Библиотека knigago >> Старинное >> Старинная литература >> Krimo kaj Puno


Более серьёзных работ, чем у Джозефа ФАРРЕЛЛА, найти в начале XXI-го века просто - НЕ у КОГО. Сплошное кругом ж-вьё и жуткая ложь. Становится понятным, кто ведёт на планете ДО СЕГО ДНЯ войну против людей ! Ведёт её, причём, планетарно UBERMENSCH'ная НЕЛЮДЬ, полученная из homunculus'ов и "Германии туманной - учёности плоды", типа Faust. Конечно же, не немецкими, а известно чьей Ветхости ! Причём, прикрываясь талантливейшими учёными Германцами - Белые индо-арийцы как и мы - Русские, из...

СЛУЧАЙНАЯ КНИГА

Федор Достоевский - Krimo kaj Puno

Krimo kaj Puno
Книга - Krimo kaj Puno.  Федор Достоевский  - прочитать полностью в библиотеке КнигаГо
Название:
Krimo kaj Puno
Федор Достоевский

Жанр:

Старинная литература

Изадано в серии:

неизвестно

Издательство:

неизвестно

Год издания:

ISBN:

неизвестно

Отзывы:

Комментировать

Рейтинг:

Поделись книгой с друзьями!

Помощь сайту: донат на оплату сервера

Краткое содержание книги "Krimo kaj Puno"

Komence de julio, dum tempo eksterordinare varmega, juna viro ve- speriĝe eliris el sia ĉambreto, kiun li luis en la strateto S.!, kaj malra- pide, kvazaŭ heziteme, prenis direkton al la ponto K.2 Sur la ŝtuparo li sukcese evitis renkonton kun sia loĝejmastrino. La ĉambreto, kiun la virino luigis al li kun manĝo kaj priservo, troviĝis ĝuste sub la tegmento de alta kvinetaĝa3 domo kaj pli similis ŝrankon, ol loĝejon. Mem ŝi loĝis je unu etaĝo pli sube, en speciala apartamento, kaj ĉiufoje, elirante straten, li devis nepre pasi preter la mastrina kuirejo preskaŭ ĉiam larĝe malferma al la ŝtuparo. Kaj ĉiufoje preterirante ĝin la juna viro sentis ion malsanecan kaj timan, kion li hontis kaj pro kio li ĉiam grimacis. Senespere ŝuldante al la mastrino, li timis renkonti ŝin.

Читаем онлайн "Krimo kaj Puno". [Страница - 154]

dataj herbejoj, kaj la enpezo ne malkreskas... — Post la reformo de 1861 la bie- nuloj plejparte ricevis bonajn terenojn (arbaroj, herbejoj), dum malbonaj terenoj. estis destinitaj al la eksaj servutuloj.

...koncerne tiujn klubojn, Dussot-ojn... — Dussot posedis en Peterburgo re- storacion en la strato Boljŝaja Morskaja, kiun vizitis la mondumanoj.

...pointojn viajn... — De la franca vorto pointe, unu el kies signifoj estas ter- lango. La terlango de la insulo Jelagin estis populara peterburga promenejo.

Nun mi eble provus partopreni en ekspedicio al la Norda poiuso... — laŭ gazetaj informoj en 1865 estis preparata ekspedicio al la Norda poluso.

...Berg dimanĉe en la ĝardeno de Jusupov per grandega balono ekflugos... — Berg, posedanto de amuzejoj en Peterburgo, ofte flugis per balono.

...en la domo de Vjazemskij en Sennaja mi en la pasinto noktumis... — Tiu domo estis kutima noktumejo por la peterburgaj deliktuloj; en ĝi situis gastejoj, drinkejoj, ŝtelistaj kunvenejoj k. s.

...iu Ressliĥ... uzuristino... — En la malnetoj de la romano ŝi aperis sub la reala nomo — Rejsler. Pro la ŝuldoj de la mortinta frato Miĥail, F. Dostojevskij estis devigita pagi al ŝi laŭ la kambioj "kapitalon kun procentoj".

