Tri Angloj Alilande


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 1335, книга: Дальше о городе
автор: Анна Андреевна Ахматова

«Дальше о городе» – вторая часть знаменитых мемуаров Анны Ахматовой, в которых она размышляет о Петербурге, своем любимом городе. После успеха первой части «Записки об Анне Ахматовой», во второй, написанной в 1958-1962 годах, она углубляется в особую роль Петербурга в своей жизни и творчестве. Ахматова с любовью и меланхолией описывает улицы, здания и мосты, которые были ее домом и вдохновением. Через ее поэтическую прозу просвечивает глубокое понимание истории и культуры города, а также его...

СЛУЧАЙНАЯ КНИГА

John Merchant - Tri Angloj Alilande

Tri Angloj Alilande
Книга - Tri Angloj Alilande.  John Merchant  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Tri Angloj Alilande
John Merchant

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Tri Angloj Alilande"

This book is in the public domain in Canada, and is made available to you DRM-free. You may do whatever you like with this book, but mostly we hope you will read it.

Читаем онлайн "Tri Angloj Alilande". [Страница - 16]

Brown  veturis al la hotelo Continental , kie loĝis la amatino de Morris ; ke Robinson  iris al la Royal Palace , kie estis la amatino de Brown ; kaj ke Morris  luis ĉambron en la hotelo elektita de Sinjoro Manuel  kaj lia filino, por kiu Robinson  jam havis tiajn agrablajn sentojn?

Dank’ al ĉi tiuj cirkonstancoj, la tri Angloj, estante en diversaj hoteloj, pasigis kelkajn horojn malpacience atendante la aranĝitajn rendevuojn. Kiom da fojoj ili malbenis la veteron, timante ke pro ĝi la amatino ne venos al la kazino, ne estus eble konstati; sed estas certe, ke eĉ dum unu momento, neniu el ili imagis, ke la aliaj estas efektive en la sama urbo kaj okupas sin pri la “sama ludo”.

Fine, la ŝajne rampantaj fingroj de la horloĝoj alproksimiĝis la duonon post la dua, kiam, kvazaŭ laŭ antaŭe aranĝita signalo, la tri Angloj eliris siajn hotelojn kaj marŝis rapide al la kazino. Oni kompreneble supozus, ke alveninte tien, ili tuj renkontiĝus, sed tio ne okazis. Por diri la veron, ĉiu estis okupata ekskluzive per la pensado pri sia serĉatino, ripetante la vortojn: “Ĉu la vetero malhelpos ŝian alvenon, aŭ ĉu la amo enpelos ŝin en miajn brakojn?”

Unu fojon Morris  efektive tuŝis la manikon de Brown , sed la okuloj de ambaŭ estis algluitaj al du virinoj, kiuj samtempe ilin alproksimiĝis; tamen, anstataŭ la dezirataj belulinoj, troviĝis du kompatindaj baletistinoj, rapidantaj hejmen por ŝanĝi la malsekajn vestojn.

Antaŭ kelkaj centjaroj, saĝulo diris, ke nenio absolute malbona ekzistas sur la tero. Pri tio mi ne deziras disputi, sed subtenon por tia konstato oni povus facile trovi. Ekzemple, ĉiuj legantoj aŭdis la mondfaman anekdoton pri la ovo de la subpastro, kiu estis freŝa “en partoj”, kaj pluan subtenon ni trovas en la konduto de “J.P.”, kiu, je la priskribita okazo, kelkajn minutojn antaŭ la tria returnis ĉiujn kranojn, kaj forportis ĉiujn akvumilojn por ĉesigi la pluvon. Tiam, la malhelaj nuboj disvolviĝis, kaj la suno reaperis sur bluega ĉielo. Ĉiuj pordoj malfermiĝis, kaj la muzikistaro plenigis la aeron per gaja kaj ĉarma valsmuziko. Ombreloj, surtutoj, makintoŝoj malaperis, kaj estis anstataŭitaj de la belaj roboj de virinoj, kaj somerblankaj aŭ malpezaj vestaĵoj de la malpli agrabla duono de la homaro. Vere, aliformiĝo okazis, kaj kun ĝi alvenis tri fraŭlinoj, al kiuj alproksimiĝis la tri amikoj, eltrovante la amatinojn kaj unu la alian samtempe.

La ekkrioj de surprizo kaj miro faritaj dum la sekvanta konfuzo povas esti pli bone imagataj ol priskribataj, ĉar, certe, ne estus interese plene citi la interparolon, kiu estis de la jena speco:


Brown :


}


Karulino mia!! – Kio, je diablo!!! De kie vi  venis?


Morris :


Robinson :


Fraŭlino Dufer :


}


Vi do venis!!... Ho, karulino!!... Kia feliĉa renkontiĝo!


