Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Satiraj rakontoj


СЛУЧАЙНЫЙ КОММЕНТАРИЙ

# 1970, книга: С Днем Рожденья, Карлос!
автор: Андрей Аарх

Книга Андрея Аарха "С Днем Рождения, Карлос!" - захватывающая и трогательная история, которая погружает читателей в жизнь главного героя, Карлоса. Главный герой - человек, который переживает нелегкие времена. Он потерял работу, погряз в долгах и страдает от неуверенности в себе. Однако на свой день рождения все меняется, когда он получает загадочное приглашение встретиться с незнакомцем. Это приглашение приводит Карлоса в путешествие самопознания и приключений. По мере того, как он...

СЛУЧАЙНАЯ КНИГА

ándor ári - Satiraj rakontoj

Satiraj rakontoj
Книга - Satiraj rakontoj.  ándor ári  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Satiraj rakontoj
ándor ári

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Satiraj rakontoj"

Verkis: Sándor Szathmári Eldonado: La rakontoj aperis origine en la jaroj 1950aj kaj 1960aj en la revuoj “Belarto”, “Monda Kulturo”, “La Nica Literatura Revuo”, “Monda Kulturo” kaj “Hungara Vivo”. Tiu ĉi elektronika teksto tamen baziĝas sur tekstoj ĉe “http://www.esperanto.mv.ru/Szathmari/”. La bazan tekston origine enkomputiligis Jurij Finkel Proksimuma verkojaro: 1950-1969 Kreis la Esperantan tekston: Szathmári

Читаем онлайн "Satiraj rakontoj". [Страница - 5]

ŝtataj malliberejoj, kiu, kial kaj kian punon ricevis. Ni vin komisias priesplori per via saĝo kaj fidelo, kiu povos ricevi amnestion aŭ pun-malpliigon. Sed ni pensas, ke vi jam aŭdis kaj komprenis ĉion. Iru do fari vian taskon.

*

– Nu, nia kara servisto, provoso Patra , donu al mi la liston de la malliberuloj!

Patra  alportis la liston kaj genuflekse ĝin transdonis al la ĉefkonsilisto Serva .

– Do ni iru laŭvice. Jen estas: “ Brut , rabisto”. Liaj kulpoj?

– Li rabmurdis malriĉajn komercistojn dum la foiro.

– Ĉu nur tiaj bagateloj?

– Jes. Sed foje li atakis ankaŭ grandsinjoron Ptalm , nian noblan bonfaranton, luanton de la kortegaj bienoj (nun Patra  ree genufleksis kaj tuŝis per sia manplato sian frunton, signante altegan honoron). Sed kiam li eksciis, kiu sidas en la veturilo, li forkuris kiel freneza.

– Jen lia feliĉo. Amnestion al li. Plue. Sekvas Talme . Kion li krimis?

– Li spionadis komisiite de la lando Antissa . Li penetris ŝtele en aristokratajn rondojn, ŝtelakiris militajn sekretojn kaj elliveris ilin al la registaro de Antissa .

– Hm. Pli grava afero. Kiom estas lia puno?

– Dumviva mallibero.

– Ĝi mallongiĝu en du jarojn. La tria estas Rata . Kion li faris?

– Vi eble scios tion, kvankam ni devis tion sekreti. Li estas la falsa aŭguristo.

– Jes, mi memoras pri io... landpereo, drono en Oceano...

– Jes, jes. Pri la murmuroj, kiuj antaŭ du monatoj aŭdiĝis el sub la tero, niaj aŭguristoj deklaris unuanime, ke ili estas dia revelacio: dio Kantra  koleras kaj atentigas nian landon, ke li ne toleros plu la impertinentecon de Antissa , li postulas, ke ni ekstermu ĝian popolon. Tial nia grandmonarko ordonis tiam armadon kontraŭ tiu lando.

– Jes, – diris Serva . – Mi scias, eĉ, ke Rata  havis ian opinion kontraŭan. Kion li diris?

– Mi ne miras, grandsinjora moŝto, ke vi ne scias tion precize, kvankam vi scias ĉion. Sed estis severa ordono malhelpi la disvastiĝon de la danĝeraj doktrinoj de Rata . Eĉ la plej altrangaj moŝtoj apenaŭ ricevis informon pri tio.

– Kion do li asertis?

– Tion, ke la murmuro ne devenas de la kolero de dio Kantra , sed ĝi estas spontana termurmuro. En la terprofundo estis grotoj; ili enfalis, kaj ties bruon ni aŭdis. Li aŭdacis deklari, ke nia kontinento post du monatoj malaperos en la oceanon. Do ni ne armadu, sed prefere ni interpaciĝu kun Antissa .

– Terura defetismo!

