Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Tri Angloj Alilande


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 1132, книга: В складке времени
автор: Аскольд Павлович Якубовский

"В складке времени" - научно-фантастический роман Аскольда Якубовского, который погружает читателей в захватывающий и головокружительный мир межпространственных путешествий. История следует за группой ученых, возглавляемой талантливым физиком Александром. В поисках загадочной частицы бозона бозона, они изобретают устройство, способное создавать складки в пространстве. Изначально задуманное как инструмент для научных исследований, устройство вскоре раскрывает свой истинный...

John Merchant - Tri Angloj Alilande

Tri Angloj Alilande
Книга - Tri Angloj Alilande.  John Merchant  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Tri Angloj Alilande
John Merchant

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Tri Angloj Alilande"

This book is in the public domain in Canada, and is made available to you DRM-free. You may do whatever you like with this book, but mostly we hope you will read it.

Читаем онлайн "Tri Angloj Alilande". [Страница - 6]

class="book"> Morris  forkuris al la poŝtejo, kaj la sinjorino sin turnis al Brown , dirante: “Ĉu ni havos la plezuron vin vidi hodiaŭ posttagmeze, sinjoro? Ni intencas veturi al la Bois !”

“Jes, tre certe,” respondis Brown . “Mia amiko ĵus sciigis min pri la afero, kaj mi atendas la promenadon kun multe da plezuro.”

“Ankaŭ mi,” diris la sinjorino, “ĉar mi havos la ĝojon daŭrigi la diskuton pri la meritoj de Balzac  kun via ĉarma amiko, Sinjoro Robinson , dum vi babilados pri malpli gravaj aferoj kaj temoj kun miaj nevinoj.”

“Kun viaj nevinoj, sinjorino! ĉu vi ne estas la fratino de la du aliaj junulinoj?” demandis Brown , maltime.

“Ne flatu min, mi petas,” respondis la sinjorino tre kontentigita, “sed pri Sinjoro Robinson , ŝajnas al mi, ke li estas pli saĝa kaj lerta, ol li permesas al mi scii. Hieraŭ vespere, li ofte nur movis la kapon anstataŭ respondi miajn demandojn; ĉu li vere estas bona aŭtoritatulo pri la literaturo angla?”

“Mi vere ne scias pri tio,” diris Brown , “sed mi povas sciigi al vi, sinjorino, ke li trovis vian konversacion tre interesa, agrabla kaj instruoplena.”

“Mi ĝojas aŭdi tion, ĉar nun mi ne hezitos lin teni ĉe mia flanko. Nu, mi devas skribi kelkajn leterojn; tial, sinjoro, mi diras ‘ĝis la revido’!”

“Ĝis la revido,” respondis Brown , kiu komencis mediti pri la interparolado ĵus farita. “Ho,” li pensis, “ŝi deziras diskuti la meritojn de Balzac  kun mia amiko, Robinson , dum mi babilados kun ŝiaj nevinoj. Nu, imagu la opiniojn de Charlie  pri Balzac ! Mi ne kredas, ke li iam legis libron krom la “Aventuroj de Terura Turko”, aŭ la “Krimoj de Parizo”. Ŝi deziras sendi telegramon al sia edzo; tio estas bona, ĉar, antaŭ ĉio, ŝi ne estas vidvino, sekve ne danĝera. Aliflanke, la du junulinoj estas ankoraŭ fraŭlinoj. Certe, mi  devus paroladi kun la sinjorino pri Balzac , dum Charlie  kaj Jack  faras promenadon kun la junulinoj; sed ili eĉ ne pripensetis miajn gustojn, tial estos bona venĝo murmureti amvortojn ĉe la oreloj de la karulinoj, dum Charlie  aŭ Jack  diskutos la literaturon kun la patrino, – aŭ pli bone la onklino. Kompatinda Charlie !! kaj, ankaŭ, kompatinda Balzac !!! Sufiĉos por elirigi la mortintan aŭtoron el la tombo, kiam li aŭskultos la opiniojn de Charlie  pri li kaj liaj verkoj.”

Pensante tiamaniere, li eniris la fumejon, kie li trovis Robinson  kun libro sur la genuoj, sed kun la okuloj fermitaj. Brown  alproksimiĝis lin kaj vidis ke la libro estas “ Eugénie Grandet ”, unu el la plej famaj romanoj de Balzac .