Ni kaj tradukos, kaj eldonos... — La eldonaj planoj de Razumiĥin similas al la planoj de F. Dostojevskij en 1844—1845, kiam li kun la frato Miliail planis el- doni rusajn tradukojn el Ŝillĉro (1759—1805).

Ĝi estis "La Nova Testamento" cn la rusa lingvo. — F. Dostojevskij pri- skribas la ekzempleron de la Evangelio, kiun en 1850, en la toboljska prizono por eskortataj kondamnitoj, al li donis la edzinoj de decembristoj: A. Muravjova, P. An- nenkova kaj N. Fonvizina.

...al la sepa versto, bonvenon! — En la sepa versto de Peterburgo, en Udeljnaja, troviĝis frenezulejo.

"Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania..." — Komenco de la 11-a ĉapitro de la Evangelio laŭ Johano (ĝis la 46-a verso). En la libro de F. Dostojevskij (Vd. noton 13) tiu ĉi ĉapitro estas dividita per lia mano; la citataj frag- mentoj estas markitaj per la ciferoj II, III, IV, V. Ĉi tie kaj plue F. Dostojevskij citas ne strikte laŭ la teksto.

"Kaj multaj el la Judoj venis al Marta kaj Maria... tion Dio donos al vi". — (Johano. 11:19—22). En la libro de F. Dostojevskij tiu ĉi teksto estas sub- strekita de li per nigra inko.

"Jesuo diris al ŝi... la Filo de Dio, la venanta en la mondon". — (Johano. 11: 23—28). La vortoj "Mi estas la releviĝo kaj la vivo" estas substrekitaj de F. Do- stojevskij en ties Evangelio per krajono. La vortoj "Ĉu vi tion kredas?" estas sub- strekitaj per la nigra inko, kaj la versoj 25—27 estas markitaj per NB.

Ŝi ĝislegis ĝis la 32-a verso. — Ĝis la vortoj "Kiam Maria alvenis..." La versojn 32—38 F. Dostojevskij markis en sia ekzemplero de la Evangelio per III.

"Tiam Jesuo, denove ĝemante en si... ĉar li estas tie dum kvar tagoj". — En la ekzempllero de F. Dostojevskij estas substrekitaj la vortoj "ĉar li estas tie" (en la rusa traduko "ĉar li estas en la ĉerko"). La versoj 38—41 estas markitaj per IV; plia teksto de la vortoj "Kaj Jesuo levis siajn okulojn..." — per V kaj marĝene per NB.

La kvar tagoj, substrekitaj de F. Dostojevskij, simbolas ankaŭ la staton de Ra- skoljnikov: la legado de la Evangelio okazas la kvaran tagon post lia krimo. Rimar- keblas, ke en sia letero al la frato Mifiail de 6 nov. 1854 F. Dostojevskij skribis: 'Tiujn kvar jarojn (de la bagno — A.K.) mi konsideras kiel la tempon, dum kiu mi estis vive entombigita kaj fermita en ĉerko". La morala renaskiĝo, simila al la rele- viĝo de Lazaro, devas okazi ankaŭ al Raskoljnikov.

...dum la lego de la etema libro... — Tia karakterizo de la Evangelio si- milas al la "eterna evangelio" (Apokalipso. 14:6). En la ekzempiero de la Evangelio de F. Dostojevskij, tiuj vortoj estis substrekitaj kaj emfazitaj per NB.

"El tiaj estas la regno de la ĉielo". — Evangelia citajo (Mateo. 19: 14).

Super ĉiu tremanta estajo kaj super la tuta formikejo!.. — La vorton for- mikejo F. Dostojevskij plurfoje uzis en la polemiko kontraŭ N. Ĉernyŝevskij por sim- boli la idealon de la utopiaj socialistoj, al kiuj F. Dostojevskij atribuis troraciap kaj mekanikan karakteron.

