Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Tri Angloj Alilande


Самосовершенствование Книга Наталии Правдиной "Если бы у меня была волшебная палочка" - это увлекательное и практическое руководство по достижению личного роста и исполнения желаний. Автор предлагает уникальный подход к самосовершенствованию, основанный на идее о том, что у каждого из нас внутри есть волшебная палочка, которая способна творить чудеса. Книга разделена на две части. В первой части Правдина исследует природу желаний и объясняет, почему многие из них остаются...

СЛУЧАЙНАЯ КНИГА

John Merchant - Tri Angloj Alilande

Tri Angloj Alilande
Книга - Tri Angloj Alilande.  John Merchant  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Tri Angloj Alilande
John Merchant

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Tri Angloj Alilande"

This book is in the public domain in Canada, and is made available to you DRM-free. You may do whatever you like with this book, but mostly we hope you will read it.

Читаем онлайн "Tri Angloj Alilande". [Страница - 17]

nek laŭmodecon.”

“Eble, via amiko ne deziras edziĝi pro amo.”

“Sed ŝi ne estas tre riĉa!”

“Mi supozas, ke li nur serĉas la simpation.”

“Nu, li do havos la mian,” respondis la junulo forte.

Tiel bruliginte la reputacion de Fraŭlino Dufer  sur la altaro de sia propra amo, li reiris hotelen. La patro, laŭ la peto de la junulo, ricevis lin en privata ĉambro.

“Profesoro,” li ekkriis, ferminte la pordon, “mi amas vian filinon tutkore. Ĉu vi permesos ke mi...”

“Mia kara knabo,” interrompis la profesoro, “iru al ŝi, kaj parolu pri viaj sentoj en ŝiajn orelojn.”

“Dankon, koran dankon, kara profesoro, sed tio ne estas necesa, ĉar ŝi jam konsentis.”

“Ŝi konsentis?” respondis la profesoro surprizite. “Efektive! Kial do vi venis al mi?”

“Ŝi nur konsentis kondiĉe ke vi aprobas.”

“Ke mi aprobas!! Jes, jes, mi tute komprenas tion; sed, se mi malkonsentus, ne plu estus paco en mia vivo. May  estas bona knabino, la plej bona filino en la tuta mondo kiam ĉio plaĉas al ŝi, sed alie, ŝi... nu, tiam ŝi similas la tutan inan sekson. Nun, foriru; igu ŝin feliĉa, kaj vi meritos ĉiujn miajn benojn. Ne forgesu la vortojn de la fama Talleyrand : ‘La amo estas realaĵo, kiu naskiĝis el la feina regno de romanoj.’ Tial gardu ĝin zorge.”

Sceno dua: Ostendo, je la dekunua matene, la sekvintan tagon.

Trankvila maro, sub sennuba ĉielo, gajigas amason da homoj, kiuj senĉese kaj feliĉe naĝadas, vadadas, babiladas, ridadas; rememorigante min pri la bone konataj vortoj de Zamenhof:

...“ili faras en konsento

unu grandan rondon familian.”

Sed malfeliĉe, ĉiuj ne ankoraŭ komprenas unu la alian. Ekzemple, rigardu la kompatindan fremdulon tie; li jam finis sian naĝon kaj evidente multe deziras forlasi la akvon por revestiĝi, sed, estante miopulo, li ne povas vidi sufiĉe bone sen la okulvitroj, kaj serĉas vane sian banveturilon. Kion fari? Al kiu sin turni? De kiu havigi informon? Li prezentas al ĉiuj bildon de malfeliĉeco, ĉar liaj longaj haroj kiuj ordinare kovras la senharan verton de lia kapo, kunpendiĝas laŭlonge la maldekstran vangon, kaŭzante multe da amuzo al ĉiuj rigardantoj. De unu baniĝanto al alia li vadas, demandante: “Kie estas la banveturilo, numero tricent okdek kvin?”

Neniu ŝajnas kompreni la peton, ĝis li ĝin faras al malicema knabo, kiu tuj montras al li unu kiun li scias okupata de maljunulino. Dankinte la knabon, la fremdulo iras kiel eble plej rapide al la montrita veturilo, sekvata de la knabo kune kun kelkaj amikoj, kiujn li jam sciigis pri sia ŝerco. Nedubante, ke la veturilo estas lia, la viro enpuŝas la pordon por eniri, kiam laŭta ekkrio de indigno kaj alarmo, farita de ina voĉo, penetras la aeron. Samtempe, la sekvantoj altiras la atenton de ĉiuj apuduloj, kriante: “Kanajlo! Venu el tiu virina banveturilo!!”