“Nu, Charlie , kion vi faras?” diris Brown , forte frapante la ŝultron de sia amiko.

Robinson  stariĝis, kaj, vidante Brown , demandis: “Ĉu vi vidis Jack ?”

“Jes, antaŭ du minutoj.”

“Nu, ĉu esti aŭ ne esti? tiel staras nun la demando; ĉu pli bone estos veturi kun ni aŭ resti en la hotelo kaj riski la mizerojn nekonatajn?”

“Ĉu esti aŭ ne esti? Ĉu vi komencis studi la verkojn de la senmorta aŭtoro?” diris Brown , penante forpreni la libron kiun Robinson  tenis sur la mano, sed sensukcese.

“Ĉesigu vian sarkasmon, kaj respondu al mia demando.”

“Ĝis nun, mi ne aŭdis demandon.”

“Eble ne, sed vi komprenas sufiĉe bone. Ĉu vi intencas nin akompani al la Bois de Boulogne ?”

“Kiam Jack  invitis min, mi tuj kaj fortege respondis ‘ne’.”

“Vi ne agos tiel malnoble? Ĉu vi jam forgesis tion, kion ni faris por vi?”

“Tute; al kio vi aludas?”

“Ĉu ni ne savis vin de la ‘gaja vidvino’?”

“Jes, mi konsentas.”

“Ĉu ni ne alkondukis vin de Londono ĝis Parizo senriske?”

“Mi ne estas infano –”

“Ne, sed vi alproksimiĝas rapidege al la dua infaneco. Kial vi ne konsentos veturi kun ni?”

“Mi tion intencas fari.”

“Sed vi ĵus sciigis min, ke –”

“Ke kiam Jack  faris al mi la inviton, mi ĝin rifuzis; sed, poste, kiam Sinjorino Dufer  faris al mi afablan inviton, mi ĝin akceptis.”

“Kial vi ne diris tion antaŭe?”

“Ĉar vi ĝin ne permesis.”

“ Tom , vi estas malsaĝulo!”

“Kaj vi, Charlie , estas ĝentilulo. Nu, ni estas ambaŭ mensoguloj.”

“ Tom , tuj post la veturado, mi krevigos al vi la kapon.”

“Mi tre bedaŭras, ke mi ne povos tion fari al vi, ĉar la naturo mem jam tion faris,” *  respondis Brown  kun profunda moksimpatio.

*  Havi krevigitan kapon – angla dirmaniero por “esti malprudenta.”

La pordo malfermiĝis, kaj Morris  envenis, dirante: “Mi vin serĉis ĉie; ĉu vi intencas resti ĉe la hotelo la tutan tempon?”

“Ĉiuokaze ne estas necese eliri antaŭ la tagmanĝo,” diris Robinson .

“Nu, Charlie ,” diris Morris , “ne studadu la tutan matenon. Via cerbo ne estas sufiĉe forta por tion elporti; venu kun ni kaj vizitu la Louvre , la Madeleine , la Boulevards , la Place de la Concorde , la –”

“Ĉiujn tiujn lokojn en unu tago?”

“Jes, kial ne?”

“Kaj vi nomas tiun vojaĝon libertempo?”

“Ĉu ne estos plezuro vidi la belegajn preĝejojn, la grandajn placojn, la famajn muzeojn, la glorajn –”

“Ne ripetu la tuton de la katalogo de la A.A.; mi certigas al vi, ke mi ne trovus ian ajn plezuron en vizito al la plej belegaj vidindaĵoj de la mondo – almenaŭ antaŭ la tagmanĝo.”

“En tiu okazo, Tom  kaj mi iros solaj, sed mi ne havas francan monon, – bonvolu ŝanĝi por mi unu bankbileton kvinfuntan, Charlie .”

“Kiu rakontis al vi pri tio?” demandis Robinson , kolere.

“Mi ne komprenas al kio vi aludas,” diris Morris .

“Al nenio, mi pensis pri alia afero.”

“Ĉu iu penis rabi de vi?” daŭrigis Morris .

“Certe ne!” kriis Robinson  senpacience; “se vi intencas eliri, eliru, aŭ vi ne vidos ion, kaj ankaŭ vi estos malfruaj je la tagmanĝo.”

Morris  kaj Brown  adiaŭis lin, kaj, elirinte la hotelon, Brown  murmuris: “Iu certe jam trompis nian

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.