– Sed, feliĉe, niaj altaj instancoj tuj kontraŭagis. Niaj pastroj deklaris liajn doktrinojn herezaj, pruvis el la Sanktaj Libroj, ke nia lando firme staros ĝis la senfino de la tempoj, ĉar tiel ordonis dio Kantra , kaj ke la kolero de la dio murmuris unuavice kontraŭ tiaspecaj herezuloj. Sed poste ili rekonis, ke ĉia deklarado kaj publika diskuto estus nur reklamo por Rata  kaj liaj doktrinaĉoj. Oni do lin arestis, liajn skribojn forbruligis, lin mem malliberigis, kaj nuntempe oni jam malliberigas eĉ tiujn, kiuj nur mencias tiujn tezojn abomenindajn. Kaj ĉu vi volus amnestii tiun monstron?

– Ne, ja ne, neniel! – kriis Serva . – Kiel li puniĝas?

– Per dumviva mallibero.

– Ne sufiĉe! Eble li povos liberiĝi kaj plu veneni la animojn, ruinigi la patriotajn kaj religiemajn morojn kaj per tio frakasi la kredon de la homoj je nia futuro! Oni ĵetu lin al la sovaĝbestoj en la areno. Lia morto faros pli pompa la cirkajn ludojn jubileajn!

Ĉi tio okazis en Atlantis , unu monaton antaŭ dia subakviĝo.

Logos

– Kian opinion vi havas pri nia medio, ho Philologos , filo de Aristomachos ?

Philologos  ĉirkaŭrigardis en la Forum Romanum . En la fono, antaŭ la Concordia  templo, granda amaso staris ĉirkaŭ la rostra . Sur ĝi oratoro laŭtlegis la nomojn de la proskribitoj de Sulla . Amasiĝis ĉiam la samaj tipoj: sovaĝaspektaj feĉuloj kun gorilaj trajtoj, kiuj klopodis ekkapti per la oreloj kelkajn konatajn nomojn, ĉar la proskribitojn kiu ajn rajtis mortigi kaj liajn bienojn ricevis la murdinto.

Philologos  kaj Biblophagos  sidis ĉe la kontraŭa fino de la placo sur la ŝtuparo de la Basilica Aemilia Paulli  kaj videble ne interesis ilin, kiujn la senato deklaris la malamikoj de la respubliko.

– Kion mi povus diri novan al vi, Biblophagos ? – li respondis ŝultrolevante. – Tiuj multaj konstruaĵoj tre similas al nia Akropolis . Ĉio estas tre simila al la niaj kaj tamen kiom da diferenco! Ĉar kio estis la ĉefa ornamaĵo de la Akropolis ? La statuo de la diino de la saĝo. Kaj nun rigardu tion! – li diris, montrante el la statuo, staranta sur pilastro, apud la ŝtuparo. – Kion vi vidas tie? La lupinon kaj sub ĝia ventro la ĝemelojn, suĉantajn la lakton de sovaĝbesto, por ke jam la fondado de la urbo komenciĝu per fratmurdo.

– Prave vi diris, ho Philologos . Kaj ne forgesu, kiome diferencas ankaŭ la popolo ĉi tie kaj tiu de la Atena   agora . Tiu estis popolo, kiu vere kapablis krei la Akropolon. Tiun ĉi kanajlaron kungregigis nun la sangodoro kaj la predavido, dum ni kunvenis sur la agora  por ĉirkaŭstari nian majstron, la honorplenan, maljunan Kleistos , por esti riĉigitaj per kelkaj saĝaj frazoj, kiujn ni rapide notis sur niaj vakstabuloj. Kaj ĉu vi memoras, kia ĝojo estis al ni ekvidi la cinikan saĝulon, Hekateonon? Li vagadis la stratojn ĉiam malpure, en ĉifonaj vestoj, konforme al siaj principoj. Ni postkuris lin kaj petis veni al nia rondo, konversacii kelkajn vortojn kun nia majstro, por ke ni povu ĝui la diskuton, kies ĉiu vorto signifis ĝojon al la malsata animo, kiel la festeno de la dioj por sklavo. Kvankam ja ni estis ankaŭ korpe malsataj, konsidere, ke ni dediĉis niajn vivojn ne al akaparo de oro, sed por la filozofio kaj ni estis tre feliĉaj, se ni, elpreninte la ledan saketon el sub nia vestaĵo, trovis en ĝi kelkajn rostitajn fagoglanojn. Sed kial fari zorgojn pro tio, kiam nia animo ĝuis dian festenon! Kiam Kleistos  kaj Hekateon  diskutis pri la temo, kio estas la virto kaj justo! Kaj se ni, sekvante nian majstron, iris al la teatro, tie ni vidis same nin mem, ĉar la komedio primokis niajn majstrojn, aŭ la korifeojn de la publika vivo. La primokitoj ridis des pli gaje, ju pli trafan satiron ili aŭdis pri si mem. La popolo aplaŭdis same al la aktoroj, kiel al la verkisto kaj al tiuj, pri kiuj ili ridis. Ĉu vi memoras? Okazis, ke iu riĉa bakisto, enviante la famon de la primokitoj, promesis abundan premion al la verkisto, se li foje eĉ lin mem primokos. Sed trafe li ricevis laŭ sia merito! La verkisto figuris lin kapropieda satiruso, kiu venas al la urbo, ekvidas la pilorion, kredas ĝin esti trono kaj suprengrimpas. La amaso ekvidante lin, komencas

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.