Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Tri Angloj Alilande


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 653, книга: Понары Дневник Саковича и остальное
автор: Казимир Сакович

Это нельзя забывать! Помнить обо всех невинно убитых! Пока мы живы... Прошли годы. Ни чего не изменилось в Панарах. Как будто время остановилось тут. Здесь все тоже. Сосновый бор, железная дорога, цветные деревянные домики.

СЛУЧАЙНАЯ КНИГА

Семена Апокалипсиса. Книга 3. Евгений Понарошку
- Семена Апокалипсиса. Книга 3

Жанр: ЛитРПГ

Год издания: 2022

Серия: Экспансия Зла

John Merchant - Tri Angloj Alilande

Tri Angloj Alilande
Книга - Tri Angloj Alilande.  John Merchant  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Tri Angloj Alilande
John Merchant

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Tri Angloj Alilande"

This book is in the public domain in Canada, and is made available to you DRM-free. You may do whatever you like with this book, but mostly we hope you will read it.

Читаем онлайн "Tri Angloj Alilande". [Страница - 4]

nek Morris  nek Brown  trovis ian malfacilaĵon. Oficisto diris france ion, kion ili ne komprenis, kaj sekve ne alrespondis. Tiam, per kreto, li faris signon sur la pakaĵojn, kaj permesis la trairadon. Ĉe Robinson  estis tute alie; kredante ke lia scio de la franca lingvo estas bona, al la demando “ Avez-vous quelque chose à déclarer? ”  li respondis:

“ Bonjour, monsieur, êtes-vous en bonne santé? ”

“ Répondez à ma question, s’il vous plaît, monsieur. Avez-vous du tabac? ”

“ Tabac? Certainement ;  ĉu vi prenos cigaron, aŭ cigaredon?” respondis Robinson , angle, sed tuj ripetante la demandon laŭ lia kapablo france.

La oficisto ne kaŝis sian malplezuron kaj malpaciencon, kaj kun koleraj gestoj ripetis kaj reripetis la demandon, “ Avez-vous quelque chose à déclarer? ”

Robinson , komprenante nur unu vorton el dek, komencis senti sin iom maltrankvila, kaj ĉirkaŭrigardis por vidi, kio okazis ĉe Morris  kaj Brown . Ne vidante ilin – ili jam sidis en la rapida vagonaro por Parizo, – li ekkriis laŭte: “Ĉu ĉeestas Anglo, kiu komprenas la francan lingvon?”

Malgranda knabo alproksimiĝis, kaj diris: “Mi komprenas; kion vi volas, sinjoro?”

“Bonvolu demandi al tiu ĉi malsaĝulo, kion li deziras ke mi faru?”

La knabo sin turnis al la oficisto, kaj diris ĝentile: “La sinjoro ne povas paroli france, sed sciigas min ke li havas nenion deklareblan.”

Tuj la oficisto faris la kutiman signon sur la pakaĵon, kaj turnis la atenton al alia vojaĝanto. Dankinte la knabeton, Robinson  kuris kiel eble plej rapide el la loko, kaj baldaŭ trovis la kunulojn en la vagonaro.

“Kio prokrastigis vin?” ili demandis.

“Ho, mi nur restis kelkajn momentojn por diri al la oficisto, kion mi opinias pri li.”

“Ĉu li vin maltrankviligis?”

“Tute ne, kontraŭe, mi maltrankviligis lin; tiuj Francoj ĉiam penas trompi la Anglojn, sed li malĝuste elektis, kiam li penis rabi de mi.”

“Sed neniu rabis de ni,” diris Morris , “la oficisto estis tre ĝentila.”

“Vi estis la escepto je la regulo.”

“Sed kio okazis? Klarigu, mi petas.”

“La trompisto deziris, ke mi pagu iom – mi forgesis kiom, – antaŭ ol permesi ke mi foriru; sed kiam mi respondis per la franca lingvo kaj minacis skribi al lia registaro pri lia malbona konduto, li sin senkulpigis kaj petis ke mi lin pardonu; mi esperas, ke la afero estos bona instruo por li.”

“Tre bone,” diris Morris , “vi agis bonege; kaj vi jam montris al ni, ke dum nia restado en Francujo, ne timinda estos iu aŭ io.”

Ili ripozis komforte sur la seĝoj dum iom da tempo, atendante la foriron de la vagonaro, kiam voĉo ekkriis: “ Oreillers! Oreillers! Voulez-vous des oreillers? ”

“Kio estas tio?” demandis Brown .

