Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Tri Angloj Alilande


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 1702, книга: Судьбы, как есть
автор: Владимир Викторович Кочергин

Книга "Судьбы, как есть" Владимира Кочергина - захватывающий криминальный детектив, который не оставит читателей равнодушными. Действие романа разворачивается в современном российском мегаполисе. Группу полицейских бросают на распутывание серийных убийств, которые шокируют город. Жертвами становятся молодые женщины, а их тела находят с жестокими увечьями. По мере расследования полиция выявляет связь между жертвами и проститутками, что приводит их к сетям организованной...

John Merchant - Tri Angloj Alilande

Tri Angloj Alilande
Книга - Tri Angloj Alilande.  John Merchant  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Tri Angloj Alilande
John Merchant

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Tri Angloj Alilande"

This book is in the public domain in Canada, and is made available to you DRM-free. You may do whatever you like with this book, but mostly we hope you will read it.

Читаем онлайн "Tri Angloj Alilande". [Страница - 2]

minutoj, ŝi faris al li proponon kiu preskaŭ mortigis lin. La propono estis, ke li legu la rolon de Romeo, kaj ŝi mem tiun de Julieto. Eble, li tion estus farinta, sed tuj antaŭ ol Sinjorino Snap  envenis la ĉambron, li estis ekvidinta en la libro “ Pickwick ” ilustraĵon, kiu rememorigis lin pri la malfeliĉaj aventuroj de Sinjoro Pickwick  kun Sinjorino Bardell , tiu ruza vidvino, kiu sukcesis havigi multekostan “kompensaĵon” el tiu estiminda kaj senkulpa sinjoro, pro malplenumo de supozita edziĝa promeso.

Antaŭ ol li povis aŭ akcepti aŭ rifuzi la proponon, ili aŭdis sonoriltinton; la sono kaŭzis al ili tre kontraŭajn sentojn. Brown  esperis, ke la vizitanto petos vidi Sinjorinon Snap  – kaj la vidvino aŭskultis per ambaŭ siaj oreloj, esperante, ke oni faris eraron, kaj tuj foriros al alia domo.

Post minuto (ŝajnis al Brown  preskaŭ monato) la servistino frapis la pordon, kaj sciigis al Brown  ke du sinjoroj deziras vidi lin.

“Estas tre malfrue!” rimarkis la vidvino, “se mi estus vi, mi invitus ilin reveni morgaŭ;” sed la propono ne estis akceptita, ĉar kun la tintado de la sonorilo, iomete da espero kaj kuraĝo revenis en la koron de kompatinda Brown ; kaj li rapide diris: “Sendube la afero estas grava; petu ke ili supreniru, mi petas.”

Kun rideto ĉe la okuloj, la servistino foriris por alkonduki la vizitantojn. Dume, Sinjorino Snap  sin turnis al Brown , dirante: “Domaĝe estas, ke ni ne povos daŭrigi la tre interesan legadon, sed eble ni tion povos fari en alia okazo. Bonan vesperon, sinjoro, mi lasas vin kun viaj amikoj kaj reiras al mia soleco.”

Brown  respondis: “Bonan vesperon,” kaj tuj poste, kun vera sincereco, esprimis siajn plej korajn dankojn ke oni lin savis el la manoj de tiu terura vidvino.

ĈAPITRO II.

La vizitantoj estis du malnovaj kaj tre intimaj amikoj de Brown . Tuj kiam li ekvidis ilin enirantaj la ĉambron, li kuris al ili, kaj, premante samtempe manon de ĉiu, kun granda ĝojo li ekkriis: “Bonvenon, koran bonvenon, miaj karuloj.”

“Kio vin ĝenis?” demandis ambaŭ kune. “Ĉu io grava okazis?”

“Tute ne, tute ne!” li respondis gaje, “sed mi ĝojas vin revidi; sidiĝu, demetu la ĉapelojn, kaj nomu viajn trinkaĵojn.”

La du junuloj rigardis lin per okuloj plenaj de mirego; ŝajnis al ili, ke li suferas de neordinara ekscito, kaj kompreneble ili tre deziris scii la kaŭzon.

“Kion vi preferas, vinon, viskion aŭ kafon?”

“Dankon, mi trinkos kafon,” diris la pli juna viro.

“Mi ankaŭ,” respondis la alia.

Brown  sonorigis, sed tiun ĉi fojon, la servistino envenis anstataŭ la sinjorino.

“Alportu kafon, mi petas,” diris Brown , ĝentile.

“Jes, sinjoro.”

Post la eliro de la knabino, unu el la amikoj ekkriis: “Nun, rakontu al ni, kio okazis.”