Fraŭlino Manuel :


Fraŭlino Hastings :


La mondo estas tre malgranda loko, kiel mi montros.

La Hispanoj havas proverbon, “ Lo que hace el loco a la derreria, hace el sabio a la primeria ” , kiu signifas ke “tio, kion faras la malsaĝulo fine, la saĝulo faras komence”. Sendube, en tiu ĉi momento, mi ludas la rolon de malsaĝulo, ĉar mi devas klarigi tion, kion saĝulo estus klariginta antaŭ kelkaj ĉapitroj; tio estas, ke la tri fraŭlinoj pri kiuj, per la strangaj funkciadoj de la sorto, la Angloj interesiĝis, estis, antaŭ kelkaj jaroj, lernantinoj ĉe la sama lernejo en Svislando.

Se mi estus farinta tiun sciigon pli frue, mi estus evitinta la neverŝajnecon, kiu nun penetras mian verkon, ĉar mi estas devigata konfesi, ke la hazarda renkontiĝo de ses gejunuloj, ĉiuj konantaj unu la aliajn, estas tute neordinara, kaj mi nur povas citi alian proverbon ankaŭ hispanan, por min defendi; “ Lo que no acaece en un año, acaece en un rato ” , kiu signifas: “Afero, kiu eble ne okazus dum jaro, povus okazi dum du minutoj”.

Mi esperas, ke la suprecititaj tradukoj estas pravaj; mi dubas iomete ĉar mia scio de la hispana lingvo estas tre malgranda (fakte, mi devas konfesi, ke mi kopiis la originalajn proverbojn el “Kolekto da Citaĵoj”, por impresi la leganton favore pri mia klereco).

Post ĉi tiu ĉirkaŭparolo, kiu ebligis al la Angloj ke ili faru la demandojn kaj klarigojn pri sia ĉeesto en Ostendo, kaj al la fraŭlinoj, ke ili interŝanĝu opiniojn pri siaj ĉapeloj, mi povas daŭrigi la rakonton pri iliaj aferoj. Sed ne estas facile, eĉ por aŭtoro tiel lerta kiel mi, priskribi la amhistoriojn de tri diversaj paroj, okazantajn samtempe; tamen, ĉar mi eble ofendus kelkajn el miaj legantinoj se mi evitus la taskon, mi klopodos laŭ mia povo, kvankam, al afero tiel grava, mi nepre devas dediĉi novan ĉapitron.

ĈAPITRO XII.

Sceno unua: Imagu bele brilan lunon supre; larĝan maron el arĝentaj ondoj, senĉese moviĝantaj antaŭ la okuloj; dolĉan someran venteton murmurantan en la oreloj, kaj grandan palmarbon, sub kies folioj troviĝas du geamantoj, kiuj sin rigardas plenvizaĝe, kaj sidas kune, maneton en mano.

“Sed, amante min,” diris la junulo, “kial vi rifuzis edziniĝi kun mi?”

“Ĉu vi forgesas ke la neo de virino signifas jeson?” respondis la knabino.

“Vi ankaŭ rifuzis vidi min,” daŭrigis li.

“Eble mia hararo estis malordigita per pingloj,” ŝi respondis gaje.

“Vi rifuzis vidi min, kaj mi foriris en malespero.”

“La poeto diras, ke la amo povas esperi, eĉ kiam la racio suferas pro malespero,” diris la knabino.

“Sciante, ke vi amas min, karulino,” diris li, “mi neniam malesperos plu.”

“Supozu, Jack ,” ŝi ruze demandis, “supozu ke, post ĉio, la patro rifuzus sian konsenton?”

“Mi tiam laborus pacience kaj diligente por plaĉi lin, atendante ĝis lia opinio pri mi pliboniĝos.”

“Jes, aŭ vi forirus denove por amuziĝi per aliaj knabinoj, kiel en la lastaj monatoj,” sugestis ŝi.

“Karulino mia!” li ekkriis pasie, “mi certigas vin, ke neniam dum mia tuta vivo...”

“Fraŭlino Dufer , tute ne sciante, ke mi konas vin, sciigis al mi, per letero sendita el Parizo, ke vi enamiĝis je...”

“Estas mensogo!” interrompis la junulo.

“Kio estas?” ŝi demandis.

“Tio, kion vi intencis diri.”

“Sed, ĝin ne aŭdinte, Jack , kiel vi scias?”

“Mi povas imagi!” li respondis. “Kian ĉarmon Tom Brown  trovas ĉe ŝi, mi ne sukcesas diveni. Komparita kun mia May , ŝi estas statuo el ŝtono, dum vi estas la naturo mem. Ŝi havas nek belecon, nek spritecon,

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.