Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Satiraj rakontoj


Владимир Ли Альтернативная история "Сын императрицы" - это захватывающая история об альтернативной реальности, в которой Великое княжество Московское стало крупнейшей империей в мире. Юный царевич Иван Грозный стоит на пороге своего долгого и легендарного правления, и читатели становятся свидетелями захватывающих событий, которые его определят. В 1535 году Иван IV становится Великим князем Московским и всей Руси. Однако ему всего три года, и страной фактически правит его мать...

СЛУЧАЙНАЯ КНИГА

ándor ári - Satiraj rakontoj

Satiraj rakontoj
Книга - Satiraj rakontoj.  ándor ári  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Satiraj rakontoj
ándor ári

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Satiraj rakontoj"

Verkis: Sándor Szathmári Eldonado: La rakontoj aperis origine en la jaroj 1950aj kaj 1960aj en la revuoj “Belarto”, “Monda Kulturo”, “La Nica Literatura Revuo”, “Monda Kulturo” kaj “Hungara Vivo”. Tiu ĉi elektronika teksto tamen baziĝas sur tekstoj ĉe “http://www.esperanto.mv.ru/Szathmari/”. La bazan tekston origine enkomputiligis Jurij Finkel Proksimuma verkojaro: 1950-1969 Kreis la Esperantan tekston: Szathmári

Читаем онлайн "Satiraj rakontoj". [Страница - 3]

grandmonarko de Bergengocio, sidis sur sia tronseĝo, kiam la kortegano plankenĵetis sin kaj per sia frunto tuŝante la tronŝtupon raportis, ke la plejmoŝta ordono estas plenumata: Majstro zem Fabius  estas alvenigita.

– Envenigu lin – diris Gladion , la grandmonarko.

La kortegano ekstaris kaj profunden kliniĝinte dorseniris, malaperante tra la pordo. Post momento enpaŝis Majstro zem Fabius .

Li plankenĵetis sin antaŭ Gladion , per sia frunto li ektuŝis la tronŝtupon.

– Gloro al vi, Gladion  la tria, grandmonarko de Bergengocio!

La grandmonarko gracplene ekbalancis sian kapon.

– Mi permesas al vi starante aŭskulti miajn vortojn.

Fabius  ekstaris.

– Senfina estas via graco, sinjoro!

– Vi pravas. Ĉar mi ankoraŭ ne senkapigis vin, kvankam vi jam delonge meritis tion. Espereble vi tre bone konas vian kulpon?

– Indulgon al mia kompatinda animo, sinjoro!

– Mi postenigis vin kiel kortegan ĉefmetiiston, ĉar mi konis vin lerta majstro de ĉiuj metioj. Komence vi fakte taŭgis al tiu honorigo. Vi konstruis al mi tronseĝon, en kiun mi ensidis kaj eksonis leona hurlado kaj floroj pluvis el la plafono sur min. Sub la sofon de mia dormsalono vi konstruis klappordon, per kiu mi povis faligi miajn enuintajn amatinojn en profundakvan puton. Vi ĥemiis venenon, pro kiu niaj gastoj nur post hejmeniro senviviĝis. Kaj mi abundigis vin per miaj gracoj. Mi permesis al vi kudrigi violkoloran butonon sur vian ĉapelon, mi rajtigis vin skribi antaŭ vian nomon: “zem” . Mi permesis al vi, ke en kortegaj baloj vi mem forviŝu la polvon de sur la pantofloj de mia filino, princino Magnezia Karamella Lenia . Mi eĉ permesis, ke dum la datrevenoj de mia kronumado post la landjuĝisto tuj vi tuŝu la piedestalon de la statuo de la imperia Ibis-birdo. Ĉu estis tiel, aŭ ne?

– Senfina estas via graco, sinjoro!

– Kaj antaŭ unu jaro mi komisiis vin konstrui al mi la idealan civitanon. La maŝinhomon, en kiu koncentriĝas ĉiuj virtoj de la subulo. Sed mi postulis pretigi ĝin dum unu jaro, se ne, vi senkapiĝos.

– Senfina estas via graco, sinjoro!

– Nu, vi esperigis min dum unu tuta jaro. Sed antaŭ unu monato – diris li per akriĝanta tono –, vi jam petis permeson iri al eksterlanda studvojaĝo por pristudi la tieajn meĥanismojn. Ĉu estis tiel, aŭ ne?

– Tiel estis, sinjoro.

– Tie-e-el? – diris malice Gladion . – Sed vi ne povis min superruzi! Mi jam konjektis, ke vi intencas nur savi vian kapon ĉar la meĥanismo ne pretiĝis. Aŭ eble, ĝi pretiĝis kaj vi intencas ties sekreton vendi al miaj aĉaj malamikoj en Operencio. Do, mi ne lasis vin forfuĝi.

