Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Satiraj rakontoj


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 1309, книга: Не грози Дубровскому! Том V
автор: Антон Панарин

Вау! Не грози Дубровскому! Том V - это просто пушка! Я обожаю попаданцев, и эта книга - одна из лучших в этом жанре. Антон Панарин создал такой захватывающий мир, который невозможно покинуть! Альтернативная реальность, бояръаниме, магия - все это создает неповторимую атмосферу. Герои яркие и харизматичные, за их приключениями следишь с замиранием сердца. Главный герой, Дубровский, - настоящий мачо, крутой и неунывающий. Он постоянно развивается и становится только сильнее. Было невероятно...

ándor ári - Satiraj rakontoj

Satiraj rakontoj
Книга - Satiraj rakontoj.  ándor ári  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Satiraj rakontoj
ándor ári

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Satiraj rakontoj"

Verkis: Sándor Szathmári Eldonado: La rakontoj aperis origine en la jaroj 1950aj kaj 1960aj en la revuoj “Belarto”, “Monda Kulturo”, “La Nica Literatura Revuo”, “Monda Kulturo” kaj “Hungara Vivo”. Tiu ĉi elektronika teksto tamen baziĝas sur tekstoj ĉe “http://www.esperanto.mv.ru/Szathmari/”. La bazan tekston origine enkomputiligis Jurij Finkel Proksimuma verkojaro: 1950-1969 Kreis la Esperantan tekston: Szathmári

Читаем онлайн "Satiraj rakontoj". [Страница - 2]

Precipe Abel  mem akcentis, ke ili nepre devas subteni la bonan kontakton kun la gefiloj de sia frato kaj eviti eĉ la ŝajnon de la malboniĝo de la interrilato.

Ĉi tiun opinion ĉiuj akceptis. Ĉiuj sentis fratame al la kainanoj.

Fine ili decidis, ke por certeco, ankaŭ ili plenigas poton per la veneno de la akonito kaj pretigos pli multajn sagojn, sed la afero restu severa sekreto, ĉar la fratecan interrilaton oni nepre devas subteni kaj la tuta armiĝo estas nur, por ke transflanke oni ne povu perturbi la familian konkordon.

Kaj post mallonga tempo Abel  havis pli multan armilon, ol Kain .

Kiam Kain  eksciis tion ĉi, li certiĝis pri sia malnova timo. La kainanoj kunvenis por interkonsiliĝo kaj konstatis, ke la abelanoj vere klopodas rompi la pacon kaj oni devas timi pro atako. Do, pro tio ili devas ĉesigi la komunajn ĉasadojn por eviti la okazon de intermalamikado. Ekde nun la kainanoj solaj iris al ĉasado, sed nur la duono de la popolo, ĉar la alia duono gardis la groton kaj pretigis armilojn por sekurigi la pacon. Sed ili zorge atentis, ke neniu perturbu la bonan interrilaton.

Jes, tiel okazis. Nature, la predo malmultiĝis, ili distribuis ĝin inter si per pli granda pedantemo kaj al la filoj oni klarigis, ke la malpli abunda distribuo estas severa necesaĵo, ĉar aliokaze endanĝeriĝus la hejma fajrujo kaj la ĉiutaga antilopviando.

Ĉi tion ĉiuj komprenis kaj aprobis, nur Hanok  grumblis:

– Mi ja diris, ke iom post iom naskos la aferoj malbonan. Laŭesence same Kain , kiel Abel  incitas la familianojn unu kontraŭ la alia. Ambaŭ estas lupoj en homaj haŭtoj, kiuj ne domaĝas buĉigi siajn familianojn por siaj propraj aĉaj interesoj.

Pluraj aprobis la vortojn de Hanok , kaj Kain  per dolora koro vidis, ke la forto de liaj filoj malgrandiĝas kontraŭ la ekstera danĝero. Tial li komence milde atentigis Hanokon pri liaj eraroj kaj poste severe punis lin.

La amikoj de Hanok  el ĉio ĉi konvinkiĝis nur, ke Kain  nepre intencas forbuĉigi sian popolon, ĉar li spasme volas manenteni la potencon.

La samo okazis ĉe Abel : la duono de la familianoj ĉasis, la alia armile gardis la pacon. La malkontentulojn ili punis.

Kain  kaj Abel  fine konvinkiĝis, ke ili mem vane klopodas vivi en fratece bona rilato al la alia, se tiu alia senĉese pretigas nur armilojn, dume li vid-al-vide atestadas sian fratecan bonintencon, por forturni la atenton pri siaj malamikaj kaŝintencoj. Ili devis per profunda ĉagreno konstati, ke la paco estas savebla nur, se ili neniigos la pacrompantan alian familion. Ili jam eĉ sopiris la eksplodon de la interbatado, ĉar jam ankaŭ interne troviĝas tiuj, kiuj malalte taksas la eksteran danĝeron, kaj por tio malfortigas la familion. Tiuj vekiĝos nur tiam, kiam eĉ ili vidos la danĝeron. Sed ambaŭ amis unu la alian kaj ili povintus interbatali nur pro ekstrema neceso. Kaj ĉi tiun neceson ili jam avide atendis.