“Estas virino, kiu vendas fruktojn,” respondis Robinson , senpense.

“Fruktojn?” diris Morris , “tio estas precize je mia gusto; bonvolu aĉeti por mi vinberojn.”

“Eble ŝi ne havas vinberojn,” diris Robinson , timante, ke eble la virino ne estas fruktvendistino.

“Ne grave, aĉetu, kion ŝi havas.”

Antaŭ ol Robinson  povis stariĝi, la virino alvenis al la fenestro de la kupeo, kaj vidante, ke la junuloj estas Angloj, ŝi diris en ilia lingvo: “Ĉu vi deziras kapkusenojn, sinjoroj?”

Brown  kaj Morris  unue rigardis la virinon, poste la amikon, kaj Brown  diris: “ Charlie , vi estas mirinda mensogulo.”

Robinson  penis klarigi la aferon kiel ŝercon, sed vidante la ekenvenon de la knabo, kiu helpis lin ĉe la dogano, li subite endormiĝis, kaj ne vekiĝis ĝis post la foriro de la knabo ĉe Rouen.

Alveninte Parizon, Robinson , per miksaĵo de la angla kaj franca lingvoj, diris al portisto: “ Mettez-vous  tiujn pakaĵojn sur veturilon, s’il vous plaît .”

La viro rigardis lin tute surprizite, kaj respondis: “Pardonu, sinjoro, sed mi ne komprenas la anglan lingvon.”

Robinson  preskaŭ ekhavis epilepsian atakon kaj ekkriis: “Vi malsaĝulo! mi parolis france, ne angle; ĉu vi ne povas kompreni vian patran lingvon? Aŭskultu min atente – Mettez-vous  tiujn, ne, cettes bagages , – jes, tio estas prava – sur veturilon, – ne, ne veturilon, mi tute forgesas la francan vorton kiu signifas ‘taksio’.”

“ Monsieur désire-t-il un taxi? ”  demandis la portisto.

“ Oui, oui, vite ,”  respondis Robinson  gaje, kaj post kelkaj minutoj, li kaj liaj amikoj sin trovis en veturilo, irantaj rapide al la “ Hôtel de Londres ” . Robinson , por eviti pluajn malkompreniĝojn, donis al la veturigisto karton sur kiu estis skribita la adreso de la hotelo.

“Ĉu mi ne bonege aranĝis la aferon?” demandis Robinson , ripozante en la veturilo, kvazaŭ li estus la sola posedanto de la ‘gaja urbego’.

“Jes, bonege,” diris Brown , “kvankam unue mi timis, ke la portisto neniam povos vin kompreni.”

“Ho, kion vi atendas? Li nek komprenas, nek parolas la bonstilan lingvon; li estas nur duone edukita viro,” klarigis Robinson .

Alveninte la hotelon, ili ekeliris la veturilon, sed la hotela pordisto demandis al Brown : “Ĉu vi jam mendis la ĉambrojn, sinjoro?”

“Kial?”

“Ĉar, se ne, mi bedaŭras diri, sinjoroj, ke ni ne havas nuntempe neokupatajn ĉambrojn.”

“Nu, ni devas iri al alia hotelo, Charlie ,” daŭrigis Brown ; “diru al la veturigisto, ke li konduku nin al la hotelo Petrograd .”

Ne estas necese daŭrigi la rakonton pri iliaj aventuroj dum la serĉado pri dormoĉambroj. Post du horoj, dum kiuj ili faris ĉirkaŭ dudek sensukcesajn vizitojn, ili havigis bonajn ĉambrojn en la “Hotelo Zamenhof” , kie ĉiuj parolas, krom la nacian, la internacian lingvon.

Robinson  eniris la fumejon kaj mendis por si mem glason da biero.

“Ĉu vi preferas la fremdan bieron, sinjoro?”

“Certe ne,” li respondis, “alportu al mi la anglan.”

La kelnero iris sian vojon ridetante, kaj Brown  haltigis lin por demandi la kialon. Kompreneble, Brown  ne parolis al li france, pro tio ke li ne povis; sed li ekvidis verdan stelon sur la vesto de la viro, la stelon, kiu montras al ĉiuj, ke la portanto parolas la lingvon internacian. Al la demando de Brown , la kelnero

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.