– Kaj mi obeeme restis hejme.

– Jes! – ekridis Gladion . – Nur vi ankoraŭ ekprovis vizitvojaĝi al la operencia internacia foiro. Sed jam tutegala kaj neinteresa. Pasis la jaro kaj mi ne plu atendas, – diris li severe kaj subite ekkriis:

– Ĉu pretiĝis la ideala civitano aŭ ne?

– Jes, sinjoro, ĝi pretiĝis.

Gladion  surpriziĝis kaj kun multe pli mola tono, sed ankoraŭ dubeme demandis:

– Ĉu vere...? Kaj kiam mi povas vidi?

– En ĉi tiu momento, sinjoro. La maŝinhomo staras antaŭ via moŝta pordo kaj atendas vian ordonon.

– Enportu ĝin.

– Majesta moŝto, vi mendis idealan civitanon, do ĝi obeas nur al viaj ordonoj. Envoku ĝin vi mem per ĝia nomo.

– Kiel ĝi nomiĝas?

– Ĝia nomo estas: Mizerius .

– Bone – diris Gladion  kaj ekkriis – Mizerius , enpaŝu!

La pordo malfermiĝis kaj envenis Mizerius  per rigidaj, malrapidaj paŝoj. Ĝi ekstaris antaŭ la trono kaj komencis kliniĝadi, balancante sian trunkon supren-malsupren kaj senĉese knaris.

Gladion  rigardis ĝin dum iom da tempo, sed fine demandis:

– Kial ĝi kliniĝadas senfine?

– Ĝia spino estas el la plej delikata kaj plej mola gumrubando.

– Kaj ĉu ĝi ne ŝiriĝos?

– Kontraŭe, ĝi eltenas eĉ la plej grandan ŝarĝigon de vi.

– Ĝi murmuras malagrable. Preskaŭ ĝi ploras.

– Ju pli vi ŝarĝigos ĝin, des pli malmulte ĝi murmuros kaj ploros.

– Ĉu ĝi ne bezonas ŝmiradon?

– Ĝi servas sian monarkon sen ŝmiro. De aliuloj ĝi jam pretendus la ŝmiradon.

– Kaj ĉu ĝi ne povas paroli?

– Ĝi scias, – diris Fabius  kaj turniĝante al Mizerius  li laŭte silabis: – Ek-pa-ro-lu, Mizerius !

La maŝinhomo tuj ekparolis per kreskanta voĉo:

– Vivu la genia kaj indulga monarko de Bergengocio, kiu venkis sian aĉan antaŭulon kaj gvidas la popolon sur la vojo de la feliĉo!

Gladion  plaĉe kapbalancis sed rimarkis:

– Kial ĝia voĉo krakas tiom malbele?

– Ĉi disko jam estas eluzita.

– Sed kial? Vi ja pretigis la maŝinon nur lastatempe!

– Jes, sed la diskon mi aĉetis dum la regado de via malbenita antaŭulo, sed eĉ tiam ĝi estis jam eluzita ĉar ĝi pretiĝis dum la regado de ties antaŭulo, kiun via aĉa kaj kruela antaŭulo ŝtiparmortigis.

– Ĉu vi ne trovis pli novan diskon?

– La disko estas malnova kaj eluzita, sed ĝi estas eksterordinare longdaŭra. Hodiaŭ ĝi estas same uzebla, eĉ pli ĝi taŭgos krome dum kelkaj dinastioj.

– Ĉu ankaŭ mi povas demandi ion de ĝi?

– Nature.

Gladion  silabante demandis al Mizerius :

– Ĉu vi estas kapabla eĉ fajreniri je mia ordono?

Mizerius  senvorte turniĝis kaj ekiris al la fajroplena kameno. Fabius  saltiris al ĝi kaj apenaŭ li sukcesis ĝin reteni.

– Ho, monarka moŝto, – li diris al Gladion  – ne deziru tian eĉ en la formo de demando, ĉar ĝi tuj plenumas ĉiun vian deziron.

– Nu bone, – diris Gladion . – Mi demandos alian.

Kaj turniĝante al Mizerius , li demandis:

– Diru, Mizerius , kioma horo estas nun?

Mizerius  per la sama, krakanta tono respondis:

– Vivu la genia kaj indulga monarko de Bergengocio, kiu venkis sian aĉan antaŭulon kaj gvidas la popolon sur la vojo de feliĉo.

– Ĉu ĝi denove gramofonas la saman? – demandi kolerete Gladion . – Ĉu ĝi scias nenion alian?

– Ĝi ja scias. Ĝi iradas tien-reen, laboras tute laŭ vi

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.