Fine ankaŭ tio alvenis. La abelanoj vundis hiparionon, kiu trakuris al la kainanoj. Tiuj mortigis ĝin kaj hejmenportis, pro kio la abelanoj alvenis kaj repostulis la predon. La kainanoj, por defendi sin, pafis kelkajn sagojn al la atakantoj kaj ambaŭ familioj komencis la militon, altruditan de la alia familio.

– Nu, – diris Hanok , – ĉu mi ne diris? Homoj, kiuj neniam pekis unu kontraŭ la alia, nun estas devigataj mortigi sin per la alia grupo kaj kial ĉio ĉi? Nur, por ke ni certigu la sangavidan regadon de niaj patroj. Ni bone konas la rezulton de la batalo: Abel  estis mortigita. La venkinta Kain  priploris sian fraton, ŝutis cindron sur sian kapon kaj laŭte anoncis al ambaŭ familioj, ke la malpaco estas finita, la pacrompanto jam ne vivas, estonte ili ĉasos kune, ĉiu el la du familioj havos abundan viandon kaj mielon de sovaĝaj abeloj. La malkonkordo finiĝis, la mondo atingis la eternan pacon.

– Sed el la pasinto ni ellernis, – li daŭrigis, – ke la paco estas granda trezoro kaj ni devas ĝin gardi pli bone, ol ĝis nun. Ni ne plu rajtas disiĝi al du grupoj, kaj tiun, kiu ne povas aliĝi al la nova grotreĝimo, ni nepre punos.

– Jen! – diris Hanok . – Mi jam diris, ke ĉio okazas nur por certigi lian tiranecon. Sango, kaj sklav-kateno, ĉi tio estas nia sorto. Paco ja ne povas alveni ĝis ni ne sukcesos rompi ĉi tiun sangan tiranismon.

Pri ĉi tio konsentis liaj amikoj, kiuj nun plimultiĝis, ĉar kun ili konsentis la abelanoj, kiuj sentis sin subjugitaj. Ili publike mallaŭdis la kainanojn, post kio, la kainanoj deklaris, ke la amikoj de Hanok  estas pacrompantoj kaj plurajn el ili mortbatis.

Ĉi tio kolerigis la amikojn de Hanok  tiel, ke ili foje ŝtelis la poton de la veneno, mortsagadis la tiranon kaj liajn adeptojn.

Hanok  do, transprenis la gvidadon. Li kunvokis la popolon kaj anoncis, ke la longa kaj sanga malharmonio ĉesis kaj post tiom da suferoj ekruĝis por la mondo la krepusko de la eterna paco.

– La tiraneco estas frakasita, – li diris. – Per tio ĉesis la kaŭzo, kiu incitis homon kontraŭ homfrato. Fine la homaro alvenis havenon kaj estas savita. La mondo atingis la eternan pacon. Ni jam devas gardadi nur, ke regu nur la reciproka fratamo kaj paco. Por ni troviĝas jam nur unusola malamiko, tiu, kiu volas rompi la fratecan amon. Sed tiujn ni devas tute venki, por eviti, ke la adeptoj de la tiranismo malharmoniigu nian anaron kaj semu malpacon. Tiujn ni devas senpovigi, antaŭ ol ili povus subfosi nian fratan harmonion.

Pri ĉi tio ili konsentis, nur iu malnova amiko de Hanok  skuis la kapon:

– Mi konjektas, – li diris, – ke ni esence nur ŝanĝis la tiranon, sed nenio vere modifiĝis. Ĉu ne, ĉi tiu Hanok  parolas ankaŭ pri tio, ke ni devas venki iujn kaj senpovigi ilin? Ĝis nun ĉiu nia estro kredis, ke li posedas la panaceon, kiu alportos la eternan pacon. Sed ĉi tiu panaceo estis ĉiam iaspeca venko, kiun ni devas atingi super iu alia. Sed akiri venkon ni povas nur, se antaŭe ni trovas al tio malamikon. Laŭesence la malamikon ni mem kreis, por ke ni povu ĝin venki. Almenaŭ, se ni ekskrapis la ideon de la paco, sub la ekstera selo, ĉiam putriĝis sangaj bataloj. La eterna paco estas naiva ĥimero.

– Kaj ĉu ne troviĝas saviĝo? – ili demandis.

– Ne. La interbatado estas en la homa naturo. Oni devus modifi la homan naturon, por ke la malamo mem ĉesu.

– Kaj kiel vi imagas la solvon?

– Nu, atentu vi: ĉu vi ne ekvidis, ke Hanok  kaj liaj intimaj amikoj estas ĉiuj blondaj?

– Vere.

– Nu, ni devas sperti, ke la malamon disvastigas la blonduloj. Do, la brunuloj devas solidari, venki la blondulojn, kaj tio ĉi alportos la eternan pacon. Sed ĝis tiam ĉio estos vanta ĥimero. Ek! brunaj amikoj, ni organizu nin por elbatali la venkon de la frateco, por ke jam fine ĉesu la malbenita spirito de la malpaciĝo!

Sed en tiu tago ankoraŭ neniu konsentis.

Perfekta civitano

Gladion  la tria,

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.