Jen komenciĝis la reformo... — La justica reformo de Ruslando (1864) for- prenis la juĝ-enketadon el la kompetento de la polico. La juĝ-aferoj fariĝis pli pu- blikaj. En la gazetoj komencis aperi raportcj pri procesoj.

Oni ne devas per formaieco en Ĉlu palo fteni la enketiston. — Psikolo- giema enketestro Porfirij Petroviĉ, laŭ la intenoo de la aŭtoro, apartenas al la fun- kciuloj de la postreforma jugo de 1865—1866.

...en Sebastopolo post la batalo 6e Aljma... — En la Krimea milito (1853— 1856) post la malvenko de la ruslanda armeo Ĉe la rivero AJjma (8 sep. 1854) la angla-franca armeo komends la sieĝon de Sebastopolo.

...la antaŭa aŭstria Hofkriegsrat... sur la papero ili kaj Napoleonon fra- kasis kaj kaptis... sed jen vidu, generalo Mak kapitulacias kun sia tuta armeo... — Hofkriegsrat estis la supera armea instanco en Aŭstrio-Hungarujo. Aŭstra feldma- rŝalo Mak (1752—1828) en 1805 apud Ulm kapitulaciis al Napoleono. La apero de generalo Mak en la stabejo de M. Kutuzov estas priskribita de L. Tolstoj en la ro- mano Milito kaj mond(um)o (Vol. 1, parto 2, ĉap. III); la menciita ĉapitro de la romano de L.Tolstoj aperis en Russkij vestnik en la paŭzo inter la apero de la unua kaj ceteraj partoj de Krimo kaj pu.no.

Parto Kvina

...kaj por alia fatraso de Knop kaj el la angla vendejo... — Knop posedis en Peterburgo galanterian vendejon; la angla vendejo disponis eksterlandajn galante- riajn artiklojn.

...la estonta kaj baldaŭa establiĝo de nova komunumo... — Influite de la ideoj de Ch. Fourier kaj de la romano de N. ĉernyŝevskij Kion ni faru? en Peter- burgo aperis komunumoj (falangcj), fonditaj de junularo. La plej konata komunumo, establita de V. Slepcov (1836—1878) situis en la strato Znamenskaja.

...ie en la strato Meŝĉanskaja... — En la peterburga strato Srednjaja Meŝ- ĉanskaja lokiĝis iom revoluciema komunumo.

Se leviĝus el la ĉerko Dobroljubov... — Nikolaj Dobroljubov (1836—1861): kritikisto, literaturisto, revolucia demokrato, adepto de N. ĉernyŝevskij. N. Dobrolju- bov mortis pro ftizo nur 25-jara en Peterburgo.

Kaj Belinskij tuj malvenkus... — Vissarion Belinskij (1811—1848): kritikisto, literatur-historiisto, filozofo. La publika legado de lia letero al N. Gogol (verkita en julio 1847) estis la ĉefa akuzo kontraŭ F. Dostojevskij en 1849. V. Belinskij mortis pro ftizo 37-jara.

ŝi bonege, por ekzemplo, komprenis la demandon pri la mankisado, tio estas: ke la viro ofendas la virinon diskriminacie, se ii kisas ŝian manon. — Le- bezjatnikov aludas al la vortoj de Vera Pavlovna en Kion ni faru? "Ne decas por la viro kisi la virinajn manojn. Tio, mia kara, estas evidente ofenda por la virinoj, ĉar tio signifas, ke oni ne konsideras ilin egalaj homoj..." (2, XVIII).

Ankaŭ pri la asocioj de laboristoj en Francio Ŝi aŭskultis kun atento. — En 1864 en Sovremennik (Samtempulo) aperis artikolo de Ju.Ĵukovskij Diakrona evoluo de la demando pri la laboristaj asocioj en Francio (NfiNfi 4, 6).

Nun mi kJarigas al Ŝi la demandon pri libera eniro en ĉambrojn en la estonta

--">

Оставить комментарий:


Ваш e-mail является приватным и не будет опубликован в комментарии.