Brown , ĉiam iom silentema, ruĝiĝis kaj rigardis la aliajn timeme. Post momento, metinte antaŭ ilin cigarojn kaj cigaredojn, li diris malrapide kaj mallaŭte: “Estas nenio rakontinda krom tio, ke kiam vi forlasos tiun ĉi domon, mi intencas vin akompani.”

“Kial? Ĉu Sinjorino Snap  havas intencon similan al tiuj de la aliaj dommastrinoj?”

“Bedaŭrinde, jes, sed, se eble, ŝi estas pli danĝera ol la aliaj.”

“Mia kara Tom ,” respondis la amiko per mok-simpatia voĉo: “mi gardos cin estonte, kaj neniam permesos ke ci iru el mia vido.”

En tiu momento envenis la servistino, kaj dum ŝi aranĝas la tablon, mi uzos la tempon por pli bone prezenti la tri junulojn al miaj legantoj.

Tom Brown , kiun vi jam konas iomete, estis la malplej juna el la tri. Li ne estis precize junulo, ĉar li estis tridek-kvin-jara. Liaj haroj jam forlasis la kapon, almenaŭ grandparte; sed aliflanke, li estis sufiĉe riĉa por pasigi bonan tempon sen ia laboro. Inter la viroj, oni nomis lin “tre interesa kaj sperta kunulo”; ĉe la virinoj, li estis tro modesta kaj timema por esti ŝatata.

Ĝis antaŭ du jaroj, li loĝadis kun sia fratino, sed kiam ŝi edziniĝis, li luis ĉambrojn ĉe ĉarma sinjorino, la vidvino de unu el liaj amikoj. Post tri monatoj, li forlasis ŝin, ĉar ŝi demandis lin, kial li estas ankoraŭ fraŭlo. En la sekvanta loĝejo kie li trovis sin, li tuj konstatis, ke la mastrino havas la intencon lin kapti por sia malbela kaj maljuna filino; kaj denove li devis serĉi novan hejmon. Fine, en la domo de la ĉarma Sinjorino Snap , li kredis esti trovinta vere ŝatindan lokon, kaj li restis tie sen timo, ĝis ŝi proponis ke li legu kun ŝi la rolojn el “Romeo kaj Julieto”. Tiam li sciis bone, ke la danĝero estas grava, kaj ke se li ne foriros sen momenta hezito, li estos viktimo de tiu ruza virino, kaj lia libereco estos io pasinta.

Tial, kiam li vidis siajn amikojn, lia ĝojo estis tiel granda kiel la via, kiam vi premis la unuan kison sur la rozajn lipojn de via unua karulino (se la nuna leganto estas unu el la pli dolĉa sekso, eble ŝi havos la afablecon elpreni la inan sufikson el la vorto “karulino” por ke la komparo estu ĝusta).

La pli maljuna, altkreska, beleta kaj bruema el la du vizitantoj estis Charlie Robinson , kaj kvankam li ne havis privatan renton kiel Brown , li estis tre feliĉa junulo, ĉar lia patro, fabrikisto en Manchester , donis al li multe da mono kaj ankaŭ da libertempo; la sola kondiĉo estis, ke Charlie  neniam envenu la oficejojn de la firmo; li faris tion antaŭ kelkaj jaroj, kaj tiel fuŝis la aferojn, ke oni ne povis reordigi ilin dum kelkaj monatoj. Tamen, kvankam ne tre klera, li estis lerta sportulo kaj fama sur la kriketkampoj, k.t.p.

La alia junulo estis nomita Jack Morris . Li havis nek renton privatan kiel Brown , nek patron riĉan kiel Robinson . Tamen, li estis sufiĉe feliĉa, havante gravan pozicion kun granda salajro ĉe la Asocio de Antikvistoj en Londono. Ĉu li estis bela? Tute ne; fakte, laŭ mia opinio, belaj viroj neniam ekzistis; ĉiutage mi renkontas tre multe da belegaj virinoj, sed belegajn aŭ eĉ belajn virojn – neniam. Li amis la legadon kaj la sportojn, amegis la virinojn, kaj ĉiam portis bonhumoran kaj ridetan vizaĝon.

Sed ne estas eble daŭrigi tiun ĉi prezentadon, ĉar jam la kafo estas servita kaj la tri junuloj interparolas pri afero, kiu havas por ni iom da intereso.

“Ŝajnas ke ni alvenis ĝustatempe,” diris Morris . “Vi deziras foriri por kelkaj semajnoj, kaj Charlie  kaj mi venis precipe por vin inviti fari vojaĝon kun ni.”

“Ne al Brighton  , mi esperas?” demandis Brown .

“Ne. Brighton  nuntempe ne havas lokon sur la landkarto. Ni intencas ĝin ignori absolute.”

“Ĉu Scarborough ?”

“Ne, nek Scarborough , nek alia marborda urbo kie vi jam renkontis

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.