Amaso da scivolemuloj tuj ĉirkaŭas la malfeliĉan kaj senkulpan viron, nomante lin “Kanajlo”, “Fripono”, “Ŝtelisto”, kaj aliaj similaj, sed egale nemerititaj nomoj. Kion fari aŭ kien iri, li tute ne scias, sed lia “taso”, jam plena ĝis la supro per mizero, superfluas kiam el la amaso bone konata voĉo ekkrias: “Kara Sinjoro Brown , mi fine vin trovis!”

Aŭdinte tiun voĉon, la neforgeseblan voĉon de la vidvino, Sinjorino Snap , nia amiko Brown  (ĉar tiel nomiĝis la fremdulo, kies malfeliĉaĵojn mi ĵus priskribis) ricevis tian kuraĝon, kia ofte naskiĝas el ekstrema teruro, faris vojon perforte tra la amaso, kaj kuris rapide al sia hotelo, tute forlasinte siajn vestojn kaj posedaĵojn al la sorto, aŭ pli ĝuste al la honesteco de la posedanto de la banveturiloj... Brown  neniam revidis ilin.

Post duonhoro, li reaperis vestita per aliaj vestoj, petis ke oni alkondukigu fiakron, kaj diris al la direktisto, “Iru hotelon Royal Palace !” Tien alveninte, li petis ke oni anoncu lian nomon al Sinjorino Dufer .

“Sinjorino Dufer  ne estas en la hotelo,” respondis kelnero, post kelkaj minutoj, “sed Fraŭlino Dufer  akceptos vin se vi venos kun mi.”

Certe, la sorto decidis rekompenci Brown  por la mizero kiun li suferis dum la ĵus pasinta horo. Sekvinte la kelneron en la privatan salonon de la Duferoj, li tuj alproksimiĝis al la fraŭlino, kaj sen ia rimarko pri ŝia sano, pri la onklino, aŭ pri la vetero (laŭ la ordinara kutimo de la Angloj), li ekkaptis ŝian manon, premante ĝin tiel forte ke ŝi preskaŭ estis devigata ekkrii pro doloro, kaj diris timeme: “Mi volis vidi vian onklinon por peti, ke ŝi permesu, ke mi vidu vin. Malfeliĉe, ŝi ne estas ĉi tie, kaj mi vidas vin sen tia permeso.”

“Ĉu la permeso estas tute necesa?” ŝi demandis ridetante.

“Jes, ĉar mia nuna vizito havas gravan celon.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Almenaŭ al mi.”

“Kaj ankaŭ al mi,” ŝi respondis.

“Al vi!”

“Certe,” diris ŝi, ruĝiĝante, “ĉar ŝajnas eble, ke mi neniam plu povos uzi la manon.”

“Ho, pardonu min,” petis Brown , liberigante la manon, “Ĉu vere mi vundis vin?”

“Nur iomete,” ŝi respondis. “Estas nenio; sed nun diru, kial mi havas la plezuron de via vizito?”

En la momento, kiam li eniris la salonon, la kuraĝo de Brown  estis sufiĉe forta por supersalti ĉiujn barilojn, sed iom post iom ĝi tute nuliĝis, kaj anstataŭ kuraĝo lia koro nun enhavis nur timon. Paŝon post paŝo li malproksimiĝis de la fraŭlino, kvazaŭ li intencas forlasi ŝin tute. Efektive, li malfermis iomete la pordon por tion fari, kaj eble estus forkurinta se li ne estus rememorinta la voĉon de la vidvino. Tuj, lia kuraĝo revenis, kaj prenante denove la manon de la fraŭlino en la sian li diris: “Ĉu la nomo Brown  plaĉas al vi?”

“Jes,” ŝi respondis surprizite. “Mi amas tiun nomon multe, ĉar...”

“Jes, jes,” li interrompis vive, “ĉar...?”

“Ĉar mi povas elparoli ĝin tute facile, kaj tio ne ĉiam okazas je la anglaj vortoj.”

“Ĉu vi preferas la vorton ‘ Brown ’ al ‘ Dufer ’?” li demandis.

Divenante la signifon de la demando, ŝi respondis mallaŭte: “ne la vorton !”

“Tio estas domaĝo,” li diris serioze, “ĉar estonte vi devos tiel nomiĝi.”

Rigardante lin timeme, la nederlanda knabino murmuris: “Mi ne preferas la vorton ‘ Brown ’ al ‘ Dufer ’, sed mi amas Brown  mem pli bone ol min.”

“Ĉu vi vere amas min?” li demandis ĝoje.

“ Ja, ja ,”  ŝi respondis dolĉe.

“Ja,”  li ripetis, “Dio mia! Kial mi neniam studis la nederlandan lingvon? Ĉu ‘ ja ’ signifas

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.